Zamenhof-parko (Berlino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Zamenhof-parko en Berlino situas en la urbodistrikto Lichtenberg, kvartalo Rummelsburg, proksime de la antaŭa Esperanto-domo Einbecker Straße 36. La limaj stratoj estas okcidente Rosenfelder Straße, norde Einbecker Straße (ĝis 1951 Prinzenallee) kaj oriente Marie-Curie-Allee (ĝis 1951 Capriviallee), sume la parko kovras areon de 2000 kvadrataj metroj. Sian nomon la parko ricevis la 17-an de majo 2009 honore al L. L. Zamenhof, la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto.[1]. La festa inaŭguro okazis la 23-an de julio 2009, du tagojn antaŭ la komenciĝo de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof, kaj celis atentigi pri la jubileo de lia naskiĝo antaŭ 150 jaroj.[2]

Historio de la parko[redakti | redakti fonton]

Pasinte tra la tereno de la hodiaŭa Zamenhofparko fluis la limfosaĵo de Friedrichsfelde kaj Lichtenberg. Tiu ĉi akvofosaĵo estis natura limo de ambaŭ komunumoj, kiuj hodiaŭ estas kvartaloj de la berlina distrikto Lichtenberg. Ĝi pluekzistas kiel pluvakva kanalo sub la Rosenfelder Straße (el direkto Frankfurter Allee) deflankiĝanta sub la Einbecker Straße kaj plu situanta sub la Marie-Curie-Allee en direkto al la lago Rummelsburger See.

Plano pri la verda areo el 1977 montras, ke la tereno jam en la 1970-aj jaroj estis ĝardene aranĝita. Granda razena surfaco meze situis, lignoplantoj limigis la parkon okcidente, oriente kaj sude. Kelkaj plantaĵoj estis ĉirkaŭitaj de malaltaj muroj, uzitaj ĉe la Einbecker Straße ankaŭ kiel sidlokoj. Floris siatempe inter aliaj plantoj rozoj de speco “Rosenmärchen” (Roza fabelo) kaj de speco parkrozo “Erfurt”.

La Oficejo por Verdaj Areoj en distrikto alikonstruigis la areon de 1994 ĝis 1996. Ekzistantaj arbustoj kaj arboj estis integritaj en rektangula sistemo de vojoj. Centre de la razeno estis instalita rondelo kiel subternivela ĝardeno kun rondforma florbedo en mezo, ĉirkaŭita de ok benkoj, malantaŭ kiuj rozujoj limigas la rondelon

La ludplaco sude en la parko estis pligrandigita, novigita en la jaro 2000 kaj riparita en 2008. En 2014-2015 ĝi estis ekipita per novaj ludinstalaĵoj.

La 2-an de aŭgusto 2008 Esperanto-Ligo Berlino en la ankoraŭ sennoma parko malfermis kulturaranĝon, memore al vizito de Zamenhof en Berlino 100 jarojn antaŭe en 1908, per voĉlegado de letero al la distrikta urbestrino Christina Emmrich kun propono, doni al la parko la nomon de Zamenhof. Sekvis veturo per historiaj tramvagonoj al la Pola Kulturinstituto en Burgstraße, kie la aŭtoro Roman Dobrzyński kaj la tradukinto Michael Scherm prezentis la libron „La Zamenhofstrato“ kaj ĝian germanlingvan tradukon.[3]

Laŭ peto de Kultura Komisiono de  Distrikta Parlamento de Lichtenberg la parlamento decidis la 20-an de novembro 2008 pri la parknomo. La oficialan inaŭguron oni ŝovis en la jaron de la 150-a naskiĝtago de Zamenhof 2009 antaŭ la komenco de la UK de Esperanto en la naskiĝurbo de Zamenhof.

La nepo de la Esperanto-fondinto Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof[4] sendis salutvorton, kiu estis voĉlegita dum inaŭguro la 23-an de julio 2009. Rudolf Fischer, la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, en paroladeto aprezis Zamenhof kaj priskribis la sufervojon de la familio en la tempo de naziismo. Poste Piotr Golema, Ambasada Konsilisto de la Pola Ambasado en Berlino, kaj la tiutempa distrikta urbestrino Christina Emmrich komune malkovris la nomŝildon.

La 14-an de aprilo 2011 nova ŝildo estis instalita, ĉar la unuan oni detruis.

Proksime al la parko en la domo Einbecker Straße 36 malfermis Germana Esperanto-Asocio en 2009 sian oficejon. Jam ekde 2003 Germana Esperanto-Junularo tie prenis sian sidejon. Aldoniĝis Esperanto-Ligo Berlino, Germana Esperanto-Arkivo kaj Berlina Esperanto-Biblioteko (espoteko). Pro tio la domon oni nomis Esperanto-domon, kaj ekestis la ideo nomi la apudan parkon laŭ la fondinto de Esperanto.

Jubilea aranĝo „10 jaroj Zamenhofparko“ en 2019[redakti | redakti fonton]

La 9-an de aŭgusto Esperanto-Ligo Berlino komune kun la Muzeo Lichtenberg aprezis la 10-jariĝon de nomdono al la Zamenhofparko per ekspozicio en Urbodomo Lichtenberg kaj komune kun la Staddtteilkoordination Lichtenberg Mitte (Kvartala Kundordigo Lichtenberg Mezo) per muzike literatura vesperaranĝo Esperant- kaj germanlingva en Zamenhofparko kun malkovro de nove instalita montrokesto kun informtabulo pri la historio de la parko, pri Zamenhof kaj pri Esperanto. La evento kaj la montrokesto estis finance subtenita el la kvartala fonduso (Kiezfonds).[5]

La ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko“ informas pri la historio de la parko prezentanta ankaŭ fotojn el la Muzeo Lichtenberg kaj planojn de la Oficejo pri Stratoj kaj Verdaj Areoj (Straßen und Grünflächenamt) kaj montras aldone, kiel funkciis Esperanto-kulturo en Berlino Lichtenberg en diversaj tempoj pasinte kaj aktuale. La ekspozicio estis malfermita en Konsilantara Salonego antaŭ publiko el la distrikto Lichtenberg kaj internaciaj gastoj  per salutvorto de urbestro Michael Grunst kaj enkonduka prelego de la ekspozicia aŭtoro Fritz Wollenberg.

Temoj de la ekspoziciaj tabuloj:

Parko estiĝas ĉe la limfosaĵo de Friedrichsfelde

Kiamamiere la parko ricevis sian nomon?

Gecivitanoj en sia parko

La Esperanto-domo en Einbecker Straße

Esperanto-kulturo en la partnera urbo Kaliningrado

Ni kaj Bjalistoko – la naskiĝurbo de Zamenhof

Zamenhofparko kaj Esperanto-kulturo en Leeuwarden

La Esperanto-grupo en Frankfurter Allee 285

De Lichtenberg al Novjorko – la eldonejo Mondial

Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso en 2012

Ĉi tie kunvenas la Asocio pri Interlingvistiko (Junulara Gastejo Berlino Ostkreuz)

La lingvo Esperanto - superrigardo[6]

Vespere la distrikta urbestro Michael Grunst kaj la Ambasadoro de la Republiko Pollando en Berlino Andrzej Przyłębski malkovris la novan montrokeston en Zamenhofparko. Sonis Esperanto-kantoj de la pola kantisto Georgo Handzlik kaj de la berlina kantisto Stephan Schneider. La aktorino Wera Blanke voĉlegis tekstojn de la Esperanto-verkistino Lena Karpunina kaj de la verkisto Joseph von Eichendorff Esperant- kaj germanlingve. Inter la gastoj estis la antaŭa urbestrino de Lichtenberg Christina Emmrich kaj la antaŭa prezidanto de la Kulturkomisiono de la Distrikta Parlamento de Lichtenberg Jürgen Hofmann, kiuj en 2009  kontribuis al la nomado de la parko, sed ankaŭ reprezentanto de Esperanto Nederland Noord Andries Hovinga el Leeuwarden, nederlanda urbo kun Zamenhofparko.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. informoj pri la parko en la retejo esperanto-berlin.blog, vidita la 19-an de junio 2019
  2. Berlin hat einen Zamenhofpark (2009), en: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj, Jubilea LIbro 1903-2014, Mondial, Novjorko – Berlino 2017, p.444-450
  3. "Die Zamenhofstraße" - Deutschsprachige Edition in Berlin vorgestellt, in: Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj, Jubilea LIbro 1903-2014, Mondial, Novjorko – Berlino 2017, p.269-274
  4. Einweihung des Zamenhof-Parks im Juli 2009.[1]
  5. Afiŝo pri la jubileo "10 jaroj Zamenhofparko"[2]
  6. Germanlingva ekspozicio de Esperanto-Ligo Berlino kaj Muzeo Lichtenberg "10 jaroj Zamenhofparko", montrita de 9-a de aŭgusto ĝis 6-a de septembro 2019 en Urbodomo Lichtenberg (Berlino), teksto: Fritz Wollenberg
  7. Fritz Wollenberg: Venu en aŭgusto al Berlino. Ni festos la jubileon „10 jaroj Zamenhofparko“, en revuo Esperanto n-ro 1336 (6), junio 2019