UK 1970

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1970
Loko Vieno, Flag of Austria.svg Aŭstrio
Ekde 1-a de aŭgusto 1970
Ĝis 8-a de aŭgusto 1970
← Antaŭa Sekva →
Information icon.svg
vdr

La 55-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 1970 en Vieno, Aŭstrio. Ĝi havis 1987 aliĝintajn partoprenantojn el 46 landoj.[1] La kongresa temo estis "Esperanto kiel instrumento de internacia konceptado de la mondo".

La Alta Protektanto estis la esperantisto Franz Jonas, ŝtata prezidanto de Aŭstrio, kiu ankaŭ paroladis en la Solena Inaŭguro de la kongreso. Leopold Grimme estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la Internacia Somera Universitato, kies rektoro estis Eugen Wuster. Nome prelegis Ernst Joseph Görlich (Aŭstra literaturo kiel interligilo inter la popoloj), Ivo Lapenna (Atingoj kaj malsukcesoj de Unuiĝintaj Nacioj), J. C. Wells (Transfomra-genera gramatiko), Lucien Laurat (Nacia kunvivado en la Aŭstra-Hungara ŝtato kaj ĝiaj paraleloj kun la nuntempa unuiĝo de Eŭropo), Jonas Dogys (Distribuo kaj dinamiko de bios-vitaminoj en superaj plantoj), M. E. Falla (Kiel komputilo komprenas?), István Szerdahelyi (Apliko de ekzaktaj metodoj en la didaktika kompar-lingvistiko), Hideo Shinoda (Ĉu viro aŭ virino estas denaske destinita?), Paul Neergaard (Universitato kun Esperanto kiel instrulingvo?) kaj Gaston Waringhien (Leksikografiaj kaj leksikologiaj problemoj).[2]

Programoj[redakti | redakti fonton]

Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Somera Universitato, en la kongresa libro oni montris la programojn de la 26-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) el la 10a ĝis la 17a de aŭgusto en Graz, de la 11-a Internacia Infana Kongreseto el la 1a de aŭgusto ĝis la 8a de aŭgusto en Vieno mem kaj de la Oficiala Postkongreso en Linz.[3]

Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.

Distra programo[redakti | redakti fonton]

Okazis Aŭstra Vespero dimanĉe la 2-an de aŭgusto kun abunda prezento de muziko, kanto kaj danco. La teatraj vesperoj okazis la 3-an kaj 4-an de aŭgusto kun prezento de "Sybilla" de Pär Lagerkvist, sveda verko esperantigita de Ib Schleicher kaj fare de mebroj de pola Teatr. Al. Wegierski de Bialistoko kaj de "La virina regno" de St. L. Kostov, esperantigita de Kiril Drajev kaj fare de geaktoroj de la Bulgara Esperanto-Teatro. Krome, dum la Internacia Arta Vespero vendrede la 7-an inter aliaj montroj, Jadwiga Gibczynska ludis la monologon "Maria Sklodowska-Curie".[4]

Ekskursoj vizitis proksimajn lokojn, kiel Vieno mem, la kastelo Kreuzenstein, la lago Neusiedler, Wachau, montaro Rax, Semmering

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la "Kongresa Libro" estis 1591 aliĝintoj, sed laŭ kutimo multaj kongresanoj aliĝis post la tempo de la redaktado de la "Kongresa Libro" kaj eĉ surloke.
  2. "55-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Vieno, 1970, paĝoj 44-55.
  3. "55-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Vieno, 1970, paĝoj 87-93.
  4. "55-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Vieno, 1970, paĝoj 62 kaj 81.


Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Kopenhago 1956Marsejlo 1957Mainz 1958Varsovio 1959Bruselo 1960
Harrogate 1961Kopenhago 1962Sofio 1963Hago 1964Tokio 1965
Budapeŝto 1966Roterdamo 1967Madrido 1968Helsinki 1969Vieno 1970
Londono 1971Portlando 1972Beogrado 1973Hamburgo 1974Kopenhago 1975
Ateno 1976Rejkjaviko 1977Varna 1978Lucerno 1979Stokholmo 1980
Brasilia 1981Antverpeno 1982Budapeŝto 1983Vankuvero 1984Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986Varsovio 1987Roterdamo 1988Brighton 1989Havano 1990