Saltu al enhavo

Waarschoot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waarschoot
municipoparto
municipoparto (2019–)
municipo en Belgio (–2018) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Belgio
Regiono Flandrio
Provinco Orienta Flandrio
Poŝtkodo 9950
Kodo laŭ NIS 44072
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 967  (2018) [+]
Loĝdenso 364 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 9′ N, 3° 36′ O (mapo)51.153.6Koordinatoj: 51° 9′ N, 3° 36′ O (mapo) [+]
Areo 22,49 km² (2 249 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Waarschoot (Belgio)
Waarschoot (Belgio)
DEC
Lokigo de Belgio en mondo
Situo de Waarschoot en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Waarschoot [+]
v • d • r

Waarschoot (nederlande, proksimuma prononco [VA:Rsĥo:t]) estas loĝloko kaj eksa municipo en Belgio, kiu komence de 2019 kun la apudaj municipoj Lovendegem kaj Zomergem fuziis al nova municipo Lievegem. La malnova kaj ankaŭ nova municipo situas en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 7886 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2018 tie vivis 7 967 loĝantoj sur areo de 21,91 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 364 loĝantoj/km². La teritorio ĝis 2018 havis komunan limon kun Evergem, Zomergem, Kaprijke, Lovendegem kaj Eeklo.

La unua trovita mencio de la loknomo Wascot venas el la jaro 1244. Tiu nomo havas ĝermanan originon kaj signifas arbarkovrita sablejo kiu superas marĉan ĉirkaŭaĵon.

En 1244 jam estis sufiĉe da loĝantoj tiel ke oni starigis paroĥon.

La popolo plejofte laboris en terkultivado sed en la 18-a jarcento ekestis la hejmaj teksejoj. Poste oni industriigis tion kaj la fabrikoj bezonis pli kaj pli da laborantoj. Male en 1981 oni fermis la lastan tian fabrikon.

La plej proksimaj aŭtovojaj elirejoj estas ĉe Gento kaj Nevele ĉe la Eŭropa ŝoseo 40 ().

Plej proksimaj regionaj fervojaj stacidomoj estas en Evergem-Sleidinge kaj Nevele-Landegem.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]