Zalaegerszeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Zalaegerszeg
Zalaegerszeg.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Okcidenta Transdanubio
Departemento Zala
Adreso Kossuth Lajos u. 17-19

8901 Zalaegerszeg

Poŝtkodo 8900
Telefona antaŭkodo (+36) 92
Kodo laŭ KSH 32054
Retpaĝaro zalaegerszeg.hu
Politiko
Urbestro (ekde 2014) Zoltán Balaicz (Fidesz-KDNP)
Demografio
Loĝantaro 58 959  (1-a de januaro 2015)[1]
Loĝdenso 603,94 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 50′ N, 16° 51′ O46.83916666666716.851111111111Koordinatoj: 46° 50′ N, 16° 51′ O
Alto 166 m [+]
Areo 102,41 km² (10 241 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Zalaegerszeg
Situo de Zalaegerszeg
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Zalaegerszeg [+]
v  d  r
Information icon.svg

Zalaegerszeg estas urbo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. Ĝi estas administraj centroj de la departemento kaj la distrikto. Oni konsideras ĝin kiel unu el la plej verdaj kaj floraj urbetoj en Hungario. Zalaegerszeg situas proksime al la aŭstra limo. Loĝantaro estis 58 154 en 2017.

Vidaĵo el la televida turo al Zalaegerszeg, la urbo de floroj
Aerfoto pri la urbocentro de Zalaegerszeg

La distanco al Budapeŝto estas ĉ. 213 km per aŭto.

La unua skriba dokumento de la urbo Zalaegerszeg estas ĉarto datita en la jaro 1247. Kiel kamparurbeton oni mencias ĝin unuafoje en la jaro 1446 nomite „Egerscug”. Ĝia limfortikaĵo iĝis grava, ĉefe de tiu tempo, kiam la turkoj okupis la limfortikaĵon de la urbo Kanizsa. Pli kaj pli ofte oni aranĝis tie ĉi departamentajn kunvenojn, rezulte de tio konstruiĝis la Departamenta Domo komence de la 18-a jarcento. Post la jarcentmezo estis konstruita — laŭ ordono de Mária Terézia – loĝdomego por oficiroj. La urbo estis organizita oficiale en la jaro 1885, kiu estis ekzemplodona por la evoluo. Baldaŭ oni inaŭguris la hotelon „Arany Bárány” (Ora Ŝafido), kaj la nunan konstruaĵon de la liceo Zrínyi Miklós. Ekfunkciis ŝparkasejo, komenciĝis konstruo de la fervojlinio inter Csáktornya kaj Zalaegerszeg.

Oni malkovris la unuan naftoterenon de la lando en la departamento Zala, sekve prosperis la industriado de la regiono. Post la dua mondmilito efektiviĝis la rafinado de la kruda nafto, kaj komencis produkti ekde 1960-aj jaroj la vestfabriko kaj aliaj uzinoj, fabrikoj. Kiel centro de la departemento la urbo evoluis dinamike. Intertempe la nombro de la loĝantaro plialtiĝis de 13 000 al 60 000 persono.

La estinta oficista urbo fariĝis industria urbo. Dum la lastaj 50 jaroj konstruiĝis loĝkvartaloj de la urbo en la baseno de la rivero Zala, ĉirkaŭata de la montetoj. Samtempe la loĝloko mem tute transformiĝis, intertempe kreskis estetika urbo en harmonio kun la pejzaĝo. La urbo estis honorigita per la memorpmedalo „ József Hild” en la jaro 1975 pro la unikaj rezultoj atingitaj en la urboevoluigado.

La urbo havas altlernejojn, teatron (kun propra ensemlo), modernan sporthalon, sporthalon por glitkurantojn. En la urbo estas konstruita la unua subĉiela vilaĝmuzeo de la lando kaj la unika nafto-industria muzeo. La televida turo, la akvoparadizo estas ŝatataj cellokoj de la turistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Zalaegerszeg estas la historia centro de la departamento Zala kaj apartenas al la okcidenthungaria regiono. La urbon ĉirkaŭas modestaj montetoj de la popolarta teritorio Göcsej kun praspecaj arboj, vinber- kaj fruktoĝardenoj.

Zalaegerszeg situas 156 m alte super la marnivelo. La historiaj dokumentoj mencias ĝin unuafoje en la jaro 1247. Ĉarto dokumentas ĝian unuan ŝtonpreĝejon, konstruitan en 1389. (Ties rekonstruitaj murrestaĵoj estas videblaj apud la suda flanko de la nuntempa parokia preĝejo.) Ĝin formas blazono de la urbo kun figuro de la patrono Maria Magdalena.

La urbo ricevis sian nomon pri la rivero Zala (iama romia Salla), kaj pri la vilaĝetoj en montetanguloj (szeg), videblaj super la akvorandaj alnoboskoj (égerfa).

Se oni rigardas ĉirkaŭen el la televida turo, estas videbla, ke estas multe pli da modernaj urbopartoj ol la historiaj. Tamen la urbo tutrajte fiereblas pro siaj homomezuraj novaj konstruaĵoj sen grandegaj betonkolosoj. La urbo ricevis la grandvaloran konstruartan memormedalon nomita pri Hild János en la jaro 1975. Ĝin gajnis la urbo pro la altnivela elformigo de la urbocentro kun t.n. Puntornamitaj domoj (Csipke házak), kiuj atestas bonkvalitan eluzon de la betonsistema konstrutekniko.

La centra romkatolika parokia preĝejo (1756), la franciskana preĝejo kun klostro (1927), la kalvaria preĝejo kun tombejo (1540), klastro kaj lernejo de Notre Dame monaĥinoj (1926), la evangelia preĝejo (1907), la transilvanian stilon havanta reformata preĝejo (1941), kaj la iama sinagogo (1904) ĉiuj situas en la urbocentro, reprezentante religian toleremon de la lokaj loĝantoj.

En Zalaegerszeg estis fondita la unua hungarlanda subĉiela vilaĝmuzeo (1968), kiu helpe de originalaj konstruaĵoj prezentas popolan vivostilon de la ĉirkaŭa regiono. La vizitanto povas trapromenadi vivantan vilaĝon, restita el la pasintaj jarcentoj. Kompletigas la kolonion transurala vilaĝeto pruduktita de tieaj majstroj.

Najbare de la popola Skanseno oni kompilis la Hungarian Petrolindustrian Muzeon (1969). En tiu ĉi subĉiela muzeo estas prezentataj industriaj iloj de la hungara karbonhidrogena minado kaj petrolindustrio.

Inter la urbocentro kaj la parkarbaro situas la urba sporthalo, kiu taŭgas por ĉiuspecaj halo-sportoj. Ĉirkaŭ ducent metrojn norde situas tute nova futbal-stadiono de la fama loka teamo ZTE.

Okcidente de la urbo situas la lago Gébárt (31 hektaroj), kie allogas subĉiela strandbanejo. Tuj apud la lago troveblas varmakva banejo kaj la Akvaparko. Ili formas akvoparadizon kaj bankomplekson, kaj havas la plej modernajn instalaĵojn same por infanoj kaj plenkreskuloj.

En la urboparto Csács situas granda arboĝardeno kun lokaj arbospecoj.

La plej gravaj kulturaj eventoj de la urbo okazas en la teatro nomita pri Hevesi Sándor. La konstanta ensemblo donis famekonatajn personojn al la hungara teatra vivo.

Je la orienta flanko de la urbodomo situas la Parada placo (Dísz tér) kun tulipforma fontano. Tie staras sur tubo modernstila ferfloro, kies horloĝa aparato ĉiuhore ludas muzikon de fama, historia popolkanto.

Parada placo en la urbocentro kun la tulipforma fontano

Okcidentflanke videblas la Sinagogo, kiu nuntempe donas lokon por reprezentativaj artaj ekspozicioj, altnivelaj koncertoj. Tie okazas geedziĝaj festoj, firmaj kaj lernejaj renkontiĝoj.

Unu el la plej gravaj historio-citaj programoj estas la paskosabata migrado ĉirkaŭ la urbo. Ĝi estas tutnokta programo, en kies kadro oni rememoras je iamaj kontraŭturkaj bataloj.

Belaj monumentoj, skulptaĵoj, preĝejoj, admirindaj domoj, florplenaj stratoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj vidindaĵoj atendas vin en Zalaegerszeg.

Vidindaĵoj de Zalaegerszeg[redakti | redakti fonton]

Romkatolika paroĥa preĝejo Mario Magdaleno: En la urbocentro troviĝas la baroka preĝejo havanta 2 turojn. Ĝi estis konstruita inter 1747 kaj1769. Maria Magdalena estas la patrono de la urbo, kion spegulas la nuntempa urba blazono. Apud la preĝejo memortabulo kaj skulptaĵo memoras pri kardinalo József Mindszenty, kiu laboris en la preĝejo 25 jarojn kiel paroĥestro.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Preĝejo de Mario Magdaleno (Zalaegerszeg).
Sinagogo de Zalaegerszeg en 1912

Sinagogo (Zalaegerszeg): La eklektikstila Sinagogo estis konstruita en 1904, nuntempe donas lokon por reprezentativaj artaj ekspozicioj, altnivelaj koncertoj. En ĝi okazas geedziĝaj festoj, firmeaj kaj lernejaj renkontiĝoj. Laŭ plandesegnaĵo: 15,34 m x 30,01 m. La religia komunumo formiĝis ĉ. 1750. En 1927 nombris ĉ. 1 000 personojn. Nun la komunumo havas nur kelkajn anojn.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sinagogo (Zalaegerszeg).

Teatro Hevesi Sándor: En 1983 kun la dramo de Imre Madách: La tragedio de l’ homo inaŭguris la teatro nomita pri Hevesi Sándor. La konstanta ensemblo donis famekonatajn personojn al la hungara teatra vivo. La granda salono havas lokon por 402 personoj. En la antaŭsalono ofte organizas altnivelajn ekspoziciojn.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teatro Hevesi Sándor.

Akvoparadizo: Ĝi troviĝas ĉe la limo de Zalaegerszeg. La areo de la parko estas 7,5 hektaroj, la akvosupraĵo 6 000 m2, do ĝi estas unu el la plej grandaj en Mez-Eŭropo. En ĝi troveblas 12 basenoj: la 300 m longa malrapida rivero por romantikaj paroj, la klasika formo por plenkreskuloj, speciala por saltadi, 3 jakuzi. Ĉi tie troveblas ankaŭ 18 toboganoj: 5 por infanoj kaj 13 por plenkreskuloj (longeco: 54–120 m). La Akvoparadizon povas ĉiutage 4 500 personoj viziti. Apud la Akvoparadizo troveblas la urba varmakva banejo kaj en admirinda ĉirkaŭaĵo la strando de la lago Gébárt.

Televida turo: Tuj apud la urbo sur la montetpinto de Bazita troviĝas la televida turo. Ĝi estis konstruita en 1975. La tuta alteco de la turo estas 95 m. En ĝi troviĝas kafejo (52 m), kaj ankaŭ belvedero (49 m). En bela vetero videblas ne nur la urbo, sed ankaŭ parto de la lago Balaton, kaj la orienta flanko de la montaro Alpoj.

Vilaĝmuzeo/Skanseno: En Zalaegerszeg estis fondita la unua hungarlanda subĉiela vilaĝmuzeo en 1968, kiu helpe de originalaj konstruaĵoj prezentas la popolan vivostilon de la ĉirkaŭa regiono. La vizitanto povas trapromenadi vivantan vilaĝon, restita el la pasintaj jarcentoj. Kompletigas la kolonion transurala vilaĝeto pruduktita de tieaj majstroj.

Hungaria Petrolindustria Muzeo: Oni kompilis la muzeon najbare de la popola vilaĝmuzeo en 1969. En tiu ĉi subĉiela muzeo estas prezentataj industriaj iloj de la hungara karbonhidrogena minado kaj petrolindustrio. La areo de tiu ĉi muzeo estas 35 000 m2, kaj havas pli ol 1 500 teknikajn memoraĵojn de la hungara petrolindustrio. Tiu ĉi muzeo estas unika en Hungario, kaj ankaŭ en Eŭropo troviĝas nur kelkaj similaĵo.

Muzeo Göcsej: Ĝi havas konstantan ekspozicion pri la historio de Zalaegerszeg. Ĉi tie videblas verkoj de Kisfaludi Stróbl Zsigmond. Li faris skulptaĵon ia. pri Elizabeta la dua; pri G.B. Shaw.

Muzeo Göcsej

Dísz-tér (Parada placo): Ĝi troviĝas en la urbocentro, je la orienta flanko de la urbodomo. Ĉi tie troviĝas la tulipforma fontano, kiu simbolas Zalaegerszeg, kiel urbo de floroj. Antaŭ la urbodomo staras sur tubo modernstila ferfloro, kies horloĝa aparato ĉiuhore ludas muzikon de fama, historia popolkanto.

Malnova hospitalo: La malnova hospitalo nun estas banko.

La iama hospitalo nun funkcias kiel banko.

Malnova domo pri saloj

La iama domo pri saloj

Csipke házak (Puntornamitaj domoj): Apud la Parada placo, en la urbocentro troviĝas la tn. Puntornamitaj domoj. La urbo ricevis la grandvaloran konstruartan memormedalon nomita pri Hild János en la jaro 1975. Ĝin gajnis la urbo pro la altnivela elformigo de la urbocentro kun tn. Puntornamitaj domoj, kiuj atestas bonkvalitan eluzon de la betonsistema konstrutekniko.

Departamenta Biblioteko: Apud la foirejo troviĝas la Departamenta Biblioteko nomita pri Ferenc Deák. Ĝi estis konstruita en 1967. Nuntempe en ĝi troviĝas ĉ. 250 000 libroj, mikrofilmoj, gramafonaj kaj kompaktaj diskoj, Interret-konektoj. En la biblioteko estas organizitaj interesaj ekspozicioj, prelegoj. Antaŭ la biblioteko staras la monumento pri Ferenc Deák.

La Valo de azaleoj Azaleás völgy: Ĉe Alsóerdő, en admirinda valo kuŝas la kolektaĵo de floroj de rododendro. Ĝia teritorio estas 1,5 hektaroj. En majo floras la tuta valo, 3 000 rododendroj de 5 specoj.

  • Arboreto Csács [ĉAĉ]: La arboĝardeno en urboparto Csács troviĝas 3–4 km de la urbocentro. La areo de la parko estas 84 hektaroj. Ĝi prezentas la arbojn troviĝantaj en Hungario.
  • ZTE: En la urbo la unua futbal-teamo formiĝis en 1913, la ZTE-teamo en 1923. Hodiaŭ ĝi estas la plej granda sportasocio ne nur en la urbo, sed ankaŭ en la departamento Zala. La stadiono novkonstruiĝis en 2017, kaj havas lokon por 11 200 spektantoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado en Zalaegerszeg[redakti | redakti fonton]

Julio Baghy dum la unua mondmilito (en aŭgusto de la jaro 1914) ensoldatiĝis en la urbo Zalaegerszeg. Survoje al la kazerno, sur la placo Széchenyi, apud la romkatolika parokio en la montrofenestro de iu librovendejo li ekvidis Esperanto-lernolibron kaj Toman vortaron. Pro la rapida enpakado li forgesis kunporti sian propran libron. Tuj li aĉetis ilin kaj gardis dum milito eĉ en la militkaptitejo. La daŭrigon legu en lia verko „Verda Koro. La okazo reprezentas, ke dum la unua jardeko de la 20-a jarcento Esperanto estis jam konata eĉ en la regionaj urboj de la lando. Pri aktiveco dum intermilitaj jaroj oni ne trovis datojn pri lokaj esperantistoj. Vere, dum la tridekaj jaroj oni sciis pri skoltoj, kiuj partoprenis la faman Skoltan Mondrenkontiĝon en 1933 en la urbo Gödöllő. Iu nekonata persono gvidis amikan rondon en la urbo. Post la dua mondmilito rapide reviviĝis la landa movado. La fervojistoj komencis organizi sian movadon en la tuta Eŭropo, en deĵora sistemo. Direktoraro de MÁV petis siajn oficistojn por organizi la movadon en la lando kaj instrui ne nur fervojistojn, sed ĉiujn interesiĝantojn. La invitleteron en Zalaegerszeg ricevis komerca oficisto Matyovszki Mátyás. Li kaj iu el la poŝtoficejo kolektis la interesiĝantojn kaj organizis lokan grupon. La lokaj esperantistoj oficiale petis la urbestraron nomi straton pri Esperanto. La urba estraro akceptis la peton, kaj malgranda strato, situanta malantaŭ de la iama Ispita kaj romkatolika parokio, ricevis oficiale la nomon Eszperantó. Post 20 jaroj oni elformigis tie reprezentivan urboparton de magazenoj kaj la nomon ne povis rericevi. En la jaro 1962 oni organizis la Internacian Fervojistan Esperanto-Kongreson en Budapeŝto. Samjare oni organizis Esperanto-kurson, kiun partoprenis 10-15 fervojistoj kaj lokaj lernantoj. La kurso sukcesis kaj oni fondis la lokan fervojistan grupon, kiu ankaŭ nuntempe (2018) funkcias kiel loka organizaĵo de la Hungara Fervojista Esperanto-Unuiĝo. Elprofitante la eblecon oni instruis ne nur fervojistojn, sed multajn junulojn en la urbo. Kelkaj el ili aktive partoprenis la Universalan Kongreson en Budapeŝto en 1966. En 1972 oni finkonstruis la Junularan kaj Pioniran Domon, en kiu oni organizis Esperanto-lingvokurson. La malnovaj esperantistoj kaj la novaj lernantoj samjare fondis novan Esperanto-klubon nomita Juna Koro. La unua prezidanto de la klubo (dum kelkaj monatoj) estis János Gaál, kiu nuntempe (2018) en urbo Sárvár laboras por la Esperanto-celoj. La sekva prezidanto kaj vera motoro de la klubo estis (kaj estas ankoraŭ en 2018) Ferenc Kapcsándi. La klubo aperigis propran eldonaĵon kun titolo Eroj. Ĝin redaktis Béla Kovács. Aperis 17 numeroj, kiuj troveblas ankaŭ en la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi. Béla Kovács redaktis poste la revueton Literatura folio. Nuntempe (2018) li loĝas en urbo Kaposvár, kaj eldonas la retan revueton Vesperto. Inter la unuaj lokaj lernantoj estis Pál Felső, kiu laboris en la gvidantaro de TEJO dum la UK en 1966. Poste li organizis radioelsendojn de la Hungara Radio en Esperanto el la urbo Pécs. Lia edzino Dr-ino Flóra Szabó estis ĉefsekretariino de Universala Esperanto Asocio en Roterdamo. Ili ankaŭ nuntempe estas membroj de Juna Koro. Csaba Lendvay dum jaroj estis ĝenerala sekretario de TEJO dum la Meksika periodo kaj en Vankuvero.

En la jaro 1974 la lokaj fervojistoj, helpe de Juna Koro, organizis la Tutlandan Fervojistan Renkontiĝon en Zalaegerszeg. Fervojistaj gastoj kolektiĝis el 7 landoj. En la jaro 1978 la loka klubo invitis al Zalaegerszeg la Junularan Esperanton Renkontiĝon (JER). Pli ol 200 gejunuloj kolektiĝis en la Junularo Domo kaj pli multaj partoprenis la demonstracion okaze de 1-a de majo. La klubanoj havis gastojn el Pollando, Germanio, Argentino, Sud-Koreio, Israelo, Sovetunio, Jugoslavio kaj ankoraŭ el 20 diversaj landoj. En 1982 la fervojistoj entuziasme helpis la organizadon kaj aktive partoprenis la programojn de la Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en Balatonfüred. En la jaro 1983 el la klubo Juna Koro 23 junuloj laboris kiel helpantoj de la Universala Kongreso en Budapeŝto. Dum la okdekaj jaroj plurfoje ili organizis fremdultrafikan programeron ŜER (Ŝohollara Esperanto-Renkontiĝo). Foje la tuta grupo biciklis al Varazdin (Kroatio). 25 klubanoj partoprenis en la jaro 1985 la Internacian Junularan Kongreson en Eringerfeld (Germanio). Oni eldonis la duan kantareton kaj la 25 Juna Koro-anoj en Esperanto-uniformo kantis sur la scenejo de la kongreso el la kantareto. En tiŭ ĉi jaro la klubano György Ódor reprezentis HEJ-n (Hungara Esperanto Junularo) en Moskvo, okaze de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro.. Valoras Zamenhof-reliefon skulptis Tibor Takács, la kluban flagon faris József Tuboly. Dum kelkaj jaroj oni laboris en la Sindikata Domo, kolektiĝis ĉiuvendrede, laborante diligente.

En 1987 la Esperanto-centjariĝo donis multan okazon por festi. La klubanoj karavane veturis al IJK (Krakovo) kaj al UK (Varsovio). Ferenc Kapcsándi kaj György Ódor estis invititaj al la jubilea kunsido de HEA (Hungaria Esperanto-Asocio) en la Parlamentejo. Okaze de la centjariĝo de Esperanto oni faris grandan ekspozicion en la Junulara Domo, festante ankaŭ la dek kvinan naskiĝtagon de la klubo. En 1989 je la invito de la Fervojista Kulturdomo ili translokiĝis, kaj post unu jaro ili denove organizis la Tutlandan Fervojistan Esperanto-Renkontiĝon okaze de la centjara datreveno de la inaŭguro de la fervojlinio inter Boba kaj Csáktornya. Ili veturis kun 250 gastoj per nostalgia trajno al Lenti kaj inter Lendva kaj Csáktornya (Ĉakovec, Kroatio). Kontraŭ la malfacilaĵoj de la naŭdekaj jaroj ili diligente laboris ĉefe por fervojaj celoj. La klubanoj partoprenis la IFEF-Kongreson en urbo Pécs en 1995. En la jaro 1997 en la urbo Graz (Aŭstrio) okazis la Ekumena Esperanto-Kongreso. Hejmenveturonte la partoprenantoj organizis postkongreson helpe de Juna Koro en Zalaegerszeg, kion tre kore akceptis la lokaj religiaj organizaĵoj. Oni eldonis specialan, poŝforman reklam-lernolibron kaj kovertojn kun Esperanto-logo, esperant- kaj nacilingvaj surskriboj. Oni partoprenis kunsidojn de Alp-Adria Asocio en Italio, Kroatio, Slovenio. En la jaro 2000 ili intense helpis la laboron de la IFEF-Kongreso en Budapeŝto. En 2001 denove ili organizis la Tutlandan Fervojistan Renkontiĝon en Zalaegerszeg. La speciala trajno veturis sur la novinaŭgurita fervojlinio al Slovenio, al Hodoŝ. Entuziesme ilii helpis la organizan laboron de la IFEF-Kongreso okazinta en Sopron-Eisenstadt en la jaro 2004. En 2005 oni faris hejmpaĝojn en Esperanto kaj hungarlingve pri la urbo, Zalaegerszeg (www.zalaegerszeg. gportal.hu), kaj pri la asocio Juna Koro (www.junakoro. gportal.hu). En 2007 la klubo eldonis esperantlingvan turisman informilon pri la urbo. En 2008 oni preparis 27 diversajn bildkartojn pri la urbo kun Esperantaj surskriboj, kaj hungar- kaj esperantlingvan flugfoliojn pri la klubo. En 2009 la asocio redaktis aktualan hungarlingvan flugfolion pri Esperanto. En 2010 eldonis klubano novan, altnivelan Esperanto-lernolibron por hungaroj. Ódor György: Eszperantó nyelvkönyv. (vidu detale: http://www.esperanto.gportal.hu). Juna Koro aperigis en la jaro 2011 la hungarlingvan scienc-popularigan libreton Amit az eszperantóról tudni jó… (prezento de la lingvo Esperanto). En 2012 la metiejo eldonis satiran scenon de malnova klubano en dulingva (hungara – Esperanta) versio. Kovács Béla: A fogkefe – La dentobroso. En 2015 ili reeldonis la geometrian lernolibron de Prof. Dro. Cyrillo Vörös „Analitika Geometrio Absoluta” (1912).

Estas gastiganto de Pasporta Servo en la antaŭurbo.

Esperanto-strato en Zalaegerszeg[redakti | redakti fonton]

En 1948 oni alinomis la straton Alsó je strato Eszperantó en Zalaegerszeg. En 1957 oni nomis tiun ĉi straton Alsó Eszperantó, kaj de 1963 ĝi rericevis la nomon Alsó.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Tabuloj montrantajn la direktojn de ĝemelurboj sur la placo Eŭropo en Zalaegerszeg

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]