IJK 1994

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 1994
Loko Ĉonano, Suda Ĉungĉongo,  Sud-Koreio
Ekde 30-a de julio 1994
Ĝis 6-a de aŭgusto 1994
← Antaŭa Sekva →
vdr
ĉefa konstruaĵo de la universitato Dan Kook, en kiu okazis la IJK

La jubilea 50-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1994 en la urbo Ĉonano (천안시) en Sud-Koreio. La kongreson partoprenis 241 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kongresejo estis la urba universitato Dan Kook, kies ĉefa konstruaĵo bildiĝas dekstre.

Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo "Kia popolo, tia kulturo", kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. La temo, kies esencon eble ne ĉiu leganto tuj kaptas, celis elstarigi kaj komparigi la proprajn kutimojn, pensmanierojn kaj vivmanierojn de la etnoj de la kongresanoj, por helpi eviti interkulturajn miskomprenojn kaj por pli kompreniĝi en la nuntempa tergloba "internacia lando".

Kongresanoj post la evento aparte amuzite raportis, ke la kuiristoj en la universitata restoracio jam monatojn antaŭe estis instruitaj prepari malpli spicajn manĝaĵojn por la sentemaj eksterlandanoj, kaj laŭ la sud-koreaj IJK-anoj ili bone sukcesis, kvankam la plejparto de ne-sud-koreaj IJK-anoj tamen apenaŭ povis elteni la spicecon de la servitaj manĝaĵoj - jam tio videbligis ke praktike ne tiom facilas interekvilibrigi la kutimojn de diversetnanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]