Rainer Enrique Hamel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rainer Enrique Hamel
Persona informo
Lingvoj hispanagermanafrancaangla
Okupo
Okupo lingvisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La lingvisto profesoro Rainer Enrique Hamel el Meksiko al esperantistoj ekzemple konatas pro sia festparolado en la 6-a Nitobe-simpozio de 2013 en Rejkjaviko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sinjoro Hamel naskiĝis en Ĉilio kaj kreskis en Ĉilio, Urugvajo kaj Germanio. De 1970 ĝis 1976 li studis latinidajn studojn, anglajn studojn, edukajn sciencojn kaj filozofion en la universitatoj de Gießen, Frajburgo, Berlino, Frankfurto (Germanio), Universitato de Ĉilio kaj Pontifika katolika universitato de Ĉilio en Santiago de Ĉilio kaj Edinburgo (Skotlando, Britio). En 1988 li doktoriĝis pri latinidaj studoj ĉe la universitato de Frankfurto. Ekde 1978 Rainer Enrique Hamel loĝas ĉefe en Meksiko, kie li laboris de 1978 ĝis 1983 kiel asistanto pri aplikata lingvistiko kaj germana docento (DAAD) ĉe la Universidad Nacional Autónoma de México (UNAM), la plej granda latin-amerika universitato. En 1983 li translokiĝis al la Universidad Autónoma Metropolitana, kie ekde 1988 li katedris pri lingvistiko ĉe la Antropologia Seminario. Ekde la studentaj tempoj li akiris sperton instruante la anglan, la francan, hispanan kaj germanan kiel fremda aŭ dua lingvo. Liaj esplorinteresoj inkluzivas socilingvistikon, psiko- kaj aplikatan lingvistikon, pragmatikon (diskursanalizo kaj interago), kaj li laboras en la kampoj de dulingveco, lingva konflikto, lingva movo, dulingvaj edukaj sistemoj, lingvopolitiko, lingvo kaj tutmondiĝo, kaj lingvoj en scienco. Li okazigis longdaŭrajn gastajn prelegojn en universitatoj en Usono, Brazilo kaj Germanio.

Intertempe li estas direktoro de la interinstitucia esplorprogramo CIEIB "Indiĝenaj Komunumoj kaj Interkultura Dulingva Edukado" ( www.cieib.org ) kaj direktoro de la konstanta esplorprojekto "Lingva Politiko en Latin-Ameriko" de ALFAL, la Latin-Amerika Asocio de Lingvistiko kaj Filologio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]