UK 1986
Aspekto
| UK 1986 | ||
|---|---|---|
|
Pekina Stacidomo
|
||
| Loko | Pekino, | |
| Ekde | 26-a de julio 1986 | |
| Ĝis | 2-a de aŭgusto 1986 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |
La 71-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1986 en Pekino, Ĉinio. Ĝi havis 2482 partoprenantojn el 54 landoj. Unuafoje la kongreso gastis en Popola Respubliko Ĉinio: La decido respegulis la fortan Esperanto-movadon en la lando ekde la 1970-aj jaroj, kvankam la ŝtata politiko de tre limigita informfluo por la civitanoj ne estis senproblema fono por tutmonda Esperanto-kongreso.
La kongresa temo "Interkompreniĝo, paco, evoluo" kontribuis al la Internacia Jaro de Paco deklarita de Unuiĝintaj Nacioj.
La 71-a Universala Kongreso estis la plej granda ekstereŭropa UK kaj la plej granda ĝis tiam okazinta internacia kongreso en Ĉinio.

