Julius Glück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Julius Glück
Personaj informoj
Naskiĝo 12-an de marto 1877 (1877-03-12)
en Daleké Dušníky
Morto 7-an de septembro 1942 (1942-09-07) (65-jara)
en Aŭŝvico
Ŝtataneco Germanio
Profesio esperantisto, inĝeniero, industriisto, sciencisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

Julius GLÜCK [JUlius glük] (naskiĝis la 12-an de marto 1877 en Duschnik (nun ĉeĥa Daleke Dusinsky) en Aŭstrio-Hungario, mortis la 7-an de septembro 1942 en Auschwitz) estis germana inĝeniero, fabrikdirektoro en Berlino kaj esperantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hejmo = Esperanto. Julius Glück (dekstre) kiel aŭstra soldato en la orienta fronto en Galicio dum la unua mondmilito, 1916

Profesoro Wilhelm Ostwald instruis al Glück Esperanton en 1907, kaj Glück de tiam dediĉis preskaŭ la tutan vivon al la movado. Li estis aktivulo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kaj en la Esperanto-Ligo Berlin, kies honora membro li fariĝis okaze de sia 25-jara esperantisteco je 22 novembro 1932.[1]

Glück propagandis en Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando, Germanio kaj Francio. Li faris 104 Esperanto-paroladojn en Radio Berlin, inter ili 3 radiokursojn. Glück verkis varb-artikolojn por ĉirkaŭ 40 germanaj gazetoj kaj revuoj.[1]

Glück posedis la profesoran diplomon de Internacia Instituto de Esperanto, estis ekzamena komisaro de tiu Instituto kaj tiu en Aŭstrio. Ĝis 1933 li gvidis 208 Esperanto-kursojn; laŭ sia kalkulo li havis ĉirkaŭ 30.000 Esperanto-lernantojn en Germanio.[1]

Glück estis kunlaboranto de Lingvo Internacia, La Revuo, Esperanto, Heroldo de Esperanto kaj aliaj. Li eniris redakcion de libroserio Muusses Esperanto Biblioteko.[1]

En 1933 Glück transloĝiĝis el Nazia Germanio al Francio. En Parizo li gvidis 200 Esperanto-kursojn. En 1935 Glück akceptis inviton de Julia C. Isbrücker iri al Nederlando, kie li ankaŭ ekkonis Andreo Cseh. Li ekloĝis al Amersforto kaj sub la adreso Jacob Catslaan 18.[2]

La 1-an de septembro 1942 la naziistoj deportis Glück al koncentrejo Westerbork kaj la 4-an de septembro 1942 al Auschwitz, kie li mortis la 7-an de septembro.[2]

Fotoj[redakti | redakti fonton]

  • La Praktiko 1936/8 (56), p. 7 okaze de la kvinjara jubileo de la loka Esperantista klubo "Amikeco" en Venlo, kie li festparolis.
  • La Praktiko 1932/1, p. 8 kun Arnold Behrendt, Glaser, Cseh kaj Dauge (Glück estas nur malbone rekonebla).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Germanlingva lernolibro (kun SOS), 1910 ĝis 1933 eldoniĝis 35.000 ekzempleroj.
  • Germana lernolibro por memstudado kaj radio.
  • Aliaj lerniloj, ankaŭ en periodaĵoj.
  • Albumo pri la Universala Kongreso de Krakovo en 1912 (ĉefkunlaboranto).
  • El la klasika periodo de Esperanto. [Grabowski kaj Kabe]. J. Muusses, Purmerend, 1937, 36p. Represo ĉe Pro Esperanto, Vieno, 1989. >recenzeto

Literaturo pri Julius Glück[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3

  2. 2,0 2,1 Stichting Herdenkingsstenen Amersfoort; Ed Borsboom. Jacob Catslaan 18: Julius Glück (nederlande). Stichting Herdenkingsstenen Amersfoort. Alirita 2018-10-07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]