UK 1992

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1992
Loko Vieno, Flag of Austria.svg Aŭstrio
Ekde 25-a de julio 1992
Ĝis 1-a de aŭgusto 1992
← Antaŭa Sekva →
v  d  r
Information icon.svg
Titolpaĝo de la unua kongresa bulteno

La 77-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1992 en Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio. Antaŭe UEA intencis organizi tiujare la UK-n en Prago, sed pro neklaraj ekonomiaj kondiĉoj kaj la profundaj ekonomiaj ŝanĝoj tiam okazantaj en Ĉeĥoslovakio oni lastmomente decidis okazigi ĝin en Vieno, dum en Prago en 1992 okazis nur oficiala antaŭkongreso kiu markis la 500-jaran naskiĝdatrevenon de Komenio kaj nur en 1996 tie okazis la 81-a UK).[1] Aliĝis 3033 personoj. Alta protektanto estis d-ro Heinz Fischer, tiama prezidanto de la aŭstria parlamento.

El la mesaĝo de Heinz Fischer al la kongresanoj[redakti | redakti fonton]

"Mi ĉiam tre admiris la ideon de la popolliga lingvo Esperanto, jam eksciinte pri ĝi kiel infano, ĉar mia patro kaj mia patrino estis entuziasmaj esperantistoj. Rimarkinda pri Esperanto estas ne nur la genia lingvokreaĵo kaj la lingvistika atingo, sed ankaŭ la humanisma kaj popolinterliga ideo de la lingvo, ĉar ĝi baziĝas sur la prava supozo, ke homoj emaj paroli unu kun la alia, ankaŭ kapablas solvi problemojn pli bone. Tial do komuna enhavanta elementojn de gravaj kulturlingvoj signifas grandiozan progreson, kaj nun kiel antaŭe estas dezirinde, ke tiu ideo venku, ke ĝi gajnu novajn adeptojn kaj ne nur memoriĝu kuntekste de historio de la laborista movado sed estu konsiderata kiel koncepto por la 21-a jarcento. Tiusence mi deziras al la 77-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno bonan kaj sukcesriĉan realiĝon ..."

Honora komitato[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Brasilia 1981Antverpeno 1982Budapeŝto 1983Vankuvero 1984Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986Varsovio 1987Roterdamo 1988Brighton 1989Havano 1990
Bergen 1991Vieno 1992Valencia 1993Seulo 1994Tampere 1995
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000
Zagrebo 2001Fortalezo 2002Gotenburgo 2003Pekino 2004Vilno 2005
Florenco 2006Jokohamo 2007Roterdamo 2008Bjalistoko 2009Havano 2010
Kopenhago 2011Hanojo 2012Rejkjaviko 2013Bonaero 2014Lillo 2015