Tunyogmatolcs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunyogmatolcs
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4731
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 255  (2023) [+]
Loĝdenso 86 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 58′ N, 22° 27′ O (mapo)47.97128522.455527Koordinatoj: 47° 58′ N, 22° 27′ O (mapo) [+]
Areo 26,28 km² (2 628 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Tunyogmatolcs (Hungario)
Tunyogmatolcs (Hungario)
DEC
Tunyogmatolcs
Tunyogmatolcs
Situo de Tunyogmatolcs

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tunyogmatolcs [+]
vdr

Tunyogmatolcs [tunjogmatolĉ] estas unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en Distrikto Fehérgyarmat.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Tunyogmatolcs situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Mátészalka-Vilok, laŭ fervojo Mátészalka-Zajta, laŭ maldekstra bordo de Somesul kun pontoj fervoja kaj voja. Fehérgyarmat troviĝas 6, Mátészalka 14, Vásárosnamény 26, Csenger 27 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Tunyog devenis el 1335 en formo "Thunugh", apartenanta al familio Tunyogi.

La unua mencio pri Matolcs devenis el 1387 en formo "Possesio Matochina", apartenanta al familio Matucsinay. Ankaŭ menciiĝis latine fortikaĵo "Castrum Matuchyna". La vilaĝo ricevis rangon kampurbo en la 17-a jarcento kaj iĝis bazareja loko en 1707. Tie okazis departementaj kunsidoj en 1669 kaj 1707.

Longe pramo funkciis inter la vilaĝoparo, en flanko de Matolcs drinkejo funkciis, pri kiu Petőfi verkis poemon. Ĝis 1896 la rivero disigis la vilaĝojn, sed poste pro la inundoj oni faris novan branĉon apud la vilaĝoj. La iama branĉo estas nun paradizo de fiŝkaptistoj. Tunyog kaj Matolcs unuiĝis en 1961. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, poŝto, hoteleto, futbalejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nomportantoj[redakti | redakti fonton]

En telefonlibro de Budapeŝto de 2008 oni trovas pri personnomo Tunyogi 15, pri Matolcsi 27 nomojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.gyaloglo.hu
  • www.iranymagyarorszag