UK 1980

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1980
Loko Stokholmo, Flag of Sweden.svg Svedio
Ekde 2-a de aŭgusto 1980
Ĝis 9-a de aŭgusto 1980
← Antaŭa Sekva →
v  d  r
Information icon.svg

La 65-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1980 en Stokholmo, Svedio. Ĝi havis 1807 aliĝintojn el 52 landoj.

En la antaŭkongresa tempo la organizantoj speciale elstarigis la temon diskriminacio. Kadre de la kongreso okazis dek prelegoj kaj tri seminarioj pri tiu temo: pri rasa/etna, kontraŭvirina kaj ekonomia diskriminacioj. Krome, estis traktitaj aparte diskriminacioj kontraŭ pliaĝuloj, surbaze de seksa orientiĝo kaj kontraŭ handikapuloj. Entute la kongrestemaj programeroj daŭris ĉ. 30 horojn. Laŭ Renato Corsetti, la tiama kunordiganto, la celo estis diri "al la mondo, ke Esperanto estas io socie uzebla kontraŭ diskriminacio".

En la kongresa inaŭguro partoprenis la prezidanto de la sveda parlamento Ingemund Bengtsson, kiu estis esperantisto. Li diris en sia parolado: "En ĉi tiu kongreso ĉiuj delegitoj povas kompreni unu la alian sen interpretistoj. Ĉiuj parolas la saman lingvon. Neniu estas diskriminaciata en tiu rilato".

En 1984 UEA eldonis la prelegaron "Diskriminacio", kiu baziĝas sur la materialo prezentita en la kongreso.

La Komitato de UEA en Stokholmo elektis la Estraron por la oficperiodo 1980–1983 kun Grégoire Maertens kiel prezidanto. Apud la kongresa rezolucio, kiu rilatas al la lingva diskriminacio la Komitato akceptis ankaŭ kvar apartajn rezoluciojn: pri la lingva problemo en la internaciaj organizaĵoj, pri la kontraŭvirina diskriminacio, pri la lingva problemo en sporto kaj pri la propono pri Esperanto en la Monda Konferenco de Turismo.

Ĉina Esperanto-Ligo estis akceptita kiel la 43-a aliĝinta landa asocio de UEA.

En la 65-a UK por la unua fojo okazis aŭkcio. Gvidis ĝin Tomas Jansson. Estis vendita cento da objektoj kontraŭ 4 mil svedaj kronoj. La neta profito de 3 475 kronoj profitigis la Fondaĵon Azio-Afriko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stokholmo tamen estis alia. "Esperanto" 1980, n-ro 9, p. 141



Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Budapeŝto 1966Roterdamo 1967Madrido 1968Helsinki 1969Vieno 1970
Londono 1971Portlando 1972Beogrado 1973Hamburgo 1974Kopenhago 1975
Ateno 1976Rejkjaviko 1977Varna 1978Lucerno 1979Stokholmo 1980
Brasilia 1981Antverpeno 1982Budapeŝto 1983Vankuvero 1984Aŭgsburgo 1985
Pekino 1986Varsovio 1987Roterdamo 1988Brighton 1989Havano 1990
Bergen 1991Vieno 1992Valencia 1993Seulo 1994Tampere 1995
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000