Mátészalka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mátészalka
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 351  (2023) [+]
Loĝdenso 367 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 57′ N, 22° 19′ O (mapo)47.94305555555622.316666666667Koordinatoj: 47° 57′ N, 22° 19′ O (mapo) [+]
Areo 41,81 km² (4 181 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Mátészalka (Hungario)
Mátészalka (Hungario)
DEC
Mátészalka
Mátészalka
Situo de Mátészalka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mátészalka [+]
vdr

Mátészalka [mAtEsalka] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Mátészalka, kies centro ĝi estas. Máté signifas hungare: Mateo.

Sinagogo en Mátészalka

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mátészalka situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Debrecen-Szatmárnémeti, laŭ fervojo Debrecen-Mátészalka-Záhony. La urbo troviĝas 60 km oriente de Nyíregyháza, 2 km okcidente de Crasna (rivero).

Historio[redakti | redakti fonton]

Mátészalka elformiĝis el vilaĝoj Máté (1231) kaj Szalka (1268). La komunumo estis ekde komence de la 15-a jarcento kampara urbo, inter 1920-1950 departementejo de restSzatmár. Pli frue ĝi estis distriktejo kune kun distriktorajtoj. Mátészalka iĝis urbo en 1969.

Mátészalka estis la unua vilaĝo en Hungario (1888), kie estis establita publika lumigo.

Ekonomie gravas la pomarba kultivado, produkto de optikaj iloj, industriaj, agrikulturaj maŝinoj, mebloj, laktopulvoro.

La urbo estas grava trafika krucpunkto (kvin fervojaj linioj, du landaj ĉefvojoj).

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

Katolika preĝejo en Mátészalka
Kalvinana preĝejo en Mátészalka