Villa Kreuzberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Villa Kreuzberg estis multe ŝatata ejo por regulaj kunvenoj de esperanto-parolantoj en Berlin dum la jaroj 1984 ĝis ĉ. 1997.

Villa Kreuzberg (vilao "Kreuzberg") estis centro ĉefe por junuloj en la kvartalo Kreuzberg. La domo troviĝas rande de la parko ĉirkaŭ la monto "Kreuzberg" (krucmonto), kiu estas la plej alta punkto de la kvartalo. Sur la monta pinto troviĝas krucforma monumento pri la bataloj ĉ. 1815.

Villa Kreuzberg estis konstruita kiel domo por la vapormaŝino, kiu pumpis la akvon por la artefarita akvofalo. La granda halo de la vapormaŝino estis poste uzebla por teatro kaj filmo. La vilaa domo, eksa loĝejo de la prizorganto, estis rekonstruata kaj havis lokon por kafejo kaj salonojn por grupaj kunvenoj.

Kelkfoje la Zamenhof-Festo de la (ĝis 1990) okcident-berlina Esperanto-Ligo povis okazi tie. La plej granda nombro de partoprenantoj kunvenis 1989, kiam la Esperantistoj el GDR kaptis la okazon transiri la limon.

En la 90-aj jaroj la kvartala administracio (Bezirksamt) ŝanĝis la politikon kaj unue decidis en 1997, ke "Villa Kreuzberg" estu ekskluziva ejo por junaj inoj; poste oni fermis la domon kaj provis vendi ĝin. Hodiaŭ ĝi estas restoracio.

La Esperantistoj translokiĝis al la kvartalo "Prenzlauer Berg", kie ili kutimis kunveni unue en "Café Mittendrin", poste en alia ejo kaj ekde ĉ. 2005 en "Danziger 50".

Sed ŝanĝiĝis la karaktero de la kunvenoj - en Villa Kreuzberg komence la germanlingva prelegoserio "Esperanto en la praktiko" okazis ĉiusemajne, poste ĉiun duan semajnon, poste ĉiumonate - kaj ĝi preskaŭ neniam okazis en la kafejo "Mittendrin" kaj la postaj ejoj. Sekve ankaŭ ne venis novaj homoj al la grupo kaj la grupo dum la jaroj malgrandiĝis.

Prelegoserio "Esperanto in der Praxis" (Esperanto en la praktiko)[redakti | redakti fonton]

La prelegoserio ekestis el la malkontento pri la tradicia Ĵaŭda Rondo, kiu okazis en la privata loĝejo de la familio Tautorat. Ĝi estis malfacile atingebla por interesuloj kaj oni kutimis paroli Esperanton. Krome oni serĉis manieron por aperigi inform(et)ojn pri Esperanto en la berlina gazetaro.

Roland Schnell kaj Lu Wunsch-Rolshoven interkonsentis pri nova modelo: Publikaj prelegoj en la germana por personoj, kiuj ne parolas Esperanton. La enhavo rilatis al la praktika uzado de Esperanto, estis temoj kiel "Esperanto-muziko", "Vojaĝi per Esperanto", "Esperanto en la radio" aŭ "Esperanto en Ĉinio". Ili komencis anonci la prelegojn en la loka gazetaro, precipe en la tiel nomataj "Programm-Zeitschriften" (programgazetoj) zitty kaj tip, kiuj informas pri filmoj, teatro, ekspozicioj ktp.

Somere de 1984 Roland Schnell nodis kontaktojn al la berlina junular- kaj komunikadcentro Villa Kreuzberg. Oni disponigis ĉambron al la esperantistoj, kiun ili povis uzi dum unu vespero en la semajno. Laŭ la iniciato de Lu Wunsch-Rolshoven ni komencis okazigi tie ĉiusemajnajn germanlingvajn informvesperojn pri la diversaj agadkampoj de Esperanto („Esperanto in der Praxis“), anoncatajn regule en pluraj berlinaj gazetoj. Multe helpis Gerd Bussing, interalie pri kolektado de la aperintaj artikoloj kaj poste pri instruado.

Amaskomunikilaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Sekve de nia gazetara laboro foje vizitis nin ĵurnalistoj kaj interesiĝis pri nia agado, poste aperigante artikolojn en diversaj berlinaj gazetoj. Ankaŭ radio kaj televido raportis pri la esperantistaj aktivaĵoj en Villa Kreuzberg.

Semajnfinaj kursoj[redakti | redakti fonton]

Specialaĵo fariĝis niaj semajnfinaj kursoj en la vilao, kiuj kutime dum tritaga intensiva lernado trejnis dekon da gekomencantoj ĝis modesta parolkapablo. Ofte okazis semajnfinaj kursoj por progresantoj kaj konversaciaj rondoj - kelkfoje paralele al kurso por komencantoj.

Memlernaj grupoj[redakti | redakti fonton]

La jubilea jaro 1987 pro la kreskanta interesiĝo de la gazetaro rimarkinde plialtigis la nombron de kursinteresatoj. Ne malofte en unu granda ĉambro sidis tri diversnivelaj memlernaj grupoj, kiuj laboris sub la gvido de spertaj esperantistoj.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Same kiel aliaj grupoj de la domo ni de tempo al tempo aranĝis ekspoziciojn, inter kiuj elstaris prezento de la riĉenhavaj rezultoj de nia iniciativo Korespondado kun Sovetunio kaj la historio de Esperanto en Berlin.

Berlina Arbara Renkontiĝo (BARO)[redakti | redakti fonton]

La kursoj por komencantoj okazis, krom ekde 1986 en la vilao, dufoje jare ankaŭ en arbara libertempejo en Bad Münder proksime de Hanovro. Estis ĉefe Michael Peters, kiu tie iniciatis sukcesan kombinon de distra, ripoza kunestado kun serioza lernado kaj klerigado. Tiu ĉi aranĝo altiris entuziasmulojn ne nur el Berlino. Ĝi cetere funkcias ĝis nun.

Kresko pro la falo de la muro[redakti | redakti fonton]

La falo de la berlina muro portempe rimarkinde kreskigis la partoprenantaron de niaj aranĝoj. La kulmino sendube estis la Zamenhoffesto de 1989, kiam en la centro kunvenis ĉirkaŭ cent esperantoparolantoj el okcidento kaj oriento.

Dum la naŭdekaj jaroj kun la lingvaj kursoj alternis pritemaj lernorondoj, ekz. legorondo (kie oni pridiskutis interesajn esperantlingvajn tekstojn laŭ lingvaj kaj enhavaj vidpunktoj), ludrondo, tradukrondo k. a. Necesas mencii, ke de la komenco vizitadis nin eksterlandoj gastoj, ne nur el eŭropaj landoj.

Fino en 1997 pro alia uzo de la domo[redakti | redakti fonton]

Oktobre de 1997 oni devis abrupte ĉesigi la laboron en la vilao, ĉar ĝia posedanto, nome la distrikta administracio, transformis la domon al centro ekskluzive por junaj virinoj. Hodiaŭ (2009) en la domo troviĝas granda restoracio.