Nitobe-simpozio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nitobe-simpozio 1. 1996, Prago[redakti | redakti fonton]

La unuan Nitobe-simpozion de internaciaj organizaĵoj pri lingvo por internaciaj paco kaj demokratio, organizis UEA paralele kun la 81a UK 1996 dum tri tagoj. En ĝi partoprenis reprezentantoj de UN, UNESKO, Eŭropa parlamento, internaciaj neregistaraj organizaĵoj kaj de UEA.[1]

UEA organizis la unuan Nitobe simpozion omaĝe al la fama japana diplomato Nitobe Inazo, kiu en 1921 ĉeestis la kongreson en Prago kiel ĝenerala sekretario de Ligo de nacioj. Li raportis pri lingvaj problemoj de komunikado kaj pri Esperanto kaj nomis ĝin "la motoro de internacia demokratio".[2]

Dimanĉe la reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj ekkonis la funkciadon de Esperanto kiel kongresa lingvo. Lunde la simpozianoj pritraktis la lingvajn politikon kaj praktikon en UNO kaj en Esperanto-komunumo kaj ankaŭ la lingvan diversecon kaj lingvan demokration kaj la rolon de Esperanto en Eŭropo. Marde antaŭtagmeze estis pridiskutitaj lingvaj programoj de UNESKO kaj edukado por la internacia konscio pere de Esperanto. Posttagmeze okazis la ronda tablo pri la lingvoj en internacia kunlaborado, kie reprezentantoj de kelkaj internaciaj organizaĵoj, kiuj uzas ankaŭ Esperanton, priskribis siajn spertojn.[2]

Fine estis akceptitaj tri rekomendoj por la estonta kunlaborado inter internaciaj organizaĵoj. Grava estas la agado sur la kampo de protekto kaj konservado de la lingva diverseco en la mondo kaj de certigado de lingvaj homaj rajtoj, precipe en edukado. Necesas plibonigi la interkompreniĝon inter kulturoj kaj komprenon de mondaj problemoj. Gravas efika kaj altnivela internacia komunikado, sed oni devas konsideri ankaŭ egalecon kaj financan raciecon. Estis proponite fondi Centron por internacia lingva planado, kiu kunligus ĉiujn klopodojn por kvalita, efika kaj egalrajta komunikado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj.[2]

Nitobe-simpozio 2. 1999, Berlino[redakti | redakti fonton]

La dua Nitobe-simpozio okazis en lundo, 2-a, kaj mardo, 3-a de aŭgusto 1999. La temo estis Tutmondiĝo kaj lingva diverseco. Prelegintoj: Prof. Dr. Ulrich Ammon, Dr. Tove Skutnabb-Kangas, Prof. Claude Piron, Prof. Dr. Florian Coulmas, Mrs. Emma Bonino.

Nitobe-simpozio 3. 2004, Pekino[redakti | redakti fonton]

La temo estis Al nova internacia lingva ordo. Prelegis Prof Dr. Humphrey Tonkin, Dr. Kobayashi Tsukasa (小林司), Yang Guang, Michael Cwik, Prof. Su Jinzhi, Noel Muylle, Prof. LIU Haitao, Miyoshi Etsuo, Kimiko Schwerin, Prof. Dr. Lee Chong-Yeong.

Nitobe-simpozio 4. 2005, Vilno[redakti | redakti fonton]

La temo estis Lingvopolitikaj aspektoj de la larĝiĝo de la Eŭropa Unio. Prelegis Humphrey Tonkin, Mark Fettes, Robert Phillipson, François Grin, Philippe van Parijs.

Nitobe-simpozio 5. 2007, Tokio[redakti | redakti fonton]

La temo estis Europaj lingvoj kaj aziaj nacioj: pasinteco, politiko, potencialo. Prelegis E. Annamalai (Barato), Richard B. Baldauf Jr. (Aŭstralio), Probal Dasgupta (Barato), Feng Zhiwei (Ĉinio), Mark Fettes (Kanado), Kimura Goro Christoph (Japanio), Robert Phillipson (Danlando), Timothy G. Reagan (Usono), Tove Skutnabb-Kangas (Danlando), Humphrey Tonkin (Usono), Usui Hiroyuki (Japanio) k.a.

Nitobe-simpozio 6. 2013, Rejkjaviko[redakti | redakti fonton]

La temo estis Anglalingva instruado en neanglalingvaj universitatoj.[3] Festparoladojn faris Rainer Enrique Hamel (Meksiko), Michele Gazzola (Germanio/Italio) kaj Francesc Xavier Vila i Moreno (Katalunio, Hispanio).

Nitobe-simpozio 7. 2018, Lisbono[redakti | redakti fonton]

Ĝi okazis la 4-an kaj la 5-an de aŭgusto 2018. La temo estis Instruado kaj esplorado de Esperanto kaj interlingvistiko en la universitato. Ĝin organizis Javier Alcalde.[4]

Nitobe-simpozio 8. 2019, Lahtio[redakti | redakti fonton]

Ĝi okazis la 27-an de julio 2019. Ĝin organizis Angela Tellier.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5632
  2. 2,0 2,1 2,2 Laŭ raporto de Janez Jug en Pragaj sonoriloj, kongresa gazeto de la 81-a UK 1996 en Prago.
  3. http://www.esperantic.org/en/events/nitobe-symposia/nitobe-symposium-2013/
  4. "Malferme: Javier Alcalde respondas la demandojn". Esperanto Aprilo 2018, p. 75-77.