Jánkmajtis
Jánkmajtis [jAnkmajtiŝ] estas unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Fehérgyarmat.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 1730
- Poŝtkodo: 4741
- Telefonkodo: 44
Situo
[redakti | redakti fonton]Jánkmajtis situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Mátészalka-Zajta. Csenger troviĝas 14, Fehérgyarmat 15, Mátészalka 32, Vásárosnamény 41 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jánkmajtis naskiĝis en 1950. Tiam unuiĝis la 2 subaj vilaĝoj. En 1970 inundo okazis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, familihelpa servo, poŝto.
Jánk
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri Jánk aperis en 1252. Tiutempe la posedanto estis familio Jánky, baldaŭe familio Maytisy. Dum la historio kelkfoje okazis tie departementaj kunsidoj, ekzemple en 1669 kaj 1719.
Majtis
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri Majtis aperis en la 14-a jarcento en formo "Tymátyus". Tiutempe la posedanto estis familio Maytisy. Dum la historio ofte okazis inundoj. En 1905 incendio okazis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika malfrugotika Preĝejo de Sankta Triunuo (Jánkmajtis) el la 15-a jarcento
- paroĥa kalvinana preĝejo
- klasikisma grekokatolika preĝejo de 1855
- klasikisma kastelo de Válly [vAli] el la 18-a jarcento
- protektata arbaro de Jánk
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la vilaĝo naskiĝis verkisto Antal Végh
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.gyaloglo.hu