Distrikto Fehérgyarmat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Distrikto Fehérgyarmat (hungare Fehérgyarmati járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ riveroj Tiso kaj Tur: laŭ landlimo de Rumanio en la plej orienta parto de la departemento (same en la plej orienta parto de la lando).

Distrikto Fehérgyarmat en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Fehérgyarmat, kiu estas la unusola urbo, krome estas ankaŭ 2 grandvilaĝoj, la ceteraj 47 estas vilaĝoj.

La areo estas 707,37 km², kie loĝas 38 363 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, pomoj, prunoj, nuksoj) kaj bestobredadoj. Menciindas la alta senlaboreco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1950 ĝi apartenis al departemento Szatmár. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio