Mark Fettes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mark Fettes
Mark Fettes dum la Solena Fermo de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, Lillo (Francio), 2015
Mark Fettes dum la Solena Fermo de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, Lillo (Francio), 2015
Personaj informoj
Naskiĝo 21-an de junio 1961
en Flago-de-Usono.svg Usono
Lingvokapablo Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

Mark FETTES (naskiĝis la 21-an de junio 1961) estas anglalingva esperantisto kaj universitata profesoro pri edukado, ekde 2013 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Fettes naskiĝis en Usono, de anglaj gepatroj. Dekjara, li elmigris kun la familio al Novzelando. En la lasta jaro de la mezlernejo li gajnis stipendion por studi ĉe la Universitato de Kembriĝo en Britio. Post la unua diplomo (pri natursciencoj) li faris doktoriĝajn studojn pri molekula genetiko ĉe la Universitato de Brita Kolumbio (Kanado), sed en 1986 decidis forlasi tiun esplorkampon, pri kiu li verkis magistran disertacion (1986).

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Fettes edziĝis en 1990 al kanadanino Beverly Olds, kaj en 1992 transloĝiĝis kun ŝi al la kanada ĉefurbo Otavo. Fettes havas tri gefilojn: Adrian Fettes (n. 1994), Kathleen Olds (n. 1997), kaj Gavin Fettes (n. 2001). Ĉiuj tri parolas Esperanton.

Profesio[redakti | redakti fonton]

Alveno al la movado[redakti | redakti fonton]

Fettes eklernis Esperanton ĉ. 14-jara pro instigo de sia onklo Christopher Fettes. Dum siaj universitataj studoj li aktivis en la Kembriĝa Esperanto-Grupo kaj en Junularo Esperantista Brita, kaj estis ano de la Loka Kongresa Komitato por la 69a UK en Vankuvero, 1984. Post forlaso de siaj sciencaj studoj, li eklaboris en la Centra Oficejo de UEA kiel redaktoro de la revuo Esperanto, kiun li prizorgis de oktobro 1986 ĝis januaro 1992. En tiu periodo li ankaŭ refondis la Informan Fakon de UEA kaj fariĝis konata kiel preleganto kaj organizanto. En 1990 li verkis eseon pri la temo "unu lingvo por Eŭropo" kiu gajnis premion de la Asocio por Eŭropaj Studoj kaj poste aperis kiel Esperanto-dokumento en pluraj lingvoj.

En la 77a UK en Vieno li elektiĝis kiel UEA-estrarano pri informado kaj en 1994 akceptis la postenon de Ĝenerala Sekretario, post la demisio de Ian Jackson. Li reelektiĝis kiel Ĝenerala Sekretario en 1995, sed en 1996 transdonis tiun postenon al Michela Lipari, restante estrarano ĝis 1998. Ĉe la 81a UK en Prago, li lanĉis la Manifeston de Prago kaj organizis la unuan Nitobe-simpozion, kies aktoj poste aperis en la libro "Al lingva demokratio".

En 1992 li iĝis redaktoro de la magazino Monato por la rubriko La monda vilaĝo[1], funkcion, kiun li plenumis ĝis 1995.

Kunlaboradoj[redakti | redakti fonton]

Post kunlaborado kun indiĝenaj grupoj en Kanado, en 1996 Fettes ekstudis edukadon ĉe la Universitato de Toronto, kie li ricevis la doktoriĝon en 2000. Fine de tiu jaro li transloĝiĝis kun la familio al Vankuvero, Kanado. Post unujara posteno kiel postdoktoriĝa esploristo en la vankuvera universitato Simon Fraser, li ricevis postenon de asista profesoro en la Fakultato pri Edukado, kie li ankoraŭ laboras. En 2003 li ricevis esplorsubvencion de unu miliono da dolaroj por studi la edukadon de indiĝenaj infanoj. En 2010, kune kun kolego, li ricevis similan subvencion por evoluigi "prinaturan" publikan lernejon en la apuda urbo Maple Ridge.

Fettes komencis kunlabori kun la esplorfondaĵo ESF en 1995. En 2000 li fariĝis ĝia unua Ĝenerala Direktoro. En aprilo 2001 li organizis kolokvon pri "Esperanto kaj edukado" en la usona urbo Arlington, kiu kondukis al la kreo de la projektoj edukado.net kaj lernu.net. Post sia universitata posteniĝo Fettes aliĝis al la estraro de ESF, kie li restas ĝis nun kiel ĝia vicprezidanto. En tiu rolo li respondecis pri la kunlaboro de ESF kun E@I kaj la planado kaj disvolvado de diversaj retaj kaj aliaj projektoj.

En 2010, post 12-jara foresto el la Komitato de UEA, Fettes reeniris ĝin kiel Komitatano B. Laŭ lia propono, la Komitato kreis Komisionon pri Strategiaj Demandoj kaj komisiis lin pri ĝia gvidado.

La 20-an de julio 2013 Mark Fettes en la kunveno de la Komitato de UEA en la 98-a UK en Rejkjaviko estis unuanime elektita kiel prezidanto de UEA. En la Estraro li gvidis la subteamon Mastruma Evoluo kaj respondecis pri la Strategia laborplano, financo, Centra Oficejo, kongresa politiko, TEJO, CED kaj uea.org[2]. En la 101-a UK en Nitro Fettes estis reelektita kiel prezidanto de UEA por la dua oficperiodo. Liaj laborkampoj estas: strategio, kunordigo, statuta reformo, esploro kaj dokumentado, faka kaj scienca agado[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.
  2. Respondecoj de la novaj UEA-estraranoj – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 510, 2013-07-26.
  3. Respondecoj de la UEA-estraranoj – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 631, 2016-08-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Poste:
Probal Dasgupta ekde 2013