Vinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Vinko
Granda vinko Vinca major
Granda vinko Vinca major
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Apocinacoj Apocynaceae
Genro: Vinko Vinca
L.
Specioj

Vinca balcanica
Vinca difformis
Vinca herbacea
Vinca major - Granda vinko
Vinca minor - Eta vinko

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Vinko (Vinca el apocinacoj) estas palearktisa genro de plurjaraj, laktosukohavaj herboj kaj duolignecaj plantoj kun vintrodaŭraj, kontraŭe duopaj folioj, kun unuope akselaj, bluaj aŭ blankaj floroj, havantaj kuniĝpetalan, kvinloban korolon, kaj kun kapsulecaj fruktoj (dufolikloj); 7 specioj en Eŭropo, Norda Afriko kaj Okcidenta kaj Centra Azio, kelkaj pororname kultivataj ekz. granda vinko (Vinca major) kaj unu, eta vinko aŭ malgranda vinko (Vinca minor), medicine uzata inter alie pro enhavo de vinkamino.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La granda vinko (Vinca major) estas ĉiamverda , multjara duonarbusto kun unu ĉefakso, kiu kreskas sur la grundon kaj enradikiĝas ĉe la nodoj. La branĉetoj kreskas ĝis unu metro. Je la bazo la branĉetoj kreskas vertikale kaj poste ili kurbiĝas malsupren kaj poste rampas sur la grundo. La florsprosoj atingas altecon de ĉ. 30 cm.

La alterne starantaj folioj estas ledecaj kaj havas tigetojn. Ili longas 9 cm kaj larĝas 6 cm. La foliformo plejofte estas ovoformaj, malofte lancetaj. Je la bazo ili estas preskaŭ korformaj.

La floroj staras en la foliakseloj, ili havas relative longajn tigetojn kaj estas kvinnombraj. La flortigetoj estas pli mallongaj ol la folioj, kiuj apartenas al ili. La telerforma helblua aŭ violkolora (malofte blanka) petalo havas diametron de 50 mm. La tubeto estas mallonga kaj funebroforma. La ovario estas epigina kaj dufaka. La stilusoj estas mallongaj. La frukto konsistas el du sekaj folikloj.

La flortempo estas de marto ĝis majo, kelkfoje aldone ankaŭ en aŭtuno.

La kromosomnombro estas 2n = 90 aŭ 92.

eta vinkomalgranda vinko (Vinca minor), aro da plantoj

La eta vinkomalgranda vinko estas ĉiamverda, malalta duonarbusto, ĝia alteco estas 10 ĝis maksimume 15 cm. La vegetativaj ŝosoj kuŝas zur la grundo. Ili ricevas radikojn ĉe la nodoj. La sproso povas atingi ĝis du metrojn jare. La florŝoso staras vertikale.

La kontraŭstarantaj folioj estas ovoformaj, kompletrandaj, ledecaj, malhelverdaj kaj flavaj sur la dorsa flanko. La folioj longas ĝis 4 cm. La folitigoj estas kunkreskintaj je la bazo.

La duseksaj, kvinnombraj floroj staras unuope kaj havas longajn tigojn. Ilia diametro estas de 2 ĝis 3 cm. La petaloj estas kunkreskintaj al 11 mm longa tubo. Ĉe la sovaĝaj varioj la floroj estas helbluaj ĝis violkoloraj kaj tre malofte blankaj. La malgranda vinko floras de marto ĝis junio.

La kromosomnombro estas 2n = 46.

[1].


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 1235-1236