Povilas Jegorovas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Povilas JEGOROVAS
Povilas jegorovas 744x496.jpg
Litovio Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
Personaj informoj
Naskiĝo 11-a de marto 1955
en Jauniškiai, distrikto Utena (Litovio)
Profesio esperantisto
Lingvokapablo Esperanto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj advokato
Esperantistiĝis en 1970
v  d  r
Information icon.svg
Povilas Jegorovas dum la UK de 2005

Povilas JEGOROVAS (naskiĝis la 11-an de marto 1955 en Jauniškiai, distrikto Utena) estas litova advokato kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

P. Jegorovas studis juron en Vilna Universitato (1973-1978). Li perfektrezulte defendis diploman verkon Internacia Jura Statuso de UEA. Depost tio li laboras kiel advokato en Kaunas. Li estis membro de Litova Advokata Kolegio (1978-1991) kaj membro de ties konsilio kaj prezidio (19871995). Dum 19882008 P. Jegorovas laboris kiel advokato  en diversaj advokataj oficejoj. Ekde 2008 li estas advokato de Kontoro de Advokato Povilas Jegorovas.

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

P. Jegorovas ellernis Esperanton en 1970. Ankoraŭ estante studento li ekaktivis en Esperanto-agado. Li estis prezidanto de Vilna junulara E-klubo Juneco (1974-1976), sekretario de SEJM (1975-1979), la unua vicprezidanto de Litova filio de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE, 1979-1988), estrarano de ASE (1983-1988).
Dum 1988-1993 li oficis kiel la unua vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LitEA), estis estrarano de Universala Esperanto-Asocio (1995-1998), membo de Elekta Komisiono[1] de UEA (2002-2005).
P. Jegorovas estas prezidanto de LitEA[2] (ekde 1993, reelektita en 1998, 2003, 2008, 2013), komitatano A[3] de UEA (ekde 1989), ĉefdelegito[4] de UEA en Litovio (ekde 1978), membro de Societo Zamenhof[5] , estrarano de Fondaĵo Zamenhof[6] en Bjalistoko (ekde 2006).
Dank’ al penoj, iniciatemo, kapabloj de P. Jegorovas iaman domon de Aleksandro Zilbernik (bopatro de L. L. Zamenhof) akiris esperantistoj de Litovio (1988). Li estis iniciatinto kaj organizinto de restarigo de Litova Esperanto-Asocio (1988) kaj ĝia membiĝo en UEA (1989). Li organizis en Kaunas 65an kongreson de SAT (1992), estis iniacinto kaj atingis, ke la 90a Universala Kongreso de Esperanto okazu en Vilno (2005) kaj estis prezidanto de ties LKK [7]. Li organizis en Litovio Baltajn Esperanto-Tendarojn (Tagojn) en 1983, 1986, 1989, 1995, 1998, 2001, 2004, 2007, 2010, 2013, 2016. Li zorgis pri fondo de Vilna fako de Litova Esperanto-Asocio (1999). P. Jegorovas strebas al pli intensa integrado de Esperanto-movado en la socion, serĉas formojn por atingi tion. Vastan reeĥon ĝisatendis liaj bonege organizitaj internaciaj aranĝoj en Litova parlamento (Sejmo): la 4a Nitobe-simpozio Lingvopolitikaj aspektoj de la pliampleksigo de Eŭropa Unio (2005) kaj la unua Tutmonda Kongreso[8] de Esperantistoj-Ĵurnalistoj[9] (2008). Li estis prezidanto de organiza komitato de ĉi tiu kongreso.
Danke al penoj de P. Jegorovas multnombraj grupoj de esperantistoj vojaĝas al Universalaj Kongresoj. Memorindas la unua tia vojaĝo per ŝipo al la Universala Kongreso en Bergen (1991). Li mem partoprenis en Universalaj Kongresoj de Esperanto (1978, 1979, 1982, 1983, 1987-1989, 1991,19942009, 20112013), ankaŭ ĉeestis multajn internaciajn kaj naciajn E-aranĝoj.
P. Jegorovas publikigis pli ol 300 artikolojn en litova kaj eksterlanda gazetaro pri E-agado, partoprenas en radiaj kaj televidaj elsendoj, estis redakciano kaj unu el kompilintoj de Horizonto de Soveta Litovio (19791988), Litovio hodiaŭ (1987-1988) kaj Litova Stelo (1991-2005), tradukis libron Neliksi vienišas (Por la homo) de Aloyzas Urbonas kaj Kęstutis Trečiakauskas, kun A. Urbonas li verkis kaj eldonis libron Esu Esperanto eilinis (Mi estas soldato de Esperanto).

Dum la jaroj 20002010 sub lia iniciato, kunordigado kaj organizado estis eldonitaj en diversaj prestiĝaj eldonejoj de Litovio pli ol 100 fundamentaj libroj en litova lingvo kaj Esperanto pri internacia lingvo, interlingvistiko, esperantologio, multaj konigaj libroj pri Litovio.

Dum la jaroj 2000-2005 dank‘ al penoj de P. Jegorovas en Litovio estis organizitaj Esperanto-kursoj, kiujn gvidis spertaj instruistoj eksterlandaj: prof. Anton Zacharias (Slovakio), Ewa Bondar (Pollando), Marin Bacev (Bulgario), Aristophio Alves Filho (Brazilo), Trevor Steele (Australio) k.a. La kursojn finis pli ol 1000 homoj.

Al Litova Esperanto-Asocio, gvidata de P. Jegorovas, estis aljuĝitaj premio Cigno (1995), tiu de Fondaĵo Grabowski (1997) kaj Trofeo Fyne (2003).

Povilas Jegorovas en 2005

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Honoratesto de Litova Societo de Amikeco kaj Kulturaj Rilatoj kun Eksterlandoj (1987)
  • Titolo Internacia Ambasadoro (1995) fare de Asocio de Internacia Amikeco kaj Bonvolo (Usono)[10]
  • Honoratesto (1999) de Litovia ministrejo pri kulturo pro meritoj en popularigo de Litovio kaj ĝia kulturo
  • Honoratestoj kaj Dankatestoj ricevitaj en 2005, lige kun la 50-jariĝo kaj bona organizado de Universala Kongreso en Vilnius
    • de Litovia parlamento (Sejmo)
    • de Litovia Advokata Konsilio
    • de Ministerio pri Kulturo
    • de Ministerio pri Edukado kaj Scienco
    • de urbestro de Vilnius [11]
    • de urbestro de Kaunas
    • de Kaŭna regiona administracio
  • Esperantisto de la Jaro (2005) fare de la gazeto La Ondo de Esperanto

pro la bonega preparado kaj sukcesa realigo de la 90a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 4a Nitobe-Simpozio en Vilnius, pro la ekzemplodonaj rilatoj kun litoviaj aŭtoritatoj, intelektuloj kaj amaskomunikiloj, danke al kiuj Esperanto progresas en Litovio, pro la kunordigo de eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo

  • Premio Spegulo[12] (2008) de internacia socikultura sendependa revuo en Esperanto Spegulo pro organizaj talentoj kaj kapablo arigi helpopretajn sponsorojn kaj laboremajn samideanojn ĉirkaŭ aranĝoj kun monda signifo (Universala Kongreso en Vilnius, 2005 kaj precipe la unua Tutmonda Kongreso de Ĵurnalistoj-Esperantistoj, 2008); ankaŭ pro aktiveco de Litova Esperanto-Asocio kaj eldonado de multnombraj libroj.
  • Honorinsigno Santaka de la tria grado de urbo Kaunas, 2014

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]