Lena Karpunina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lena Karpunina

Lena Karpunina
Persona informo
Naskiĝo 1963
en Sovetunio Kaluga, Rusio
Morto 4-a de novembro 2013[1]
en Germanio Berlin, Germanio
Lingvoj rusaEsperanto
Nacieco rusino
Ŝtataneco SovetunioTaĝikio
Alma mater Taĝika Teknika Universitato Muhamed OsimiHumboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo verkistoesperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto
  • "La Bato"
  • "Neokazinta Amo"
Esperantistiĝis en 1988
vdr

Jelena Aleksejewna (Lena) KARPUNINA (naskiĝis la 17-an de februaro 1963 en Verĥovaja ĉe Kaluga, Sovetunio — mortis la 4-an de novembro 2013[1] en Berlino, Germanio) estis rusdevena kantistino kaj Esperanto-verkistino el Taĝikio (tiuepoke unu el la respublikoj de Sovetunio), kiu plenkreskiĝis en ties ĉefurbo Duŝanbeo kaj poste devige translokiĝis al Germanio pro milita intercivitana konflikto en Taĝikio. De 2010 ĝis sia morto, ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto, elektita ĉefe pro siaj meritoj en la literatura kampo.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lena Karpunina havis 3 jarojn, kiam la familio translokiĝis al Duŝanbeo. En kelkaj rakontoj ŝi skribas pri sia hejmregiono. „Evidentiĝis, ke nia urbo estas neatendite granda kaj bela, kaj la montoj, ĉirkaŭantaj ĝin, kaŝas multajn surprizojn, nome lagojn, riverojn, naturrezervejoj.“[3]

Karpunina revis pri kariero kiel akrobatino en cirko kaj jam diligente trejniĝis. Sed ŝian trejnistinon trafis akcidento kaj la patro insistis pri teknika profesio.

Post diplomitiĝo ĉe Taĝika Ŝtata Politeknika Instituto en 1986 ŝi laboris en diversaj entreprenoj kiel inĝeniero-aŭtomobilisto, ĉefe ĉe ZIL.

En 1992 ŝi vizitis amikinon en Dortmundo, kiu firmigis ŝin en la decido, ne reveni al Taĝikio, kie intercivitana milito furiozis (1992–1997). En 1993 ŝi vizitis Berlinon, edziniĝis al la berlina esperantisto Gerd Bussing kaj de tiam daŭre vivis en la germana ĉefurbo.

Ekde 1997 ŝi studis interalie germanistikon en la Humboldt-Universitato.

En aĝo de 50 jaroj ŝi mortis en Berino. Ŝia postlasaĵo troviĝas en la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko.[4]

Literatura verkado[redakti | redakti fonton]

En 1988 en Duŝanbeo ŝi lernis Esperanton. Ŝi multe vojaĝis al Esperanto-tendaroj, renkontiĝoj, kongresoj. Interalie ŝi partoprenis la legendajn tendarojn de SEJM kaj la Universalajn Kongresojn de Esperanto en Havano 1990 kaj en Vieno 1992.

En la jaroj 1990 ĝis 1992 ŝi gvidis Esperanto-kursojn en la Palaco de Sindikatoj en Duŝanbeo kaj publikigis gazetartikolojn pri Esperanto. En 1994 ŝi entreprenis du prelegvojaĝojn tra Germanio por prezenti Taĝikion. En 1996 ŝi partoprenis dum la UK en Prago prezentaĵon de gajnintoj de la Belartaj Konkursoj de UEA (BEL). Tie ŝi ricevis la impulson al propra literatura verkado. En 1997 ŝia rakonto Jaŝa estis premiita (3-a Premio). La rakonto aperis en la gazeto Fonto. Sekvis 17 pluaj premioj aŭ honoraj mencioj.

Karpunina aperigis du librojn en Esperanto: la rakontaron "La Bato" en 2001 kaj la rakontaron "Neokazinta Amo" en 2007. Ambaŭ aperis en la Serio Stafeto. Multaj el ŝiaj rakontoj estis premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA kaj publikigitaj en diversaj Esperanto-revuoj, ĉefe en Fonto. Ŝi kunlaboris kun la Esperanto-revuoj Monato, "REGO", La balta ondo, Beletra Almanako kaj kelkaj aliaj. Interalie ŝi kontribuis al BA1 kaj BA3.

Ŝi estis ekde 2001 membro de EVA, kiu en 2008 estis transformita al Akademio Literatura de Esperanto.

En 2002 Brita Esperanto-Asocio invitis ŝin, prelegi kaj instrui en la Esperanto-Centro en Barlastono. La kursaron gvidis la brita Esperanto-verkistino Marjori Boulton. De tiam la du verkistinojn ligis amikaj rilatoj. En 2006 Karpunina entreprenis aŭtoran vojaĝon al 20 urboj en Francio. Ŝi voĉlegis el siaj verkoj, kantis, ludis gitaron kaj rakontis pri Taĝikio. Henryk Wenzel citas la aŭtorinon tiurilate: „Min persone mirigis kaj kortuŝis la fakto, ke en kelkaj kluboj mi vidis malnovan konaton, mian libron La bato, kiun esperanto-lernantoj uzis kiel lego(lern)libron. Sciante, ke mi vizitos iliajn klubojn, la lernantoj preparis demandojn pri la herooj de miaj rakontoj. Ili petis aŭtogramojn, kiujn ili, kompreneble, ricevis."[5]

En 2008 ŝi sekvis inviton de la konata kroata Esperanto-verkistino Spomenka Štimec al renkontiĝo de Esperanto-verkistoj en  Hrašćina-Trgovišće (Kroatio). Ĉeftemoj estis la rakontoj de Lena Karpunina kaj la virina literaturo en Esperanto. En la aŭgusta numero 2008 de la revuo de Kroata Esperanto-Ligo Tempo aperis la kontribuo de Zdravko Seleš Pri Lena Karpunina aŭ Serĉante la aŭtorinon malantaŭ la tekstoj kaj la kontribuo de Lena Karpunina Pri mi kaj miaj verkoj.[6] Kiel ofte en aranĝoj Lena ankaŭ tie kantis kaj akompane ludis gitaron.

Henryk Wenzel atribuas la rakontojn de Karpunina al tri ĉefaj temoj: „Infanaj kaj junulaj travivaĵoj kun aŭtobiografiaj elementoj formas la unuan grupon. La rakontoj de la dua fasko rilatas al la punlaborejoj de la stalina epoko. Ilin verkis Lena sur la bazo de tio, kion travivis kaj rakontis ŝia patro. Tria fonto de motivoj estas la mondo de Esperanto kaj la nuntempo ĝenerale."[7]

Literaturaj premioj[redakti | redakti fonton]

jaro kategorio premio verko
1997 Prozo 3-a premio Jaŝa
1998 Prozo Honora Mencio Miŝka Voropajev
1998 Prozo Honora Mencio Bela
1999 Prozo 3-a premio La ridinda letero
2001 Prozo 2-a premio La pluvo en Ĉenstoĥovo
2001 Prozo 3-a premio La demando de emancipiĝo
2001 Prozo Honora Mencio Mirt
2002 Prozo 2-a premio Pro savo de homo

Literatursciencistoj kaj Esperanto-verkistoj pri la literatura kreado de Lena Karpunina[redakti | redakti fonton]

"En stilo klara, laŭ bona tradicio de la rusa literaturo, la rakontoj pliriĉigis niajn mensojn, plibonigas niajn korojn, (…) La agadoj de la rakontoj allogas ne per  sekstravagancaj eventoj, sed per simplaj homaj sentoj, travivaĵoj, situacioj, kapablaj emocii kaj pensigi nin." Ignat Florian Bociort, literatursciencisto[8]

„Mirinda varmeco fluas de ĉiu paĝo; homamo, kiu ne disigas apudulojn je dekomence bonaj kaj malbonaj. Karpunina patrinece, tamen sen ioma sukeraĵo, kreas siajn heroojn, ĉu malmolkorajn, ĉu digne kuraĝajn, ĉu vere kompatindajn." Yenovk Lazian, Linguist[9]

„La libro lasas ankaŭ impreson pri vera scipovo de nia lingvo: jen vera klareco, stilo tute internacia, modeste zamenhofeca, rekta, kaj komprenebla, tiel ke mi povas rekomendi ĉi tiun literature meritan verkon ankaŭ kiel legolibron por progresemaj lernantoj, simile al la romanoj de Julio Baghy. La verkisto celas komuniki pli ol uniki!" Marjorie Boulton, Literatursciencistino kaj Esperanto-verkistino[10]

„Kio do estas aparta pri la verkoj de Lena Karpunina? Ŝi apartenas al ĉefa fluo de la moderna novelarto. Moderna tamen ĉi tie ne signifas tre nova. Eble la fonto de tiu fluo – ĉiuokaze unu grava fonto – estis Anton Ĉeĥov. Tamen ne temas pri tradicio specife rusa. Laŭ la sinuoj de tiu fluo ni trovas nomojn kiel James Joyce kaj Ernest Hemingway, Gabriel García Márquez kaj Haruki Murakami. La ĉefa trajto de ĉi tiu speco de novelo estas, ke ĝi prezentas homojn, agojn kaj situaciojn kvazaŭ atestante, sen juĝi pri ili. La eventualan juĝadon ĝi lasas al ni, la legantoj." Sten Johansson, Esperanto-verkisto[11]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Sutton, Geoffrey. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto – CEOLE. New York: Mondial 2008, p. 574–575.
  • Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer: Historio de la Esperanta Literaturo. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2015, p. 526–527.
  • Josip Pleadin: Leksikono de verda plumo. Leksikono pri Esperantlingvaj verkistoj. Grafokom kunlabore kun Esperantlingva Verkista Asocio, Durdevac 2006, p. 121–122.
  • Henryk Wenzel: Memore al Lena Karpunina (1963–2013). En Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Artikolo pri ŝia forpaso en "Libera folio"
  2. Oficiala Informo de la Akademio n-ro 23 de 2013-11-06.
  3. Lena Karpunina: La motorciklo. En: La bato. 2000, p. 73.
  4. Lena Karpunina / Sammlung Gerd Bussing
  5. Henryk Wenzel: Memore al Lena Karpunina..., p. 141.
  6. Tempo 2/2008, S. 5–7. Pdf-Version Im Web
  7. Henryk Wenzel: Memore al Lena Karpunina...,p. 140.
  8. Ignat Florian Bociort: Antaŭparolo. En: Lena Karpunina: La bato. FEL, Antverpeno 2000, p. 7.
  9. Yenovk Lazian: Aŭtoroj el kvar generacioj. En: Revuo Esperanto 7–8/2001, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam.
  10. Marjorie Boulton: Stilo rekta, senafekta, pri reala mondo malperfekta. En: Monato.
  11. Sten Johansson: Antaŭparolo al la novelaro Neokazinta amo, Antverpeno 2007.

Rete konsulteblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]