Dendermonde

| Dendermonde | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| municipo | |||||
|
centra placo kaj urbodomo | |||||
| urbo de Belgio municipo en Belgio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Provinco | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 9200 | ||||
| Kodo laŭ NIS | 42006 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Piet Buyse | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 45 673 (2018) [+] | ||||
| Loĝdenso | 820 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 51° 2′ N, 4° 6′ O (mapo)51.031234.0981Koordinatoj: 51° 2′ N, 4° 6′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 56,14 km² (5 614 ha) | ||||
| Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Dendermonde (nederlande, proksimuma prononco [dend'rMONde]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 45 367 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2018 tie vivis 45 673 loĝantoj sur areo de 55,67 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 820 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Zele, Hamme, Berlare, Lede, Lebbeke, Wichelen kaj Aalst. Temas pri unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1233.
Ekde 1971 kaj 1977 la municipoj Appels, Sint-Gillis-bij-Dendermonde, Baasrode, Grembergen, Mespelare, Oudegem kaj Schoonaarde apartenas al Dendermonde.
La urba himno de Dendermonde mencias la legendon pri Ĉevalo Beiaard, kaj ĉiun dekan jaron oni procesie portas tra la urbo lignan ĉevalon.
En Dendermonde interalie naskiĝis Rosiana Coleners, Guy Verhofstadt (belga ĉefministro) kaj Prudens van Duyse, ŝtatisto, verkisto, tradukisto, fervora defendanto de flandraj lingvaj rajtoj kaj arkivisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la municipo (nederlande)

| ||||||





