UK 1989

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1989
Loko Brajtono, Flag of the United Kingdom.svg Unuiĝinta Reĝlando
Ekde 29-a de julio 1989
Ĝis 5-a de aŭgusto 1989
← Antaŭa Sekva →
Information icon.svg
vdr
emblemo de la UK 1989

La 74-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1989 en la marborda feria urbo Brajtono de Britio. Ĝi havis 2280 partoprenantojn el 55 landoj.[1]

Kadre de ĝi al Universala Esperanto-Asocio aliĝis la Landaj Asocioj Sovetrespublikara Esperantista Unio, Litova Esperanto-Asocio kaj Latvia Esperanto-Asocio. Inter la kulturaj eventoj menciindas prezento de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de Tennessee Williams fare de la aktora grupo Kia Koincido - pri ĝi ekzemple detale raportis la renoma brita gazeto The Guardian.

La Alta Protektanto estis Harold Wilson, tiama ĉefministro de Britujo. John C. Wells estis prezidanto de la L.K.K.[2] Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.

La kongresa temo estis "Lingvo kaj egaleco en internacia komunikado" zorge de John Wells.

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Speciala programero estis debato pri Esperanto kaj la angla lingvo (La internacia lingvo-problemo:ĉu solvota per Esperanto, aŭ per la angla?). Defendis Esperanton John Wells kaj la anglan John Honey.[3]

Ege ambicia estis la programo de la Internacia Kongresa Universitato, kies rektoro estis Richard H. Osborne. Nome prelegis Ingo Hofmann (Transe de la atom-epoko), Erich-Dieter Krause (Ĉu Esperanto devas pliriĉigi sian vorttrezoron?), Marjorie Boulton (Iris Murdoch), Bengt-Arne Wickström (Merkato aŭ pleno: kiel organizi la ekonomion?), Janko Ŝtruc (Fortiĝanta rolo de merkato en jugoslavia ekonomio), Petr Chrdle (Problemaro de aŭtomatigo de la ranĝodeklivoj: teorioj kaj praktikaj vidpunktoj), Lev Medvedev (Ekologia kaj geokemia signifo de plantara sorbo kaj elimino de substancoj), Arpád Mäthé (Pri la centjara Esperanto-gazetaro) kaj Povilas Jegorovas (Litova Esperanto-movado: historia skizo, nuna stato, perspektivoj).[4]

Dua serio de prelegoj okazis kadre de la Esperantologia Konferenco. En ĝi prelegis Marjorie Boulton, A. S. Melnikov kaj Erich-Dieter Krause.[5]

Programoj[redakti | redakti fonton]

Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Kongresa Universitato, en la kongresa libro oni montris informon por interno de la UK pri Tago de la Lernejo (kunordigita de Stefan MacGill), Asembleo de Fakaj Asocioj, Pedagogia Forumo, pri la 25-a Internacia Infana Kongreseto de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1989 en Brajtono mem kaj pri la Interreligia Kunveno Esperantista (IRKE).[6]

Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, Internacia arta vespero, Nacia vespero, kunsidoj pri diversaj aferoj, kurso de angla (zorge de Alison Williams) kaj de la kimra (zorge de John Wells), prelegoj pri Britujo kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.

Distraĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la "Kongresa Libro" estis 2010 aliĝintoj, sed laŭ kutimo multaj kongresanoj aliĝis post la tempo de la redaktado de la "Kongresa Libro" kaj eĉ surloke.
  2. "74-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Antverpeno, 1989, paĝoj nenumerita kaj 6.
  3. "74-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Antverpeno, 1989, paĝo 49.
  4. "74-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Antverpeno, 1989, paĝoj 51-60.
  5. "74-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Antverpeno, 1989, paĝo 25.
  6. "74-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Antverpeno, 1989, paĝoj 63-64.
  7. "74-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Antverpeno, 1989, paĝoj 61-62.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Budapeŝto 1966Roterdamo 1967Madrido 1968Helsinki 1969Vieno 1970
Londono 1971Portlando 1972Beogrado 1973Hamburgo 1974Kopenhago 1975
Ateno 1976Rejkjaviko 1977Varna 1978Lucerno 1979Stokholmo 1980
Brasilia 1981Antverpeno 1982Budapeŝto 1983Vankuvero 1984Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986Varsovio 1987Roterdamo 1988Brighton 1989Havano 1990
Bergen 1991Vieno 1992Valencia 1993Seulo 1994Tampere 1995
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000