Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (mallongigo EABB, germana nomo Esperanto-Verband Berlin-Brandenburg) estis landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) de 2005 ĝis 2019. Ĝi reprezentis la GEA-membrojn en la federaciaj landoj Berlino kaj Brandenburgio, subtenis la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigis la du federaciajn landojn al esperantistoj. Inter la asociaj agadoj de la lastaj jardekoj interalie elstaris la okazigo de la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en somero 1999. Pluraj internacie elstaraj esperantistoj membris en la asocio.

Junularo[redakti | redakti fonton]

La junularo de EABB nomiĝis Esperanto-Junularo Berlino-Brandenburgio respektive germane Esperanto-Jugend Berlin-Brandenburg, mallonge EJBB, kaj estis la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo en la du federaciaj landoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]