Mihály Várkonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mihály Várkonyi
Mihály Várkonyi
Mihály Várkonyi
Persona informo
Naskonomo Várkonyi Mihály
Naskiĝo la 31-an de marto 1891(nun 1891-03-31)
en Hungario Kisvárda (Hungara reĝlando)
Morto la 26-an de julio 1976
en Usono Santa Barbara (Kalifornio), (Usono)
Mortokialo korinfarkto
Tombo Calvary Cemetery
Ŝtataneco HungarioUsono
Profesio
Profesio reĝisoro • scenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
Information icon.svg
vdr

Mihály Várkonyi [mihAj vArkonji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Várkonyi Mihály estis hungara (poste usona) aktoro. Lia pseŭdonimo en Usono estis Victor Varconi [viktor varkoni].

Victor Varconi en filmo en 1935
Victor Varconi en plakato en 1927

Mihály Várkonyi [1] naskiĝis la 31-an de marto 1891 en Kisvárda (Hungara reĝlando), li mortis la 26-an de julio 1976 en Santa Barbara (Kalifornio), (Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Várkonyi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1912. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Kolozsvár), sed li apartenis ankaŭ al unua generacio de la hungaraj mutaj filmoj. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, tamen li povis plu partopreni en filmoj. Post la milito li edziĝis kaj li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Resume li havis rolojn en 38 hungaraj mutaj roloj. En 1920 li ricevis pli allogajn rolojn eksterlande en Aŭstrio, Germanio, Britio, fine eĉ Usono. Li havis ĉefe filmajn rolojn ekzemple de aliaj iamaj hungaroj Alexander Korda kaj Michael Curtiz, sed inter 1922–1925 li estis teatra aktoro en Vieno. Ekde 1930 li vivis en Usono, tamen kun kelkaj interrompoj. Inter 1930-1959 li havis 50 filmrolojn, kelkfoje li estis ankaŭ reĝisoroscenaristo. Pro vidviĝo en 1949 li denove edziĝis.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Sárga csikó (1913) - Csorba Laci
  • Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1917) - Wibra Gyuri
  • Sodoma kaj Gomorra (1922) aŭstra filmo
  • Neniiĝo de Pompei (1926)
  • "The Divine Lady" (1929)
  • Roberta (1935)
  • Federal Fugitives (1941)
  • The Atomic Submarine (1959)

Fontoj[redakti | redakti fonton]