UK 2004

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 2004
Loko Pekino,  Popola Respubliko Ĉinio
Ekde 24-a de julio 2004
Ĝis 31-a de julio 2004
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 24-a ĝis la 31-a de julio 2004 en Pekino, Ĉinio. Venis 2031 partoprenantoj el 51 landoj.

Dum la Universala Kongreso en Pekino estis elektita nova estraro de la Universala Esperanto-Asocio por la sekva, dujara periodo. Prezidanto de la asocio restis la italo Renato Corsetti. Claude Nourmont el Francio estis elektita kiel kasisto, Ulla Luin el Svedio iĝis la ĝenerala sekretario. Krome estis elektitaj Ans Bakker-Ten Hagen (Nederlando), Maritza Gutierrez (Kubo), Amri Wandel (Israelo) kaj Yu Tao (Ĉinio).

Prezentita teatraĵo[redakti | redakti fonton]

Kongresa rezolucio[redakti | redakti fonton]

La 89a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Pekino, Ĉinio, de la 24a de julio ĝis la 31a de julio 2004 kun 2031 partoprenantoj el 51 landoj,
traktinte la temon "Lingva egaleco en internaciaj rilatoj",
notante, ke la jaro 2004 markas 50 jarojn da oficialaj rilatoj inter UEA kaj Unesko,
memorante, ke rezolucioj de Unesko notis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimiĝo de la popoloj de la mondo kaj rekonis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko,
notante la "Raporton pri Homa Evoluigo 2004" de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu asertas, ke la libereco de esprimado kaj la uzado de lingvo estas nedisigeblaj,
alte taksante la agadon de la ĉina registaro, kiu, cele al pli justa kaj diverseca aliro al internacia interkompreniĝo, subtenas la instruadon kaj utiligon de Esperanto, konforme al la spirito de la rezolucio de Unesko,

DEKLARAS

ke demokratia kaj egalrajta komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreno kaj paca kunlaboro surbaze de egalaj lingvaj rilatoj,
ke estas bezonata nova internacia lingva ordo, kiu garantiu egalecon, diversecon kaj demokration en lingvaj aferoj kaj efikan komunikadon inter nacioj kaj aliaj homgrupoj lingve malsamaj, ĉar en la nuna monda lingva situacio, kun kreskanta superrego de iuj lingvoj super aliaj, ne eblas realigi tiujn principojn,
ke neŭtrala komuna lingvo estu kerna elemento en tiu ordo, por atingi unuecon en diverseco inter la diversaj lingvoj kaj kulturoj je internacia nivelo,
ke sekve la internacia lingvo Esperanto, pruvinte dum pli ol cent jaroj siajn utilecon kaj praktikecon, meritas seriozan konsideron fare de internaciaj organizoj, ties membro-ŝtatoj kaj ĉiuj personoj kaj organizaĵoj de bona volo, kiuj respektas kaj deziras pacon kaj pacan kompreniĝon en egaleca etoso en nia hodiaŭa mondo,
ke por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn, konforme al la spirito de la Unesko-rezolucioj, ĉar tio faciligas lingvolernadon ĝenerale kaj antaŭenigas internaciecan aliron al la mondo.

Aliĝintoj laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

Ordigo de la 1794 unuaj aliĝintoj laŭ 49 landoj.

Lando Aliĝintoj
 Ĉinio 931
 Japanio 177
 Francio 81
 Germanio 71
 Sud-Koreio 51
 Italio 46
 Rusio 37
 Litovio 36
 Nederlando 30
 Usono 27
 Kroatio 24
 Svedio 23
 Vjetnamio 22
 Brazilo 21
 Britio 19
 Aŭstralio 15
  Svislando 15
 Irano 13
 Belgio 11
 Finnlando 11
 Bulgario 10
 Hispanio 10
 Kanado 10
 Ĉeĥio 9
 Israelo 9
 Pollando 9
 Islando 8
 Nepalo 8
 Hungario 6
 Norvegio 5
 Aŭstrio 4
 Danio 3
 Barato 3
 Kubo 3
 Pakistano 3
 Portugalio 3
 Estonio 2
 Grekio 2
 Luksemburgo 2
Serbio kaj Montenegro 2
 Slovakio 2
 Slovenio 2
 Kanarioj (Hispanio) 1
 Irlando 1
 Kolombio 1
 Latvio 1
 Togolando 1
 Ukrainio 1
 Uzbekio 1
 Venezuelo 1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]