Preĝejo Egido de Dionaskanto (Mátészalka)
Aspekto
| Preĝejo Egido de Dionaskanto | |
|---|---|
Grek-katolika preĝejo Egido de Dionaskanto en Mátészalka | |
| konstruaĵo | |
| Loko | |
| Ŝtato | Hungario |
| Municipo | Mátészalka |
| Bazaj informoj | |
| Religio | kristanismo |
| Rito | grek-katolika eklezio |
| provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
| paroĥo | loke |
| Konsekrinto | Miklós Dudás |
| Arkitektura priskribo | |
| Konstruado | 1941–1948 |
| Specifo | |
| Enhaveco | 700 homoj (el ili 144 sidlokoj) |
| Longo | 23 m |
| Larĝo | 11 m |
| Alto | 12 m (tegmento); 23 m (turo) |
| Konstrumaterialo | masonaĵo |
| Ligiloj | |
| Adreso | 4700 Mátészalka, Kisfaludy utca 19 |
La preĝejo Egido de Dionaskanto estas sakrala konstruaĵo en urbo Mátészalka (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Grek-katolikoj alvenis al Mátészalka en pli granda nombro en la 19-a jarcento. Ili apartenis eklezie al Ópályi. En 1926 ili konstruis kapelon kaj lernejon, paroĥejon en 1932 en Mátészalka (dum la paroĥo estis fondita en 1929). La kirko estis konstruita inter 1941-1948. La muroj estis pentritaj inter 1967–1969, la ikonostazo estis kreita en 1989.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, ĉar la kvadrata turo malreliefas ĉe la dekstra angulo. Du kolonoj tenas la enirejan porĉon.
Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]
Enirejo

Kirko
