UK 1982

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1982
Loko Antverpeno,  Belgio
Ekde 24-a de julio 1982
Ĝis 31-a de julio 1982
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 67-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 24-a ĝis la 31-a de julio 1982 en Antverpeno, Belgio. Ĝi havis 1899 partoprenantojn el 50 landoj. La kvaran fojon post 1911 (Antverpeno), 1928 (Antverpeno) kaj 1960 (Bruselo) la kongreso gastis en Belgio.

La Alta Protektanto de la 67-a UK estis Lia Reĝa Moŝto Baldueno, reĝo de la belgoj. Ankaŭ la antaŭaj du UK-oj en Antverpeno ĝuis la reĝan protektadon. Prezidanto de la LKK estis Fernand Piot.[1] Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.

La kongresa temo estis "Generaciaj aspektoj de la Esperanto-movado". La UK okazis samtempe kun la Monda Asembleo pri Maljuniĝo, kunvokita de Unuiĝintaj Nacioj (en Vieno).

La Belga Poŝta Servo eldonis specialan poŝtmarkon kun la bildo de la Babelturo.

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la Internacia Kongresa Universitato, kies rektoro estis Bruce Arne Sherwood. Dua serio de prelegoj okazis kadre de la Internacia Konferenco pri Esperantologio, organizita de Detlev Blanke.

Programoj[redakti | redakti fonton]

Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Kongresa Universitato, okazis en la interno de la UK kunsidoj de UEA, de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, pri Virina agado, Asembleo de Fakaj Asocioj, Pedagogia Forumo, Institucio Hodler, Akademio de Esperanto, Eŭropa Esperanto-Unio, Seminario pri la Ĉe-metodo, kursoj pri Esperanto kaj pri la nederlanda, Tago de la Lernejo kaj ekster la kongreso okazis ankaŭ tute rilate la 38-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto en Loveno, Belgio, la 50a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Breda, Nederlando, la 19-a Internacia Infana Kongreseto de la 24-a ĝis la 31-a de julio 1982 en Antverpeno mem.[2]

Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, Internacia arta vespero, Belga vespero, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.

Distraĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekskursoj okazis al Antverpeno mem, Lieĝo kaj Ardenoj, Lieĝo kaj Namuro, Tournai kaj Charleroi, Bokrijk, al altmarĉejo, Bruĝo, Naturrezervejo Westhoek, Bruselo, Aalst kaj Gento, Dendermonde, Turnhout, Lier, Naturrezervejo Het Broek, Arbaro de Halle, Loveno, ŝipekskurso ktp. Okazis ankaŭ sestaga postkongresa ekskurso tra Bruselo al Reims, Troyes, Colombey-les-deux-Eglises, Chaumont, Dijon, Beaune, Vezelay, Auxerre kaj Parizo.[3]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "67-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Roterdamo, 1982, paĝoj 3-4.
  2. "67-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Roterdamo, 1982, paĝoj 45-49.
  3. "67-a Universala Kongreso de Esperanto" (dua oficiala bulteno), Roterdamo, 1982, paĝoj 22-35.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]