Ina Tautorat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ina Tautorat
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1944 (1944-03-17) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Hermann D. Tautorat
Infano Vera Tautorat
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ina Tautorat (naskiĝis la 17-an de marto 1944 kiel Ina Seidemann) estas germana esperantistino. Ŝi ekde la 1970-aj jaroj kune kun sia edzo Hermann D. Tautorat (1944-1996) grave influis sukcesan evoluon kaj modernigon de la Esperanto-movado en Berlino per subteno de novtipa informado kaj instruado kaj instalo de renkontiĝejo por la Ĵaŭda Rondo kaj espoteko (Biblioteko kaj arkivo de Esperanto-Ligo Berlin - ELB) en la familia loĝejo en Berlin-Neukölln. El tiu evoluiĝis daŭra Esperanto-Centro, kiu funkciis en Falkstraße 25 ĝis 2005. Ina Tautorat estis prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin (1977-1991) kaj sekretario de la Loka Kongresa Komitato por la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino.[1] Ŝi estas delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Vivo[2][redakti | redakti fonton]

Post lerneja tempo Ina Tautorat iris en 1963 de Düsseldorf al Berlino por komenci edukiĝon al okup-terapiistino en Waldkrankenhaus (Arbara Malsanulejo) en Berlin-Spandau, poste ŝi profesipraktikumis en Landesnervenanstalt (Landa Psikiatria Hospitalo).

En 1966 en Düsseldorf  ŝi edziniĝis al Hermann D. Tautorat, kun kiu ŝi jam konatiĝis en 1960 en la Junulligo „Kristana Celado“ (Jugendbund für Entschiedenes Christentum – E.C.). Post edziniĝo la paro translokiĝis al Berlino, kie en 1967 naskiĝis la filino Vera.

Ina Tautorat laboris ekde 1968 en malsanulejo en la berlina distrikto Neukölln. De 1970 ĝis la emeritiĝo en 2008 ŝi estis muzea pedagogo en Juniormuseum (Muzea parto por infanoj) de Etnologia Muzeo en Berlin-Dahlem, ekde 1996 ŝi estris la Juniormuseum.[3]

Ekde 2005 ŝi loĝas kun filino, bofilo kaj nepino en domo de generacioj, konstruita de la bofilo Holger Tautorat.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

La edzo jam konatiĝis kun Esperanto en Düsseldorf en 1964. En 1970 li komencis aktivi en la Esperanto-Ligo Berlin. Li instruis, fariĝis komisiulo por Informado, poste estrarano kaj komencis prizorgi bibliotekon kaj arkivon de la Ligo.

Ina Tautorat lernis la lingvon en 1968 Ankaŭ la filino Vera kaj la bofilo Holger Netzel (post edziĝo: Holger Tautorat) lernis ĝin kaj aktivis en la Esperanto-movado. Ekzemple Vera de 1992 ĝis 2001 prizorgis Esperanto-libroservon en Berlino, Holger estis redaktoro de Berlina Informilo (1995-2004)[4] kaj laboris pri elektronika katalogo de la espoteko. Finfine la nepino Lara, naskita la 17-an de decembro 2001, kreskis denaske kun Esperanto, kion parolas avino Ina kun ŝi, do la Tautoratoj fariĝis Esperanto-familio.

En 1976 jam la loĝejo en Apostelstraße 6 fariĝis Esperanto-butiko, do renkontiĝejo por esperantistoj. Familio Tautorat per Pasporta Servo poste gastigis entute centojn da vizitantoj. En 1976 Ina Tautorat fariĝis estrarano de ELB, kies prezidanto estis Emmi Stox. En 1977 Ina Tautorat transprenis oficon de prezidanto.

Dum ŝia prezidanteco ELB sukcese evoluiĝis kaj moderniĝis. La kvanto de membroj altiĝis de 57 en 1977 al 110 en 1988.

Ŝia unua alvoko kiel ELB-prezidanto esprimas la spiriton de ŝia agado:

“Kiel  vi legis  en  pasintmonata Berlina Informilo, oni elektis min prezidantino de nia Ligo. Bedaŭrinde mi devas konstati, ke multajn el vi mi ne konas kaj multaj nur malofte vizitas niajn kunvenojn.Sed mi volas kunlabori kun vi ĉiuj! Do mi ege petas vin: Venu al niaj renkontiĝoj. Eĉ se malnovaj kvereloj kaj poste la kutimo ĝis nun malhelpis vin: Venu! Montru vian interesiĝon je nia komuna afero. Malnovaj disputoj estu forgesitaj. Ni ĉiuj, ĉu junaj ĉu maljunaj,devas kunlabori  por finfine atingi niajn sukcesojn. Kun bonaj deziroj por  1977 salutas vin Ina Tautorat.“[5]

Informado kaj instruado estis intensigitaj laŭ instigoj de Hermann Tautorat, kiu mem nun daŭre instruis. La ĉiusemajna Ĵaŭda Rondo en la hejmo de familio Tautorat ekde 1978, origine fondita kiel kurso kaj studrondo, fariĝis institucio en la berlina Esperanto-vivo.[6]. La renkontiĝejo Falkstraße 25 en Berlin-Neukölln kun espoteko (Bbiblioteko kaj arkivo de Esperanto-Ligo Berlino - ELB), evoluiĝis al daŭra Esperanto-Centro, kiu tie funkciis ĝis 2005.[7]

Aperis novaj grupoj, renkontiĝejoj kaj homoj, ekz. grupo Lietzensee sub gvido de Hans Moser, Vilao Kreuzberg prizorgita de Roland Schnell, Lu Wunsch-Rolshoven kaj Gerd Bussing kun specife efika informlaboro.

En 1995 la provizora LKK por la 84-a UK de Esperanto en Berlino komenciĝis labori sub gvido de prof. Bengt-Arne Wickström kun Hermann Tautorat kiel sekretario.[8] Subite Hermann Tautorat mortis en majo 1996. Lia edzino daŭrigis lian laboron kaj grave kontribuis kiel sekretario de LKK al la sukceso de la kongreso.[9]

Ina Tautorat energie pluaktivis ankaŭ poste en ELB. Ankoraŭ en 2018 ŝi estas delegito de UEA.[10]

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Ina Tautorat estas Honora membro de ELB ekde 1993.[11]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fritz Wollenberg: Meritplena berlina esperantistino 70-jariĝis, en: Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio (661) 08-09/2014, eldonis Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (EABB) kaj Esperanto-Ligo Berlin (ELB)
  2. Vera Tautorat (eld.): Hermann – Fragmente / Fragmentoj. Erinnerungen an Hermann D. Tautorat / Memoroj pri Hermann D. Tautorat. Sammlung deutsch- und esperantosprachiger Texte verschiedener Autoren – ohne Übersetzung / kolekto de german- kaj esperantlingvaj tekstoj diversaj – sen traduko, Berlin 2000
  3. Ina  Tautorat:  38 Jahre JuniorMuseum im Ethnologischen Museum Berlin (ehemals: Museum für Völkerkunde), Berlin, 2008
  4. Holger Tautorat: Eta historio de la (Okcident-) Berlina Informilo, en: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p 133-138
  5. Berlina Informilo, marto 1977, eldonis ELB
  6. Vera Tautorat: Hermann D. Tautorat kaj la Ĵaŭda Rondo, en: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p 284-287
  7. Ina Tautorat: Gastoj kaj la Esperanto-Centro, en: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p. 280-284
  8. Berlina Informilo, decembro 1995, eldonis ELB
  9. Berlina Informilo (509), 3/1998, p. 6, eldonis ELB
  10. Universala Esperanto-Asocio: Jarlibro 2018, Rotterdam, p. 151
  11. Fritz Wollenberg: El la historio de la Esperanto-movado en Berlin. Unua parto 1903-1918, Espereranto-Ligo Berlin, Berlin 1993, p, 60. Noto: Kelkaj superrigardoj en la broŝuro, ekz. pri Honoraj membroj, koncernas tutan historion 1903-1993