Jubilea Libro 1903 - 2003

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jubilea Libro 1903 - 2003
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Okaze de la jubileo 100 jaroj Esperanto en Berlino, celebrita de Esperanto-Ligo Berlin en 2003, estis kolektitaj aktualaj kaj historiaj dokumentoj, fotoj kaj tekstoj pri Esperanto en Berlino kaj kompilitaj por la Jubilea Libro 1903 - 2003 Esperanto - Lingvo kaj Kulturo en Berlino, redaktita de Fritz Wollenberg kaj eldonita de Esperanto-Ligo Berlino en la eldonejo Mondial - Novjorko; Berlino en 2006..

Okazo[redakti | redakti fonton]

En novembro 1903 estis fondita la unua Berlina Esperanto-grupo en la Prinzenstr. 95 (hodiaŭ en Kreuzberg). La fondintoj estis ankaŭ la pli posta nobelpremiito Alfred Hermann Fried, la lernejreformanto kaj naturprotektanto Wilhelm Wetekamp, la estro de la Magneta Instituto sur la Potsdama Telegrafenberg Adolf Schmidt kaj la svisa ĵurnalisto Jean Borel. La Germana Pacsocieto transprenis la aŭspicion kaj multaj el la unuaj Esperanto-parolantoj en Berlino estis membroj de tiu ĉi societo, ankaŭ la astronomo Wilhelm Foerster, kiu en 1908 membriĝis al la grupo.

El tiuj komencoj estiĝis dum 100 jaroj interesa kontribuo de la Esperanto-parolantoj al la Berlina kulturo kaj scienco kaj al la internacia Esperanto-kulturo.

La jubileo[redakti | redakti fonton]

La jubilea komisiono de Esperanto-Ligo Berlin decidis la 14an de aprilo en 2002 dum sia publika kunveno en la koncertejo "Saalbau Neukölln", ...

...celebri la jubileon per serio de aranĝoj, en kiuj estos prezentataj interesaj personoj aŭ temoj el la Berlina Esperanto-historio.

...okazigi jubilean aranĝon en novembro 2003, kiu estos aranĝata kune kun Esperanto-geamikoj el partneraj urboj de Berlino, al kiuj Berlinaj Esperanto-geamikoj kontaktas.

...eldoni Jubilean Libron en Esperanto kaj en germana lingvo.

Okazis en 2003

  • omaĝo al Jan Fethke en Pola Instituto Berlino (Karl-Liebkecht-Straße) kaj en Filmtheater Babylon (Kinarta Domo Babylon) kun ekspozicioj, simpozio kaj prezentado de liaj filmoj memore pri lia 100-a naskiĝtago
  • tritaga Jubilea Festo kun turisma programo en Königs Wusterhausen (Brandenburgio) la 21-an kaj 23-an de novembro, organizita de Detlef Hofmann, literatura vespero en Esperantodomo Berlino Lichtenberg la 21-an de novembro kaj solenaj aranĝoj en Pola Instituto Berlino kaj aliaj lokoj la 22-an de novembro.

Estiĝo de la Jubilea Libro[redakti | redakti fonton]

Laŭ alvoko de la prezidanto de jubilea komisiono Fritz Wollenberg al kunlaboro kolektiĝis en 2003 kontribuoj kaj materialoj kaj estis kreita la manuskripto fare de la redaktanto.La tekston reviziis Holger Tautorat, Gerd Bussing kaj Wera Blanke. Tobias Meißner produktis Word-version de la teksto. En 2005 Ulrich Becker akceptis la proponon, fari la dezajnon kaj eldoni ĝin en la eldonejo Mondial. La libro estis presita en Novjorko en 2006.

Aŭtoroj kaj temoj[redakti | redakti fonton]

  • Peter Bäß (Antaŭparolo / Spertoj kun Pasporta Servo / Mia aliro al Esperanto / Nikodemuspreĝejo – Mia uzado de Esperanto)
  • Faruk Islamovic (Salutmesaĝo de kroataj esperantistoj, Berlin-vizito)
  • Margot Kermann (Esperanto-travivaĵoj en Berlino 1930-aj jaroj / Esperanto-Ĉe-grupo)
  • Joanna Kiliszek (Salutmesaĝo de direktorino de Pola Instituto Berlin)
  • Barbara Krone (Memoroj de berlina esperantistino pri Esperantujo 1973-2003)
  • Valentina kaj Miloslava Lisijenkova (Salutoj el Samara)
  • Bogdan Michalski (Salutmesaĝo de Varsovia Esperanto-Asocio)
  • Gary Mickle (Grupo de Sennacieca Asocio Tutmonda – SAT en Berlino)
  • Irja Miettinen (Gastigo de Peter Bäß en Finnlando kaj gasto ĉe li en Berlino – UK 1999)
  • Johannes Moser (Esperanto-Grupo Lietzensee / Esperanto en Ekumena Germana Eklezia Forumo en Berlino 2003)
  • Sean Ó Riain (Societo pri Interlingvistiko / Defendo de etaj lingvoj)
  • Johann Pachter (Deutsches Esperanto-Archiv / 'Germana Esperanto-Arkivo)
  • Werner Pfennig (Orienta – Okcidenta amikeco de familioj Pfennig/Moser)
  • Ronald Schindler (Salutmesaĝo de Brandenburgia Esperanto-Asocio / Miaj lernolibroj / Junulara grupo en Orienta Berlino en 1980-aj jaroj – memoroj)
  • Karl Schulze (Faŭst-tradukado)
  • Firdaus Shukurov (Salutmesaĝo de Taĝikia Esperanto-Asocio)
  • Hannelore Sigbjoernsen (Salutmesaĝo de Kulturverein Prenzlauer Berg e.V.)
  • Holger Tautorat (Historio de la Berlina Informilo- Okcidenta)
  • Fritz Wollenberg (Enkonduko de prezidanto de la Jubilea Komisiono / enkondukoj por la ĉapitroj / Pola Instituto Berlino / Universala Kongreso 1999 en Berlino / 90 jaroj Esperanto en Berlin 1993 / Berlinaj Arbaraj Renkontiĝoj / Kontraŭrasismaj seminarioj / Germana Esperanto-Kongreso 1960 / Interzonaj Renkontiĝoj en 1940-aj/1950-aj jaroj / Fondo de Internacio de Proleta Esperantistaro en 1932 / Postkongreso de 4-a UK 1908 - Zamenhof en Berlino / Biografiaj notoj pri Lena Karpunina, Ulrich Becker, Sabine Trenner, Jan Stanisław Skorupski, Louis Beaucaire, Jean Forge, Karl Vanselow, Friedrich Ellersiek, Gerhard Hofmann, Dieter Berndt, Karl Schulze, Sean Ò Riain, Ignat Florian Bociort, Bengt-Arne Wickström, Ostwald, Schmidt kaj Förster / Interlingvistika Memorkolokvo por Wilhelm Ostwald en Berlino - 1996 / Julius Glück / Andreo Cseh en Berlino / Wilhelm Wetekamp – Esperanto-instruisto, reformpedagogo, naturprotektanto / Wilhelm Wittbrodt – Esperanto-instruisto, reformpedagogo / Adolf Sproeck / Omaĝo al Jean Forge 2003 en Berlino / Berlin-romanoj de Varankin kaj Schwartz / eldonejo Mondial / Esperanto-eldonejo C. Noeske / Germana Laborista Esperanto-Asocio - GLEA eldonado / Verlag Max Haase Berlin / Panayot Hitrov – eldonejo Esperantio / eldonejo Rudolf Mosse / Borel kaj Ellersiek – la eldonistoj / „Esperantaj sciigoj“ kaj „Germana Esperantisto“ 1904-1935 / GDREA-gazetartikoloj / Esperanto-serio en GDR-a gazeto „Der Morgen“ / Eĥo Esperantista 1906-1912 / Jerzy Grum pola ĵurnalisto pri Berlino / Espoteko en Neukölln / Junulara Teatro P el Torún en Berlino 2003 / Jerzy Fornal kaj Zofia Banet-Fornalowa en Berlino / Zamenhoffesto 1996 pri pentrarto kaj grafiko / Vivprotokoloj – interkultura projekto / Kajto, Persone, Krizalido-Kallima-grupo en Berlino / Emanuel Reicher kaj surscenigo de Goethe-dramo en Dresdeno 1908 / Lernolibroj en Orienta Berlino meze de la 1960-aj jaroj / Esperanto-grupo Prenzlauer Berg en Kafejo Mittendrin / Grupo Kompreno kaj Hildegard Stolpe / Esperanto-kulturdomo Lichtenberg / Esperantoplatz / Zamenhoffesto Friedrichshain 1991 / Distriktaj Renkontiĝoj en Orienta Berlino 1969-1989 / Festprogramo de la jubileo en 2003)     

Pri la Jubilea Libro[redakti | redakti fonton]

La nederlanda Esperanto-aŭtoro Ed Borsboom skribis en sia recenzo pri la Jubilea LIbro:

„Laŭ la nombro de figuroj mi havas en la manoj kvazaŭan enciklopedion,..." „Ne nur valora legolibro, surpriza rigardolibro."

Jubilea Libro 1903 - 2014 - Daŭrigo kaj kompletigo[redakti | redakti fonton]

La Jubilea Libro 1903 - 2014 Esperanto - Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio , publikigita en 2017 ankaŭ en la eldonejo Mondial, ne nur kompletigas la kolekton de kontribuoj kaj materialoj inkluzive fotoj kaj dokumentoj pri berlina kaj brandenburgia Esperanto-movado, sed enhavas germanlingvajn tradukojn de la antaŭvorto, de enkonduko kaj enhavtabelo el la Jubilea Libro 1903-2003 kaj gravajn elementojn validajn por ambaŭ jubileaj libroj, nome Uzataj mallongigoj – Esperanto-lokoj – Kroniko 1903-2014 – Indekso de personoj.

Bibliografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto - Lingvo kaj Kulturo en Berlino, Jubilea Libro 1903 - 2003, redaktita de Fritz Wollenberg. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko - Berlino 2006 - 367 paĝoj, kun ilustraĵoj, kontribuoj en la germana kaj en Esperanto - ISBN 978-1595690432
  2. Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, redaktita de Fritz Wollenberg. Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko - Berlino 2017, 509 paĝoj, kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2

Gazetara reago[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo en la gazeto Berliner Morgenpost la 1-an de junio 2003[rompita ligilo]
  2. Recenzo en la kvartala revuo Scheinschlag 08 / 2006
  3. Recenzo de Halina Gorecka en La Ondo de Esperanto 2008. №3 (161) [1]
  4. Recenzo de Ed Borsboom en La Gazeto, numero 131 en junio 2007