József Torgyán
József Torgyán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1932 en Mátészalka |
Morto | 22-an de januaro 2017 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (1951–1955) Könyves Kálmán High School (en) (–1950) Muzikakademio Franz Liszt (–1950) ELTE Faculty of Law (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Cseh (en) (1959–2017) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato |
József Torgyán [jOĵef tordjAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Torgyán József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, advokato.
József Torgyán [1] naskiĝis la 16-an de novembro 1932 en Mátészalka, li mortis la 22-an de januaro 2017 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Torgyán frekventis mezlernejon (kaj ankaŭ muzikan altlernejon) en Budapeŝto, poste inter 1951 kaj 1955 Sciencan Universitaton pri Eötvös Loránd. Li partoprenis en Hungara revolucio de 1956, tial li devis fari helplaborojn anstataŭ jura laboro. En 1957 li advokatiĝis. Li edziĝis en 1959, poste li havis filon. Inter 1959 kaj 1990 li estis advokato en Újpest. En 1989 li estis grava figuro en la politika ŝanĝo. Inter 1990-2002 li estis parlamenta deputito, inter 1991-2002 li estis partiestro de Etbienula Partio, inter 1998 kaj 2001 ministro pri agrikulturo. Li strebis multe por la kamparanoj komplete rericevu la iamajn bienojn.