IJK 1985

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
IJK 1985
Loko Eringerfeld, Flag of Germany.svg Germanio
Ekde 22-a de julio 1985
Ĝis 29-a de julio 1985
← Antaŭa Sekva →
v  d  r
Information icon.svg
la ena korto de la baroka kastelo Eringerfeld

La 41-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis en la jaro 1985 en Eringerfeld en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. La kongreson partoprenis 425 esperantistoj. La kongreso estis la ĉefa evento de TEJO okaze de la "Internacia Jaro de la Junularo" 1995, proklamita per la Unuiĝintaj Nacioj - tial en la programo fokusiĝis junularaj subkulturoj, intergeneraciaj konfliktoj ene de diversaj mondaj kulturoj, kaj la faktoroj kiuj kontribuas al decido de junulo aŭ engaĝiĝi en la ĝenerala socio de sia kulturo aŭ doni sian energion al socia subgrupo (kaj se subgrupo, kio influas la motiviĝon elekti kiun grupiĝon).

kovrilpaĝo de la unua kongresa informilo

La IJK okazis en grandaj konstruaĵoj de privata lernejo en Eringerfeld, sur vasta, parka tereno ĉirkaŭ la baroka kastelo Schloss Eringerfeld. Tiutempe la IJK nur esceptokaze gastis en la lernejaj domoj de la impresa tereno - nuntempe la kastelo kaj la ĉirkaŭaj konstruaĵoj oficiale kaj konstante estas hotelo kaj kongresejo.

Okaze de la kongreso formiĝis Esperanto-teatra grupo "Kia koincido". Ĝia unua teatraĵo, La Kalva Kantistino de Eugène Ionesco, aperis en la programo de tiu IJK.

La organizantoj tre penis ebligi al laŭeble multaj junaj esperantistoj el la komunistaj ŝtatoj de orienta Eŭropo partopreni la aranĝon, kaj pasigis multajn horojn komuniki kun okcidentgermaniaj ambasadejoj kaj kun enlandaj ŝtataj instancoj de FRG pri vizoj kaj oficialaj invitleteroj. Fine nur el komunisma Pollando sukcesis veni pli ol 50 esperantistoj de sub 25 jaroj, per aparta senvaluta interkonsento inter la organizaĵoj PSEK kaj GEJ. Same la organizantoj ĝojis ke per nekutima monsubteno de la usona registaro ili povis venigi al la kongreso grupon de 20 usonaj esperantistoj, lernejanoj kaj studentoj el kiuj neniu antaŭe sukcesis partopreni internacian Esperanto-aranĝon. Tial la semajno por multaj partoprenantoj estis aparte impresa.

Fine de la IJK biciklis karavano de pli ol 40 esperantistoj, organizita de BEMI, al la 70-a UK en Aŭgsburgo.

Flanke menciindas ke la emblemo "41IJK" (bildigita dekstre) estis desegnita tiel, ke eblis turni ĝin je 180 gradoj kaj tamen legis "41IJK".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]