Saltu al enhavo

UK 1921

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Universala Kongreso
Komuna foto de la partoprenantoj
Komuna foto de la partoprenantoj
Urbo (lando) Prago,  Ĉeĥoslovakio
Datoj 31-a de julio - 6-a de aŭgusto 1921
Prezidanto LKK Josef Eiselt
Alta protektanto ĉeĥoslovaka registaro
Aliĝintoj 2561
Menciinde samtempe 1-a SAT-Kongreso
vdr
Kongresa salono

La 13-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Prago, Ĉeĥoslovakio, inter la 31-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto, 1921, kun ĉeesto de 2561 partoprenantoj[1].

La kongresejo estis en palaco Žofín sur Slava insulo.

Ĝin ĉeestis reprezentantoj de Ligo de Nacioj, Internacia Labor-Oficejo kaj Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco. Nome de Ligo de Nacioj parolis ĝia ĝenerala vicsekretario Inazo Nitobe, kiu venis por raporto pri Esperanto.

Flanke de ĝi okazis kunveno de laboriste orientitaj esperantistoj, kiuj decidis la fondon de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu kunveno estas ĝenerale konsiderata la 1-a SAT-Kongreso.

Teatraĵoj prezentitaj

[redakti | redakti fonton]

Referenco

[redakti | redakti fonton]
  1. Sikosek, Ziko Marcus, Sed homoj kun homoj : Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005, Universala Esperanto-Asocio,‎ (ISBN 92-9017-087-5), p. 66