Esperantoplaco (Berlino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La placo en 2012.
La placo en 2007.
La kverko de Zamenhof, plantita en 1992.

La berlina Esperantoplaco situas en distrikto Neukölln (Neŭkeln), urboparto Neukölln ĉe stratoj Schudomastraße (Ŝudomaŝtrase) en areo de kruciĝanta Braunschweiger (Braŭnŝvajger) Straße kaj eniranta Schwarzastraße (Ŝvarcaŝtrase).

La placo estis nove aranĝita en 1991 per malkonstruo de trafika tereno de Schwarzastraße. La trafike trankviligita tereno estis instalita kiel parko, kiel urba naturoazo kun herbejoj, arbustoj, arboj kaj florbedoj.

Historio, situo, priskribo[redakti | redakti fonton]

La 14-an de decembro 1991 la malgranda verda aranĝaĵo estis feste transdonita al la publiko.

Konstrukonsilisto Bodo Manegold malkovris unu el la du stratŝildoj kune kun Eva Hoffmann (1920-2008), kies proponon por la placnomo transprenis la Distrikta Oficejo.  Sinjorino Hoffmann parolis Esperanton samkiel siaj gepatroj, kiuj proksime al la placo en Teupitzer (Teŭpicer) Straße 111 (ekde 1964 Braunschweiger Straße 26) posedis la “Presejon Conrad Noeske”, en kiu ankaŭ aperis kelkaj presaĵoj en Esperanto.

Bodo Manegold klarigis dum posta festaranĝo en preĝejo Sankta Rikardo: „Ni elektis la hodiaŭan tagon, ĉar morgaŭ estos festita la 132-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Lazaro Zamenhof… kaj por indiki pri tio, ke li multe kontribuis al tio, ke la mondo fariĝos pli pace.” Li aprezis sinjorinon Hoffmann per la vortoj: „Ŝi apartenas al la kvartalo, ŝi estas originalulino.” Pastro Hans-Jürgen Lischka (1941-2015) indikis pri nove ekflamitaj konfliktoj kaj avertis: „Despli grava estas la ekkono, ke kompreno kaj interkompreniĝo inter homoj estas la sola, kio servas al homoj. Do, mi pensas, ke la nomdono Esperantoplaco estas grava punkto.” Eva Hoffmann feliĉe diris: „Mi dankas al vi, ke ni nun havas tiun ĉi malgrandan verdan placon de espero.“

La urba placo estas limigita de Braunschweiger Straße (nordokcidente), de la mallarĝa flanko de loĝblokranda konstruaĵo inter Braunschweiger Straße kaj Schwarzastraße (nordoriente), tratranĉita de la maldekstren flankiĝanta Schwarzastraße kun mallarĝaj flankoj de gablo de la Schudomastraße (sudoriente) kaj la Schudomastraße (sudokcidente). Ĝi estas ĉirkaŭ 60 x 30 metrojn granda. De Schwarzastraße diagonale kondukas trans la placo piedvojo rekte al la kruciĝo Schudomastraße/Braunschweiger Straße. Ĉe la randoj de la placo staras arboj, parte nove plantitaj. Aliaj bonkreskaj maljunaj acero-arboj estis integritaj en la novan aranĝadon de la placo.

Ekde la denova funkciigo de la en 1980 malfunkciigita S-stacidomo Sonnenallee en 1997, la placo denove servas al la loĝantoj kiel multe uzita pasejo de kaj al la S-stacidomo Sonnenallee. Trans la placo estas atingeblaj la proksimaj loĝkvartaloj, ankaŭ la Richardplaco, la Bohemia Vilaĝo kaj la Komenia ĝardeno.

Elstariginda estas kverko, plantita en 1992 honore al la Esperanto-fondinto Ludoviko Zamenhof kaj nomita laŭ li. Antaŭ la arbo troviĝas tabulo kun la surskribo germanlingva: „Zamenhof-Eiche, gepflanzt am 14. April 1992 zum 75. Todestag des Begründers der internationalen Sprache Esperanto Dr. Ludwig Zamenhof. Esperanto-Liga Berlin“. (Zamenhof-kverko, plantita la 14-an de aprilo 1992 okaze de la 75-a mortotago de la fondinto de la internacia lingvo Esperanto d-ro Ludoviko Zamenhof. Esperanto-Ligo Berlino)

La plantado de la Zamenhof-kverko estis parto de Zamenhof-Komenio-omaĝo de berlinaj geesperantistoj, kiu ankaŭ estis dediĉita al la 400-a naskiĝdatreveno de Komenio. Ĝi komenciĝis en Saalbau Neukölln (Salonega Konstruaĵo Neukölln), kie Henning Vierck, scienca konsilanto kaj posta afergvidanto de Comeniusgarten (Komenia Ĝardeno), laŭ la ekspozicio klarigis la mondkoncepton de Komenio kaj ties imagojn pri universala lingvo. Poste li gvidis tra la ĵus estiĝanta Komenia Ĝardeno kaj eksplikis la koncepton pri ĝi. La poste honore al Zamenhof plantita kolona kverko devenas de la arbokultivejo en la berlina urboparto Baumschulenweg.[1]

La memortabulo antaŭ la arbo estis malkovrita de distrikta urbestro Bodo Manegold dum festo de Esperanto-Ligo Berlino okaze de la 50-jariĝo de ĝia fondo. Henning Vierck parolis pri la spiritaj komunaĵoj de ambaŭ humanistoj, teoriuloj kaj praktikuloj de la ideo de universala lingvo Komenio kaj Zamenhof, kaj Rudolf Rogler de Hejmregiona Muzeo Neukölln aprezis la neuköllnan reformpedagogon, lernejan konsiliston kaj unuan prezidanton de Esperanto-Ligo Berlino Wilhelm Wittbrodt (1878-1961).[2]

La berlina Komunumo de Planistoj Dubach Kohlbrenner ellaboris en 2005 laŭ mandato de la administracio de Neukölln „Integriertes Stadtteilentwicklungskonzept Aktionsraum plus Neukölln-Nord“ (Integrita Urboparta Evolukoncepto por Agadspaco plus Neukölln). Ĝi antaŭvidis por Böhmischer Platz (Bohemia placo), Esperantoplaco kaj placo ĉe Kanner Straße alikonstruadon. Ĝi okazis de 2005 ĝis 2008 kaj estis financita el rimedoj de EU kaj el la Federacio-Landoj-Programo Sociala Urbo (Sumo por la tuta projekto: 2,5 milionoj da Eŭroj.

La 14-an de aprilo 2007 la respondeca pejzaĝarkitektino Bettina Longardt sur Esperantoplaco kaj en la junularrenkontiĝejo “Die Scheune” (Grenejo) ĉe Richardplaco klarigis la koncepton de aliaranĝado. La placo devas esti pli suna, pli malferma kaj pli superrigardebla. Pro tio estis forigitaj altaj arbustoj.

Diagonale de Schwarzastraße angulo Schudomastraße trans la mezon de la placo ĝis la angulo Braunschweiger Straße 17 estis instalita vojo. Per tio ekestis kvar triangulaj verdaĵoj, kiujn oni limigis per malaltaj metalaj balustradoj. Sur verdaĵoj estis plantitaj grundkovrantoj (Vinko).

Fine en la mezon de la placo estis metita grunda mozaiko, montranta stelon en pli hela cirklo. Simboligas Esperanto-stelon sur monda kuglo. La Zamenhof-kverko nun staras ĉe la vojkruciĝo kaj per tio loke plivaloriĝis. Benkoj invitas al restado kaj rigardado.

Per Tri-Placoj-Festo la 5-an de majo 2007 estis festita sur Bohemia placo, placo ĉe Kanner Straße (ekde malfrusomero 2007 placo de amikeco) kaj Esperantoplaco la fino de la novaranĝado.[3]

Tabulo, starigita sur la placo la 3-an de julio 2008, informis en Esperanto kaj germane pri la nomo de la placo kaj la Esperanto-movado entute. Aldone la leganto sciiĝis pri Esperanto en Neukölln.

En Rütli-lernejo en Neukölln Wilhelm Wittbrodt [4]instruis en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj Esperanton, en la lernejo Sonnenallee 10 estis fondita Esperanto-Ligo Berlino en 1949. En Richardstraße 61 situis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la oficejo de Esperanto-Junularo Berlino, kiu en Neukölln estis speciale aktiva. La Neuköllner Festsäle ( Festsalonegoj de Neukölln) kaj la Urbodomo Neukölln travivis la Germanan Esperanto-Kongreson  en 1960 kaj la Nikodemuspreĝejo diservojn kaj diversajn kulturaranĝojn en Esperanto. En Falkstraße 25 troviĝis de 1978 ĝis 2005 la Esperanto-Centro de Berlino, gvidita de Ina kaj Hermann Tautorat.

Antaŭ la 4-a somerfesto la 14-an de septembro 2016 estis preparita nova informafiŝo por la montrokesto (Dezajno: AG Urban, tekstoj kaj bildoj: Esperanto-Ligo Berlino), prezentanta la lingvon Esperanto, la iniciatoron Ludoviko Zamenhof, sed ankaŭ la placon kun historio kaj vidindaĵoj, aldone kelkajn ĉi tie agantajn unuiĝojn. Distrikta urbestrino Franziska Giffey malkovris ĝin komune kun multaj infanoj.

Sur la alia flanko de la Schudomastraße  vidalvide al la Esperantoplaco oni trovas komunalan ludplacon por infanoj en grandeco de 45 x 50 metrojn, nove aranĝita kaj ekipita en la jaro 2014

Diagonale vidalvide staras monumente protektita katolika preĝejo Sankta Rikardo ĉe Schudomastraße.

Ankaŭ la loĝbloko Braunschweiger Straße 7-17, Schwarzastraße 3-4 estas monumente protektita. La futbala knajpo Teupitzer Klause ĉe Braunschweiger Straße angulo Schudomastraße konservas la malnovan nomon de la Braunschweiger Straße.

Ekde 2006 la oficejo de A-Z Hilfen Berlin gGmbH (A-Z Helpoj Berlino) troveblas ĉe Esperantoplaco (Braunschweiger Straße 17). Ekde marto 2015 itz (Interkultura Teatra Centro) ofertas teatroprojektojn por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj kun diversaj lingvoj el diversaj kulturoj ĉe la placo (Schudomastraße 32).

Dum la neuköllna kulturvestivalo 48 horoj Neukölln en la jaro 2012 la munkena TrashArt-artistino ADLER A.F per arta elpaŝo sur Esperantoplaco volis atentigi pri la mizera stato de la placo kaj iniciati plivalorigon kiel „simbolo de interkompreniĝo”.

Somerfestoj sur Esperantoplaco[redakti | redakti fonton]

18-a de aŭgusto 2013[5]

A-Z Hilfen Berlin gGmbH kaj Esperanto-Ligo Berlino okazigas la unuan el la intertempe ĉiujaraj somerfestoj sur la Esperantoplaco, por kunigi la unuiĝojn kaj instituciojn en la kvartalo en komuna agado kontraŭ la mizeriĝo de la placo kaj por fari el la placo lokon de reciproka interkonatiĝo kaj de dialogo.

La festoj estas finance subtenataj de Quartiersmanagement Richardplatz Süd ( Kvartala Manaĝado Richardplaco Sudo kaj el la programo Sociala Urbo.

ADLER A.F. malfermis la unuan feston per sia arta elpaŝo „La urbo estas nia“.[6] En la kampanjo „Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko! Fritz Felgentreu, distrikta prezidanto de SPD (Socialdemokrata Partio de Germanio) en Berlino-Neukölln, Marco Schulze, afergvidanto de A-Z Hilfen Berlin, Sebastian Kirf, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Ronald Schindler, vicprezidanto de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio, Pater Hofmann, pastro ĉe la katolika preĝejo Sankta Rikardo, Christoph agi Böhm, artisto kaj estro de la galerio bauchhund, Henning Vierck, afergvidanto de Komenia ĝardeno, Nadine Lorenz por la „Urbaj Agentoj“, Peter Bäß, emeritita evangelia pastro kaj Esperanto-instruisto en Berlino-Neukölln, paroladetis kiel unuaj pri la situacio sur la placo kaj en la kvartalo.

La Esperanto-kantofaristo Stephan Schneider kantas kaj ludas gitarno, la akordionisto Alexander Danko muzikas, kaj la muzikgrupo QUERBEET (KLEZMER & PLI) elpaŝas. La placon oni flegas, kaj oni plantas sur ĝi.

La flegaj kaj plantaj agadoj, gviditan de la „Urbaj Agentoj“, nun de la projekto ”Kiez & Natur" (Kvartalo kaj Naturo) kun la kampanjo “Povigo por Media Konscienco”, intertempe okazas kelkfoje en la jaro, inkluzivas la loĝantojn kaj plibonigas la staton de la placo.

Rilate al la festo estas riparita la montrokesto kaj novigita la metala limigo de la verdaĵoj per la Oficejo por Verdaj Areoj. Kadre de la kampanjo „Detruita diverseco“ ekspozicio sur la placo memorigas pri Wilhelm Wittbrodt. Fontajn materialojn disponigis la Muzeo Neukölln.

Malfermado de la preĝejo Sankta Rikardo dum la festo fariĝas tradicio.

3-a de septembro 2014

La 2-a somerfesto komenciĝas denove per arta elpaŝo de ADLER A.F. Nove partoprenantaj unuiĝoj estas la Interkultura Teatra Centro kun ĝiaj teatraj eventoj kaj la unuiĝo Roma Trial, ankaŭ Löwenzahn-Grundschule (Leontoda bazlernejo) kaj la infanvartejo Sankta Rikardo kunagadas.

La ekspozicio „111 jaroj Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio“ estas rigardebla.

Partneroj por interparoladoj estas la neuköllna Distrikta Urba Konsilisto por Socialaĵoj Bernd Szczepanski kaj Rainer Sodeikat de la Oficejo por Verdaĵoj.

9-a de septembro 2015[7]

Por tiu ĉi festo kun 150 partoprenantoj la neuköllna urbestrino Franziska Giffey transprenas la patronecon kaj ligas kun tio sian estimesprimon pro la civitana engaĝiĝo de partoprenantoj. Ŝi diras: „Mi ĝojas vidi, kiom da homoj simple diras… ni komune agadas, por pli bone kune vivi.”  Novaj kunagantoj estas la Junulara Klubo de AWO (Arbeiterwohlfahrt – Unuiĝo por bonfarto) „Die Scheune” kaj Kinderpavillon vom Droryplatz (Infanpavilono de Droryplaco) kun ofertoj sur la ludplaco. La partoprenantaj unuiĝoj kaj la Quartiersmanagement Richardplatz Süd informas ĉe standoj pri iliaj ofertoj.

La arta elpaŝo „Kreu vian propran mondon” ĉifoje prezentas la infanoj de la itz, samkiel la ekspozicion „Je dua vido” pri homoj el la kvartalo.

14 -a de septembro 2016 [8]

„Outreach – Mobile Jugendarbeit Berlin“ ( Movebla Junulara Laboro en Berlino) per basketbalo por knabinoj nove kunagadas, kaj kreivaj urboplanistoj de AG (Laborgrupo) Urban instalis moveblajn zebrostriojn inter Esperantoplaco kaj ludplaco kaj apude „Platzhalter“ (lokrezerviloj) – variantaj lignaj elementoj kun plantoj aŭ por sidi. Novaj ideoj por la publika spaco estas serĉataj. Oni povas aŭskulti opiniojn pri la placo en germana lingvo aŭ en Esperanto kaj aldoni la propran opinion. Urbestrino Franziska Giffey malkovras la novan informafiŝon kaj akcentas: La festo okazas : „je fono de lingvo, kiu kunigas la homojn mondvaste“. Ŝi dankas al ĉiuj, kiuj laboras por ke la interkompreniĝo en Neukölln, kie estas parolataj pli ol 150 lingvoj, pli kaj pli bone funkcias.

Ekspozicio sur la placo ĉi-foje estis dediĉita al Ludoviko Zamenhof.

20-a septembro 2017[9]

La feston decidas la Monda Infantago sub la moto „Doni al infanoj voĉon!”, de la Eŭropa Semajno de Movebleco kaj de la 25- nakiĝtago de la Zamenhof-kverko sur Esperantoplaco. Nova kunaganto estas la projekto „Prioritato por infanoj!”. Unuafoje la rege-kantisto Jonny M per siaj engaĝitaj kantoj en Esperanto kaj en germana zorgas por bonhumora atmosfero dum la festo.

29-a de aŭgusto 2018[10]

Distrikta konsilisto Jochen Biedermann parolas pri problemoj de luantoj kaj la direktorino de la Pola Instituto Małgorzata Bochwic-Ivanovska prilumas la specifan rilaton de Pollando al Esperanto kaj al ĝia kreinto Ludoviko Zamenhof. En la surplaca ekspozicio „Esperanto-kulturo en la Eŭropa Kulturheredaĵa Jaro 2018“ evidentiĝas, ke Pollando estas la naskiĝlando de Esperanto, grave kontribuanta al la internacia Esperanto-kulturo, kaj ke Esperanto kiel portanto de Esperanto-kulturo apartenas al la nemateria kultura heredaĵo de Pollando.

Unuafoje kunagadas Yopic r.A., unuiĝo, kiu donas al la gevizitantoj de la festo instigojn por receptoj sen viando, por apartigo de rubaĵo kaj por persona kontribuo al protekto de klimato.

Antaŭ la festo estis nove farbigitaj la benkoj sur la Esperantoplaco kaj ornamitaj per salutoj en Esperanto kaj en germana.

28-a de aŭgusto 2019[11]

Por la 7-a somera festo la ĝisnuna moto „Neukölln parolas multajn lingvojn, ankaŭ Esperanton“ estas  ŝanĝita al „Klimatprotekto parolas multajn lingvojn, ankaŭ Esperanton“. Yopic r.A.,  aranĝanto apud Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio kaj Interkultura Teatra Centro, ludas gravan rolon kun siaj metiejoj en la projekto „Be Inspired“ (Estu inspirata) por daŭripova klimatprotekto en la distrikto Neukölln, subtenata de Federacia Ministerio pri Medio, Naturprotektado kaj Nuklea Sekureco kadre de nacia klimatprotekta iniciato.

Safik Yildiz de distrikta oficejo Neuölln, kunordigo de kvartalaj manaĝadoj, per distranĉo de la rubando transdonas la novajn klimatprotekt-steleojn sur Esperanto-placo al la publiko. Jam antaŭe ili estis starigitaj sur la placo.[12] La urboplanisto dipl-inĝ. Michael Pinetzki klarigas la instalaĵon, kreitan de AG URBAN kadre de la projekto „Kool im Kiez“ (Majosa en kvartalo). La 10 steleoj simboligas la 10 arbojn sur Esperantoplaco, kiuj produktas oksigenon por 20 personoj. Pluaj rilatoj estas montrataj en montrokesto, en kiu ankaŭ estas rigardebla la jam konata informafiŝo pri la placo. Kolora grafiko, etendiĝanta sur ĉiuj 10 steleoj, informas pri evoluo de temperaturo, precipitaĵo, kaj karbona dioksido en aero tutmonde, en Germanio kaj en Berlino.

Esperanto-regea-kantisto Jonny M. interalie kantas sian engaĝitan kanton  „Veganaj homoj manĝas ne la bestojn“ por bonfarto de bestoj kaj malpliigo de vianda konsumado.

La festo estas financita el la Aktionsfonds (Agadfonduso) de QM Richardplatz Süd respektive el la projekto Empowerment für Umweltbewusstsein“ (Kapabligo por media konscio) de Kiez & Natur kadre de la programo Soziale Stadt (Sociala urbo) kaj per la unuiĝo  YOPIC r.A.[13]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fritz Wollenberg: Treffpunkt Berlin, Esperantoplatz, in: Esperanto-Informilo por Berlino kaj Brandenburgio 615 – 4/2007, S. 1-5 (Germanlingva kontribuo)
  2. Volker Hoffmann, Rudolf Rogler: Wilhelm Wittbrodt 1878-1961. In: Schulreform – Kontinuitäten und Brüche. Das Versuchsfeld Berlin-Neukölln. Hrsg.: Gerd Radde, Werner Korthaase, Rudolf Rogler und Udo Gößwald im Auftrag des Bezirksamts Neukölln, Abt. Volksbildung, Kunstamt, Band II: 1945 bis 1972, Opladen 1993. La libro enhavas germanlingvan biografion pri Wilhelm Wittbrodt de Rudolf Rogler.
  3. Der Esperantoplatz in Neukölln - Umgestaltung - Treffen - Ausstellungen - Sommerfeste!, in: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj, Jubilea LIbro 1903-2014, Mondial, Novjorko – Berlino 2017, S.439–444 (La Esperantoplaco en Neukölln - alikonstruado - renkontiĝoj - ekspozicioj - somerfestoj. Resumo de la kontribuo en Esperanto enestas post la germanlingva teksto)
  4. Wilhelm Wittbrodt - Reformpädagoge und Esperanto-Lehrer, in: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino, Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, S. 272–278. (Wilhelm Wittbrodt - reformpedagogo kaj Esperanto-instruisto. La libro enhavas resumon de la kontribuo en Esperanto.)
  5. Raporto pri la unua Somerfesto sur Esperantoplaco [1]
  6. ADLER A.F. sur la Esperantoplaco [2]
  7. Gazetara informo pri Somerfesto sur Esperantoplaco 2015 [3]
  8. Raporto pri la 4-a Somerfesto sur Esperantoplaco [4]
  9. Raporto pri la 5-a Somerfesto sur Esperantoplaco [5]
  10. Raporto pri la 6-a Somerfesto sur Esperantoplaco [6]
  11. Anonco pri la 7-a Somerfesto sur Esperantoplaco [7]
  12. Germanlingva raporto pri la informsteleoj sur Esperantoplaco en blogo de Quartiersmanagement Richardplatz Süd
  13. Rerigardo al la 7-a Somerfesto sur Esperantoplaco [8]