Denderleeuw
| Denderleeuw | |||
|---|---|---|---|
| municipo | |||
|
kirko de la municipoparto Iddergem | |||
| municipo en Belgio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Provinco | |||
| Poŝtkodo | 9470 | ||
| Kodo laŭ NIS | 41011 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Jo Fonck | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 20 086 (2018) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 459 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 53′ N, 4° 5′ O (mapo)50.8833333333334.0833333333333Koordinatoj: 50° 53′ N, 4° 5′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 13,85 km² (1 385 ha) | ||
| Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Denderleeuw (nederlande, proksimuma prononco [DENd'rle:ŭ]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 19 688 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2018 tie vivis 20 086 loĝantoj sur areo de 13,77 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 1 459 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Aalst, Affligem kaj Ninove. La municipo apartenas al la distrikto Aalst.
Ekde 1977, la municipoj Iddergem kaj Welle apartenas al Denderleeuw.
Interesaj konstruaĵoj : la gotika preĝejo de Sankta Amanduso, la paroĥestra domo (1783), la kasteleto Van Roy (ĉ. 1900), la moderna stacidomo (1964). Tiu ĉi stacidomo troviĝas en grava trafiknodo de la fervojoj Gent-Aalst-Brussel kaj Kortrijk-Brussel.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la municipo (nederlande)
| ||||||





