Jubilea Libro 1903 - 2014 (Berlino-Brandenburgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jubilea Libro 1903 - 2014
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Okaze de la neordinara jubileo 111 jaroj Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio en 2014 estis kolektitaj aktualaj kaj historiaj dokumentoj, fotoj kaj tekstoj pri Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio kaj kompilitaj por la Jubilea Libro 1903 - 2014 Esperanto - Lingvo kaj Kulturo en Berlino kaj Brandenburgio, redaktita de Fritz Wollenberg kaj eldonita de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio en la eldonejo Mondial - Novjorko; Berlino en 2017.[1]

Estiĝo de la libro[redakti | redakti fonton]

Laŭ alvoko de la kompilinto de Jubilea Libro 1903-2003 nome Fritz Wollenberg, komence de 2014 sendis esperantistoj el Berlino kaj Brandenburgio aŭ kun rilatoj al la regiono materialojn kaj kontribuojn por krei kompletigon kaj aktualigon de la unua Jubilea Libro en dua volumo.

Recenzintoj de la unua Jubilea Libro kritikis, ke mankas en ĝi gravaj temoj kaj personoj[2], superas uzado de Esperanto kaj ne enestas germanlingva traduko de antaŭvorto, enkonduko kaj enhavtabelo[3]. Pro tio la dua Jubilea Libro enhavas dulingve la antaŭvortojn, enkondukojn kaj enhavtabelon por ambaŭ volumoj kaj pli ampleksajn alilingvajn resumojn de kontribuoj (ofte preskaŭ tradukojn en Esperanton aŭ en la germanan). La listo de uzataj mallongigoj kaj la indekso de personoj de la nova libro validas por ambaŭ jubileaj libroj.

Do fakte la Jubilea Libro 1903 – 2014 estas la dua volumo, la Jubilea Libro 1903 - 2003 la unua volumo[4] de duvoluma verko.

La manuskripto pretiĝis en 2015. La origine anglalingvan leteron de Karl Maier al liaj ĉinaj amikoj el Berlino en 1956 Esperantlingven tradukis Jessica Grasso kaj aldonis piednotojn.[5] Gerd Bussing kaj Henryk Wenzel reviziis la en 2014/2015 la pretiĝintan manuskriptan tekston, kreitan de la redaktanto. Pri dezajno respondecis Ulrich Becker. La libro aperis en 2017 en la eldonejo Mondial en Novjorko kaj Berlino. Ĝi estis presita en BirminghamUnuiĝinta Reĝlando.

Eldoninto estis Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (EABB), fondita en 2005 per kunfandiĝo de Esperanto-Ligo Berlin (ELB), eldoninto de la unua Jubilea Libro, kaj Brandenburgia Esperanto-Asocio (BEA).

Aŭtoroj kaj temoj[redakti | redakti fonton]

Christiane Altrogge (Miaj Universalaj Kongresoj)

Peter Bäß (Antaŭparolo de prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino por Jubilea Libro 1903 – 2003 / Pri Do Si Trang kaj ŝia vizito en Esperanto-kurso en Berlino Neukölln)

Sibylle Bauer (Germana Esperanto-Arkivo en Berlino)

Torsten Bendias (Pri efikoj de la libro Die Esperanto-Jugend in der DDR - La Esperanto-Junularo en GDR en intervjuo de Fritz Wollenberg kun li)

Detlev Blanke (Informilo por Interlingvistoj / Materialoj el la biblioteko de Wera kaj Detlev Blanke / Evoluo de Societo pri Interlingvistiko ekde 2005 / Pri interlingvistoj el Berlino - Detlev Blanke, Ignat Florian Bociort, Cyril Brosch, Georg Friedrich Meier, Karl-Hermann Simon, Bengt-Arne Wickström / Terminologia agado / Egiptologiaj temoj / Distriktaj organizaĵoj de GDREA kaj iliaj prezidantoj ĝis 1990 / Helmut Krone / Bibliografio pri GDREA

Ed Borsboom (Pri Owe Fahlke / Vivo de Andreo Cseh – 4-a ĉapitro LA VENTO BLOVAS; KIE ĜI VOLAS 1923-1926 kaj 7-a ĉapitro FORTE; KURAĜE KAJ ELEGANTE 1931-1932)

Gerd Bussing (Ĉiumonate… - poemo pri Luda Rondo)

Erich Dahlmann (Raporto pri la Zamenhoffesto 1947)

Angelica Dürre (Aranĝoj de la asocio EsperantoLand en Berlino)

Michele Gazzola (Lingva justeco kaj esperantismo)

Jessica Grasso (Luda Rondo en Glaciaĵejo Kibo)

Edeltraut Henning (Printempa Renkontiĝo de Esperantistoj en Prenzlau)

Andreas Jacobs (Pri Esperanto-Junularo en Potsdamo en la 1990-aj jaroj, la Zamenhof-Biblioteko, Werner Heinrich kaj Richard Schulz)

Lena Karpunina (Aŭtobiografiaj tekstoj)

Goro Christoph Kimura (Esperanto kiel ponta lingvo inter germanoj kaj poloj)

Wolf Krüger (Sonĝvojaĝo al Japanio – Raportas Wolf, DL1CC)

Ulrich Lins (Morto en AŭŝvicoJulius Glück kaj sia vivo por Esperanto)

Karl Maier (Leteroj el 1930 pri vojaĝo kaj restado en Usono kaj el 1956 pri revojaĝo de Ĉinio al Orienta Berlino kaj pri vivo tie)

Johannes Moser (Eta historio de Esperanto-grupo Lietzensee)

Hildegard Nickel (Memore al Adolf Schmidt 1960)

Eva Noeske = Eva Hoffmann (Raporto pri la Zamenhoffesto 1947)

Bernhard Pabst (Berlina Komentario pri Fundamento de Esperanto / Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj en Esperanto)

Theodor Richter (Tri leteroj el Berlino el „La Rondiranto“)

Ronald Schindler (Ponta festo en Frankfurto ĉe Odro - Germanio kaj Słubice - Pollando)

Stephan Schneider (Mi Estas Nur Hom‘ kaj Ne Multe Pli - Kantotekstoj)

Roland Schnell (Pri Karl Vanselow en Werder / Nobelpremiito Alfred Hermann Fried estis esperantisto en Berlino)

Philipp Sonntag (Defio Homaranismo)

Spomenka Ŝtimec (Unua ĉapitro el la romano „Tilla“ pri Tilla Durieux – germanlingva traduko)

Encarna Teruel (Mia kontaktiĝo kun Esperanto)

Henryk Wenzel (Vivo kaj verko de Lena Karpunina)

Dieter Wilke: La muzika duopo„ĴeLe" (Lena kaj Ĵenja Wilke).

Jelena Wilke (Muzo kaj Tra la sonĝoj – Kantotekstoj)

Fritz Wollenberg (Enkondukoj al Jubilea Libro 1903 - 2003 kaj al Jubilea Libro 1903 – 2014 / Enkondukoj al la ĉapitroj / Lokoj de Esperanto-kulturo / Eventoj el 111 jaroj / Eminentaj Esperanto-parolantoj en Berlino / Germanaj Esperanto-Kongresoj 2012 en Berlino kaj 1928 en Potsdamo / DERSFIB – biciklado de GDR-aj junuloj / Karl Maier – liaj vojaĝoj, vivo en Usono, Ĉinio kaj Orienta Berlino / Pri Spomenka Ŝtimec, ŝia romano „Tilla“ kaj la tradukanto Will Firth / Ossietzky-romano de Trevor Steele / Brandenburgia Informilo kaj Brandenburgia Folieto / Pri La Rondiranto – berlina Esperanto-gazeto el la tempo de Unua Mondmilito, Adolf Sproeck, Leopold Schlaf kaj la komencoj de la laborista Esperanto-movado /  Esperanto-publikaĵoj en la Ŝtata BIblioteko en Berlino / Pri la Zamenhofbiblioteko en Potsdamo / Stephan Schneider / Ekspozicio pri vivo kaj verko de Adolf Sproeck / Naskiĝtaga Festo de Esperanto en Mori-Ôgai-Memorejo / HIstorio de Zamenhof-portreto de ELB / Mikaelo Bronŝtejn en Berlino / „La Zamenhofstrato“ – prezento de germanlingva eldono en Berlino / Biografiaj notoj pri Michele Gazzola, Goro Christoph Kimura, Philipp Sonntag / Pioniro de Geofiziko kaj Esperanto,pacifisto kaj sciencfikcia heroo Adolf Schmidt / Arnold Zenkert – fondinto de URANIA-Planetario kaj Bürgel-Memorejo en Potsdamo / Pri la Esperanto-instruistinoj Edeltraud Zettier kaj Edeltraut Henning en Prenzlau / Andreo Cseh en Berlino / La Ĵaŭda Rondo kaj ĝia gasto Bharat Kumar Ghimire / Flegado de Esperanto-kulturo en Kulturunuiĝo Prenzlauer Berg kaj ĝia renkontiĝejo Centro danziger50 / Esperanto Plenbuŝe / Ludmilla Hypius – vivo kun muziko kaj Esperanto / Renkontiĝo POSET, Vilao Kellermann – Esperanto-movado en Potsdamo 1960-aj ĝis 1990-aj jaroj / Pri la potsdama esperantisto Richard Schulz / Esperanto-Ligo Berlino, Brandenburgia Esperanto-Asocio kaj iliaj prezidantoj / Radio-direktoroj kaj honoraj membroj Friedrich Georg Knöpfke, Wilhelm Wagner, Walter Krutsche / Esperantoplaco en Neukölln – alikonstruado, renkontiĝoj, ekspozicioj, somerfestoj / Zamenhofparko en Lichtenberg / Helmut Lehmann – EJB-prezidanto en Berlino Neukölln, DLR-prezidanto en Frankfurto ĉe Odro / GEA-oficejoj en Lichtenberg kaj alie en Berlino / Wolfgang Krüger – Esperanto-radioamatoro en Eisenhüttenstadt)

Louis Christophe Zaleski-Zamenhof (Salutvorto pro la inaŭguro de la Zamenhofparko)

Felix Zesch (Antaŭparolo de prezidanto de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio)

Prezento de la libro[redakti | redakti fonton]

Jubilea Festo kiel en 2003 ne okazis en 2014, sed ekestis apud la dua Jubilea Libro la ekspozicio “111 jaroj Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio”, projektita de la libroredaktanto. La ekspozicio estis montrita dum Somera Festo sur Esperantoplaco la 3-an de septembro 2014 kaj en novembro  2014 en “Oranĝerio” en Berlino Lichtenberg, malfermita per publika evento la 13-an de novembro kaj finita dum la Zamenhoffesto la 29-an de novembro 2014.[6] En la nove inaŭgurita Esperanto-butiko en Katzbachstraße 25 (Berlino Kreuzberg) ekde la 11-a de julio 2015 la ekspozicio estis denove rigardebla.[7] Ankaŭ dum la 92-a Germana Esperanto-Kongreso en Hameln de 22-a ĝis 25-a de majo 2015 ĝi estis prezentita.

La Jubilea Libro 1903 – 2014 unuafoje estis prezentita dum la Zamenhof-Omaĝo en Berlino 21-an ĝis 23-an de aprilo 2017. En bus-ekskurso la 22-an de aprilo  tra Berlino estis montritaj multaj lokoj, menciitaj en la libro.[8]

Poste la redaktoro prezentis la libron la 26-an de junio en Centro danziger50 en Berlino Prenzlauer Berg[9], la 21-an de septembro en Ŝtata Biblioteko en Berlino[10] kaj la 25-an de novembro dum la Zamenhoffesto en la „Oranĝerio“ en Berlino Lichtenberg.

Pri la libro[redakti | redakti fonton]

La ĵurnalistino Halina Gorecka skribis en sia recenzo en 2017 pri la libro:

„Refoje mi aprezu kolosan kaj valoran laboron de la kompilinto Fritz Wollenberg, kies frukto prezentas al la legantoj vastegan gamon de la Esperanto-agado en Berlino kaj Brandenburgio kaj konservas historie gravan materialon ankaŭ por la estontaj generacioj. Menciendas abunda ilustra materialo, dulingveco de la kontribuoj (nepraj esperantaj resumoj por la germanlingvaj materialoj), interesa kaj varia enhavo, kie ĉiu leganto trovos ion laŭ sia gusto. Imitinda ekzemplo por aliaj gravaj Esperanto-centroj.”[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, redaktita de Fritz Wollenberg. Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko - Berlino 2017, 509 paĝoj, kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2
  2. Recenzo de Ed Borsboom en La Gazeto, numero 131 en junio 2007
  3. Matthew Heaney: Ne ripetu eraron ja la elekto estas sufiĉe granda. Ein Sammelband würdigt die Esperanto-Kultur in Berlin hauptsächlich auf Esperanto. En: Scheinschlag 08 / 2006
  4. Esperanto - Lingvo kaj Kulturo en Berlino, Jubilea Libro 1903 - 2003, redaktita de Fritz Wollenberg. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko - Berlino 2006 - 367 paĝoj, kun ilustraĵoj, kontribuoj en la germana kaj en Esperanto - ISBN 978-1595690432
  5. Karl Maier: Letero al geamikoj en Ĉinio de la 13-a de januaro1956. En: Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, redaktita de Fritz Wollenberg. Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko - Berlino 2017, 509 paĝoj, kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2, p. 121-129
  6. Priskribo de la ekspozicio [1]
  7. Pri la malfermo de Esperanto-butiko kun ekspozicio [2]
  8. Programo de la Zamenhof-Omaĝo [3]
  9. Invito al la prezento en Centro danziger50 [4]
  10. Anonco en la blogo de Ŝtata Biblioteko en Berlin [5]
  11. Halina Gorecka: 111 jaroj – malronda jubileo, sed fekunda rikolto. En: La Ondo de Esperanto 2018, n-ro 1, Rete: La Balta Ondo [6]