Saltu al enhavo

Internacia Junulara Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el IJK)
Tiu ĉi artikolo temas pri Internacia Junulara Kongreso. Por aliaj signifoj de la mallongigo IJK, bonvolu rigardi IJK (apartigilo).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Internacia Junulara Festivalo.
IJK
Nomo Internacia Junulara Kongreso
Regiono Mondo
Periodo Julie-aŭguste
Organizanto TEJO kaj (ĉiam alia) loka organizanto
Ekzistas ekde 1938
Celgrupo Junularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝo plusendilo al la aktuala IJK-paĝo, informoj
vdr

La Internacia Junulara Kongreso (IJK) estas la oficiala ĉiujara kongreso de TEJO kaj kutime fariĝas la plej granda junulara esperanto-renkontiĝo de la jaro en la mondo. Ĝi okazas tradicie dum unu semajno en julio aŭ aŭgusto, ofte tuj antaŭ aŭ post la UK, kaj normale ĉeestas ĝin ĉirkaŭ 300 junuloj. La 43-a IJK okazinta en 1987 en Krakovo atingis la rekordan nombron de pli ol 1000 kongresanoj.

Pri la organizado de la IJK decidas la estraro de TEJO post invito fare de landa sekcio aŭ alia esperanto-organizo kaj la rezulton oni anoncas ĉiam printempe de la antaŭa jaro. La 1-a IJK (ankoraŭ sub nomo Internacia Junular-Kunveno) okazis en 1938 en Groet (Nederlando).

Pro la Kronvirusa pandemio de 2019-2021 en 2020 la IJK okazis tra reto, (en 2020 estis planita ke ĝi okazu en Someren, Nederlando [1]). La IJK 2021 devis okazi en Kievo, en Ukrainio, dum la somero de 2021. [2]

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj IJK-oj

[redakti | redakti fonton]
Landoj kiuj gastigis la Internacian Junularan Kongreson de Esperanto, de 1938 ĝis 2022.

La sekva tabelo montras la informojn pri ĉiuj okazintaj aŭ anoncitaj IJK-j kaj donas la informojn pri urbo, lando, nombro de aliĝintoj kaj nombro de efektivaj partoprenintoj. Ĉe kelkaj kongresoj tamen estas dubinde, kiel interpreti la ununuran haveblan nombron de personoj.

Numero Jaro Urbo/loko Lando Nombro de registritaj
partoprenantoj
Nombro de
partoprenantoj
80 2024 Šventoji  Litovio
79 2023 Linjano, vilaĝo Bella Italia  Italio 227[3]
78 2022 Westelbeers  Nederlando [4] 288 233
77 2021 Interreto [5] 294
76 2020 Interreto [6] 367 316
75 2019 Liptovský Hrádok[7]  Slovakio 291 231
74 2018 Badajoz[8]  Hispanio 306 273
73 2017 Aného[9]  Togolando 136 110
72 2016 Vroclavo  Pollando 264
71 2015 Wiesbaden  Germanio 291
70 2014 Fortaleza  Brazilo 156 150
69 2013 Nazareto  Israelo 98[10] 80
68 2012 Hanojo  Vjetnamio 142[11] 145[12]
67 2011 Kievo  Ukrainio 320[13] 311[14]
66 2010 Santa Cruz del Norte  Kubo ~133[15] 181
65 2009 Liberec  Ĉeĥio 472 343
64 2008 Szombathely  Hungario 485 365
63 2007 Hanojo  Vjetnamio 175+ 145
62 2006 Sarajevo  Bosnio kaj Hercegovino 379
61 2005 Zakopane  Pollando 478
60 2004 Kovrov  Rusio 385[16] 355
59 2003 Lesjöfors  Svedio 330
58 2002 Pato Branco  Brazilo 100
57 2001 Strasburgo  Francio   406
56 2000 Honkongo  Ĉinio   200
55 1999 Veszprém  Hungario 500
54 1998 Rijeka  Kroatio 378
53 1997 Assisi  Italio 470
52 1996 Güntersberge  Germanio 360
51 1995 Serovo  Rusio 350+ 303
50 1994 Ĉonano  Sud-Koreio 241
49 1993 Vraca  Bulgario 173
48 1992 Montrealo  Kanado 104
47 1991 Karlskoga  Svedio 189
46 1990 Playa Giron  Kubo 153
45 1989 Kerkrade  Nederlando 525
44 1988 Zagrebo  Jugoslavio 769
43 1987 Krakovo  Pollando 1034
42 1986 Neurim (נעורים)  Israelo 106
41 1985 Eringerfeld  Germanio 425
40 1984 Swanwick  Britio 293
39 1983 Debrecen  Hungario 672
38 1982 Leuven  Belgio 315
37 1981 Oaxtepec  Meksiko 108
36 1980 Raŭmo  Finnlando 332
35 1979 Austerlitz  Nederlando 388
34 1978 Veliko Tarnovo  Bulgario 450
33 1977 Poitiers  Francio 325
32 1976 Tesaloniko  Grekio 350
31 1975 Fredericia  Danio 265
30 1974 Münster  Germanio 250
29 1973 Sarajevo  Jugoslavio 282
28 1972 Toruń  Pollando 250
27 1971 Edinburgh  Britio 150
26 1970 Graz  Aŭstrio 200
25 1969 Tyresö  Svedio 120
24 1968 Tarragona  Hispanio 130
23 1967 Roterdamo  Nederlando 90
22 1966 Pécs  Hungario 900
21 1965 Ōtsu  Japanio 250
20 1964 Amsterdamo  Nederlando 200
19 1963 Vraca  Bulgario 550
18 1962 Ystad  Svedio 70
17 1961 Wokingham  Britio 116
16 1960 Roterdamo  Nederlando 105
15 1959 Gdansko  Pollando 300
14 1958 Hamburgo  Germanio 126
13 1957 Villeneuve-lès-Avignon  Francio 30
12 1956 Büsum  Germanio 173
11 1955 L'Aquila  Italio 350 250
10 1954 Hilversum  Nederlando 90
9 1953 Wörgl  Aŭstrio 80
8 1952 Ry  Danio 108
7 1951 Haarlem  Nederlando 280
6 1950 Konstanz  Germanio 420
5 1949 Versailles  Francio 200
4 1948 Groet  Nederlando 285
3 1947 Ipswich  Britio 200
2 1939 Tervuren  Belgio 400 350
1 1938 Groet  Nederlando 304+ 203

Ĉiu moderna IJK havas sian propran emblemon uzatan por simboli konkrete tiujaran okazon de la aranĝo. Komuna vaste uzata simbolo por IJK ĝenerale ne ekzistas, sed tiun funkcion almenaŭ dum la aranĝo mem substituas uzo de la IJK-flago, kiu kutime pendas fone de la podio antaŭ kiu okazas la plenkunvenoj de la partoprenantaro.

Ekhistorio

[redakti | redakti fonton]

Ed Borsboom en sia artikolo De TJO al TEJO al TONKIN,[17] havigas interesan trarigardon al la ekhistorio de la junularaj kongresoj kaj organizoj de junaj esperantistoj. La komenco estis la revuo "La Juna Vivo" eldonita de Elisabeth van Veenendaal-Bouwes el 1934 cele ĉefe al geknaboj. En 1938 ŝi organizis la unuan IJK en Groet (Nederlando) por 100 knaboj kaj 100 knabinoj ĉefe el Nederlando, sed ankaŭ el Britio, Belgio kaj Francio, ne el Germanio kie naziismo malhelpis la esperantan agadon; en la lasta tago oni fondis TJO (Tutmonda Junular-Organizo) ĉefe fare de instruistoj cele al infanoj. En 1939 al Tervuren (Belgio) venis novuloj ĝis 350 partoprenantoj. La Dua Mondmilito interrompis tiun disvolvigon.

En 1947 la kongreso okazis en Ipswich (Britio) por 200 personoj, jam ne ne tiom infanaj lernantoj, sed junuloj, foje sole vojaĝantaj, inter kiuj finfine germanoj; en tiu kongreso partoprenis George Soros. Por 1948 estis planita kongresumi en Ĉeĥoslovakio, sed pro politikaj malfacilaĵoj kaj enpovigo de komunistoj en Prago, la organizantoj devis rezigni kaj finfine Groet, dek jarojn poste, reestis kongresloko por 285 partoprenantoj, ĉefe el Nederlando kaj Britio, kaj denove kelkaj germanoj. En 1949 kongresloko estis Versajlo (Francio) por 200 junuloj, sed ne belgoj kaj ja germanoj. Tio estas ripetita trajto de junularaj kongresoj: grupaj malaperoj kaj aperoj de landogrupoj.

En 1950 kongreso okazis en Konstanz (Germanio) kun logika abundo de germanoj, kaj ŝajne kelkaj eksterleĝe el la orienta parto. Germanoj ja bezonis plibonigon de internaciaj rilatoj post la tragedio de la milito. En 1951 en Haarlem partoprenis 280 junuloj el 12 landoj; tie oni decidis disigi la gazeton en du: unu "por komencantaj infanoj" kaj alia por "membroj de TJO". Tiuj estis 731, ĉefe nederlandanoj, duarange britoj kaj triarange germanoj. Kontakto kun UEA kreskis helpe de ĝia estrarano Ivo Lapenna. En 1952 la 8-a IJK okazis en Ry (Danio) por 108 partoprenantoj; tiam oni decidis aldoni la vorton "esperantista" por la nomo de la organizo Tutmonda Esperantista Junular-Organizo (TEJO). En 1953 la kongreso okazis en Wörgl (Aŭstrio) kun organizaj problemoj kaj nur 80 personoj, el kiuj nur 16 en la jarkunveno. En 1954 en Hilversum (Nederlando) partoprenis 89 personoj, ĉefe germanoj, kaj almenaŭ unu el orienta parto. Partoprenis ankaŭ kelkaj postaj gravaj esperantistoj kiel Claude Gacond kaj Ed Borsboom. En 1955 la IJK veturis por la unua fojo al suda Eŭropo, nome al l'Aquila (Italio) por 249 personoj, ĉefe italoj kiuj partoprenis nek antaŭe nek poste. En 1956 la kongreso okazis en Büsum (Germanio) por 250 personoj, pli ol duono germanoj, kaj 24 el DDR, por la lasta fojo en okcidentaj landoj dum jardekoj; post tio, en la UK-o en Kopenhago TEJO kun 614 membroj iĝis junulara sekcio de la monda asocio. En 1957 nur 30 personoj partoprenis en Villeneuve-lès-Avignon (suda Francio); tiam okazis la unua oratora konkurso, en kiu venkis Carlo Minnaja. En 1958 en Hamburgo (Germanio) inter 126 kongresanoj partoprenis jam Humphrey Tonkin.

Virtuala IJK

[redakti | redakti fonton]
Nombroj de partoprenintoj de la IJK 2020 laŭ lando

Tranaĝante la grandan ondon de la nova realo en la pandemia tempo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havis la unuan vicon eniri novan punkton en la historio de la internaciaj esperantistaj organizoj, kiam ĝi okazigis la unuan Internacian Junularan Kongreson (IJK) en la interreto ekde la 10-a ĝis la 18-a de julio 2020. En la kongreso partoprenis 316 esperantistoj el 52 landoj, interalie danke al la eblo partopreni en la kongreso senpage.

La 76a IJK, kiu originale devus okazi en Someren (Nederlando) en la sama semajno, estis nuligita en aprilo – nur malpli ol tri monatojn antaŭe. La organizantoj, Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), tuj poste anoncis, ke la IJK anstataŭe okazus virtuale kaj rekomencis kolekti aliĝojn. Komence multaj ne havis tute klaran bildon pri tio, kiel la kongreso en tiel granda skalo realiĝus, sed ĝi ebliĝis pro la teknika kaj homrimeda subteno de Edukado@Interreto (E@I), kiu utiligis novan retan platformon, en kiu ĉiuj programeroj kaj pluraj aliaj funkcioj estis unuece kaj organizite montrataj, kvazaŭ kongresejo. Tiu platformo estis finkreita nur dum la pandemia tempo, kaj estis unuafoje uzita en majo por la Poliglota Renkontiĝo.

La temo de la reta IJK estis “Tutmonda solidareco,” kaj dum ĝi okazis diversaj programeroj, kiuj substrekis la ideojn de solidareco inter diversaj grupoj kaj la tutmondiĝo de la agado por junularo en kaj ekster Esperantujo. Inter tiuj pluraj laŭtemaj programeroj estis prelego pri aliancaneco, paneldiskutoj pri hejmlaborado kaj pri virinaj rajtoj, diskutoj pri minoritataj lingvoj, kaj prezentoj de diversaj kulturoj kaj talentoj dum Mondovizio, la muzika programo. Samtempe troviĝis ankaŭ konstantaj neformalaj vidbabilejoj, kiuj imitis la etosojn de konataj kongresaj lokoj: Koridoro (por babili atendante programerojn), Trinkejo (por babili trinkante teon, kafon, aŭ eĉ alkoholaĵon), kaj Gufujo (speciala ĉambro por ĝenerale malstreĉiĝi). Ankaŭ estis Manĝejo, en kiu homoj povis trankvile kaj “kune” manĝi (kaj eĉ kuiri), kvazaŭ kongreseja kafeterio.

En gazeto

[redakti | redakti fonton]

Tyron Surmon en tripaĝa artikolo rakontas pri sia esperto en sia unua UK-o en Montrealo. Li ĉefe komparas la etoson de la Universalaj Kongresoj kun tiu de IJK kaj absolute preferas tiun de la junularaj eventoj.[18]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • UK - Universala Kongreso
  • IIK - Internacia Infana Kongreseto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.