Eva Hoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eva Hoffmann
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1920 (1920-06-19)
en Berlino
Morto 25-an de januaro 2008 (2008-01-25) (87-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Eva HOFFMANNN (naskiĝis la 19-an de junio 1920 kiel Eva Noeske en Berlino, mortis la 25-an de januaro 2008 en Berlino) estis germana denaska esperantistino, kiu en 1949 kunfondis la Esperanto-Ligon Berlino kaj iniciatis la nomigon de la Esperantoplaco en Berlino Neukölln en 1991.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Eva Hoffmann - Johanna kaj Conrad Noeske, interkonatiĝis en 1917 pere de Esperanto, kaj la filino kiel denaska esperantistino spertis jam kiel infano la Esperanto-kulturon. La patro Conrad Noeske posedis kaj gvidis presejon teretaĝe maldekstre en Teupitzer Straße 111 (hodiaŭ Braunschweiger Straße 26) en Berlino Neukölln. En la sama domo Eva Hoffmann loĝis ĝis la transloĝiĝo al maljunulejo ĉirkaŭ tri jaroj antaŭ la morto. Ŝi laboris en la presejo de la patro kaj post lia morto en 1953 mem gvidis la firmaon ĝis 1964, kiam ŝi malsaniĝis.

En 1949 ŝi edziniĝis al Ulrich Hoffmann (1919–1976). Li estis instruisto de rusa lingvo ĝis 1949 kaj laboris poste en la ekspeda firmao Schenker kaj Co. Ulrich Hoffmann ankaŭ scipovis la francan kaj hebrean lingvojn. En 1950 nakiĝis la filino Eva.

Eva Hoffmann estis membro de la katolika komunumo Sankta Rikardo en Berlino Neukölln[2] kaj sin engaĝis rilate al diversaj komunumaj aferoj. La gazeto Grünstift raportis pri ŝia engaĝiĝo por termofonto en arbaro Grunewald kaj nomis ŝin „virino kun civila kuraĝo".[3]

La entombigo okazis la 29-an de februaro 2008 sur tombejo „Am Fließtal“ Waidmannsluster Damm en Berlino Tegel.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Eva Hoffmann fondis en 1926 la Esperanto-grupon „Konkordo“ en Berlino Neukölln Ĝi kunvenis en restoracio Nerlich en Kaiser-Friedrich-Straße (hodiaŭ Sonnenallee). Ili kunprenis la filinon al Esperanto-aranĝoj, kie la infano jam konatiĝis kun konataj personoj de la Esperanto-movado, ekzemple Julius Glück (1877-1942), Wilhelm Wittbrodt (1878-1961) kaj Teodor Jung (1892-1986).  En 1931 dum Antaŭkongreso de UK en Krakovo en la koncertejo „Meistersaal", Köthener Straße ŝi recitis poemon kaj en 1933 la 13-jarulino partoprenis en la UK en Köln.

Infankoruso kaj ELB-fondo[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito Eva Hoffmann agadis por Esperanto-kulturo en Berlino Neukölln kaj kunpreparis la fondon de Esperanto-Ligo Berlino.

Ŝi ebligis al la jam en 1947 laŭ iniciato de Peter Ruff en Adlershof estiĝinta junulara grupo kunvenojn en junulara hejmo en Neukölln, Karl-Marx-Straße 160.[4]

Tie jam kunvenis la Esperanto-grupo Espero kaj la infanoj, formiĝantaj la infanan koruson „La Verdaj Paseroj“, gvidatan de Eva Hoffmann.[5] Foto de Julius Gross el 1949 montras la infanan koruson kun Eva Hoffmann dum publika elpaŝo. Tiaj elpaŝoj okazis dum kelkaj aranĝoj, ekzemple dum la Zamenhoffesto en Zwillinge-Schule Berlino Neukölln, la 12-an de decembro 1948.[6]

En 1948 aperis la de ŝi kunmetita kantlibreto „La Verdaj Paseroj kantas“ kun infan- kaj popolkantoj. Kelkajn ŝi mem tradukis, kelkajn tradukis Karl Vanselow (1877–1959), la Esperanto-poeto kaj kunfondinto de ELB. Enestas ankaŭ „Kanto de Verdaj Paseroj“ kun teksto de Eva Hoffmann laŭ melodio de „Migrado mia korplezur“.[7]

Bildo el 1947 montras la liveraŭton de la presejo Conrad Noeske kun la granda surskribo: Lernt Esperanto – Die Welthilfssprache“ (Lernu Esperanton - la mondhelplingvon) kaj apude kelkajn dungitojn, ankaŭ Eva Hoffmann kun kato sur brako en Braunschweiger Straße.[8]

En infana angulo de Esperanto-gazeto troviĝas rakonto pri la kato en tempo de Berlino-blokado.[9]

En 1949 sukcesis la agado por atingi la permeson de la okupaj instancoj, fondi Esperanto-organizaĵon en Berlino, kiun Eva Hoffmann partoprenis. La 3-an de julio 1949 en Berlino Neukölln en la lernejo Sonnenallee 10 estis fondita Esperanto-Ligo-Berlino, kies unua prezidanto estis la reformpedagogo Wilhelm Wittbrodt kaj al kies estraro apartenis Eva Hoffmann kiel sekretario. Ŝi subskribis la protokolon de la fonda kunveno. Ankaŭ ŝia fianĉo Ulrich Hoffmann fariĝis ELB-estrarano. La 19-an de aŭgusto en la sama jaro ili geedziĝis.

Kelkan tempon la presejo de la gepatroj estis  ELB-oficejo kaj ekzistis tie la Berliner Esperanto-Verlag, en kiu aperis en 1950 la Berlina Informilo de ELB kaj poemlibretoj de Karl Vanselow.[10][11][12]

Berlino ricevas Esperantoplacon[redakti | redakti fonton]

Kiam proksime de Braunschweiger Straße 26 pro trafika trankviligo de parto de la Schwarzastraße ekestis nova malgranda placo, Eva Hoffmann proponis la nomon Esperantoplaco.

En letero de la 15-a de oktobro 1991 konstrukonsilisto Bodo Manegold (poste li estis urbestro de Neukölln 1995–2001) informis ŝin, ke la respondeca instanco de la Distrikta Oficejo akceptis ŝian proponon kaj petis de ŝi klarigan tekston por la nova placŝildo.[13]

La 14-an de decembro 1991 Bodo Manegold solene malkovris unu el la du placŝildoj kune kun Eva Hoffmann. Dum posta festaranĝo en la preĝejo Sankta Rikardo li aprezis sinjorinon Hoffmann per la vortoj: „Ŝi apartenas al la kvartalo, ŝi estas originalulino.” Eva Hoffmann feliĉe diris: „Mi dankas al vi, ke ni nun havas tiun ĉi malgrandan verdan placon de espero.“

En aprilo 1992 estis plantita la Zamenhof-kverko dum aranĝo de ELB okaze de la 75-a mortotago de Zamenhof sur la Esperantoplaco kaj Eva Hoffmann kune kun Ina Tautorat flegis la plantitan arbeton. La 3-an de julio 1999 dum solenaĵo okaze de la 50-jariĝo de ELB sur la placo Eva Hoffmann kun infanoj el la proksima Richard-lernejo kantis ankoraŭfoje sian „Kanton de la Verdaj Paseroj“.[14] La renkontiĝon en 2007 sur la placo kun Bodo Manegold okaze de la alikonstruado ŝi ne plu povis partopreni, sed la filino Eva Schmidt akceptis la bondezirojn por la agado de la patrino.[15]

En 1999 Eva Hoffmann iniciatis publikigon de Esperanto-versio de la mapo „Berlin Centro“ ĉe Pharus-eldonejo okaze de la UK de Esperanto en Berlino.[16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fritz Wollenberg: Treffpunkt Berlin, Esperantoplatz. En: Esperanto-Informilo por Berlino kaj Brandenburgio 615 – 4/2007, p. 1–5 (Germanlingva kontribuo).
  2. Germanlilngva retpaĝo de la katolika komunumo Sakta Rikardo en Berlino Neukölln [1]
  3. Personalia. En: Grünstift - das Umweltmagazin für Berlin und Brandenburg 4/93, Stiftung Naturschutz Berlin (eld.).
  4. Margarete von Waldowski: Pri la unua jaro de la junulargrupo en Berlin. En: La estonto esperantista. Oficiala organo de la Junulara Sekcio de Germana Esperanto-Asocio, Hannover, 2/1949, p. 4.
  5. Raportoj el niaj grupoj. En: La estonto esperantista. Oficiala organo de la Junulara Sekcio de Germana Esperanto-Asocio, Hannover, 1/1949, p.2
  6. Foto: La „verdaj paseroj“ kantas de Foto-Gross, Grupo Espero, Berlin-Neukölln. En: Esperanto-Post. Mitteilungsblatt der Esperanto-Freunde, 6/1949, Deutscher Esperanto-Bund (Hrsg.), Verlag Dr. Siegfr. Ziegler, Köln.
  7. Kantlibreto La Verdaj Paseroj kantas. Popolo- kaj infanokantoj, elektitaj de la Esperanto-grupo Espero – Berlin Neukölln (Rathaus – Schulamt) 1948, presita ĉe C. Noeske.
  8. Foto en: Fritz Wollenberg (Red.): Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj, Jubilea LIbro 1903-2014, Mondial, Novjorko – Berlino 2017, p. 443.
  9. Eva Hoffmann: La kato Nigreto detenas gravan akcidenton. En: La estonto esperantista. Oficiala organo de la Junulara Sekcio de Germana Esperanto-Asocio, Hannover, 1/1949, p.5.
  10. Berlina Informilo – Oficiala organo de Esperanto-Ligo Berlino, 1-a jarkolekto, n-ro 1, februaro 1950, redaktoro Rolf Müller, Berliner Esperanto-Verlag, Berlin-Neukölln, Teupitzer Straße 111. Oni per ĉi-tiu novkomenco per numero 1 ignoras la de majo 1949 ĝis januaro 1950 de Margarete von Waldowski eldonitaj numeroj 1 ĝis 9 de Berlina Informilo, ankoraŭ ne presitaj, sed multobligitaj.
  11. Karl Vanselow: Nia Lingvo Esperanto. Elektita poezio por deklamo kaj por kanto. Unua kajero de unua serio, Ardesia eldono, Berliner Esperanto-Verlag, Berlin.
  12. Karl Vanselow: Nia Lingvo Esperanto. Elektita poezio por deklamo kaj por kanto. Dua kajero de unua serio, Ardesia eldono, Berliner Esperanto-Verlag, Berlin.
  13. Letero de 15-a de oktobro 1991 de konstrukonsilisto de Berlino Neukölln Bodo Manegold al Eva Hoffmann.
  14. Fritz Wollenberg: Okaze de la 50-jariĝo de ELB. Esperanto - Lingvo kaj Kulturo en Berlino, Jubilea Libro 1903 – 2003, Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko - Berlino 2006 - p 322 kun ilustraĵoj. ISBN 978-1595690432
  15. Fritz Wollenberg: La Esperanto-placo en Neukölln – alikonstruado - renkontiĝoj – ekspozicioj – somerfestoj! In: Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj, Jubilea LIbro 1903–2014, Mondial, Novjorko – Berlino 2017, p. 439–444 (Resumo en Esperanto enestas post la germanlingva teksto).
  16. PHARUS-MAPO BERLIN-Centro. MALGRANDA ELDONO en Esperanto 1:16000 POR VIZITANTOJ DE BERLIN. Pharus-Verlag, Berlin 1999.