IJK 1938

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
IJK 1938
Loko Groet,  Nederlando
Ekde 10-a de aŭgusto 1938
Ĝis 17-a de aŭgusto 1938
Sekva →
vdr
la ventomuelejo Groetermolen en Groet

La 1-a Internacia Junular-Kunveno (aranĝo poste konata kiel Internacia Junulara Kongreso, IJK) okazis ekde la 10-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1938 en la nederlanda vilaĝo Groet. La aranĝon organizis du nederlandaj instruistoj-geedzoj – la geedzoj Elisabeth van Veenendaal kaj Cornelis Josinus van Veenendaal – kaj partoprenis ĝin ĉirkaŭ 200 junuloj el 10 landoj. Dum ĝi, la 14-an de aŭgusto 1938, fondiĝis la Tutmonda Junular-Organizo (TJO, poste TEJO) kiu poste okupiĝis pri organizado de pliaj IJK-j en la sekvaj jaroj.

La germana Esperanto-aktivulo Julius Glück nomis la 1-a IJK-on "la tria grava okazo en la movado esperantista" post la aperigo de la Unua Libro kaj la 1-a Universala Kongreso.[1]

Ekzistas filmo pri la 1-a IJK, kiun oni post la aranĝo montris en multaj urboj kaj vilaĝoj en Nederlando kaj Anglio. Pri tiu filmservo de TJO respondecis la aktivulo H. J. Schut[2], instruisto en Koedijk[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Pieter Krijt: Tutmonda Junular-Organizo. En: Litova Stelo, novembro 1938, paĝo 14.
  2. H. J. Schut: Filmservo de T. J. O., en: La Juna Vivo, julio 1939 (el Retarkivo 2007), paĝo 11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]