Emil Makai
Aspekto
Emil Makai | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de novembro 1870 en Makó | ||||
Morto | 6-an de aŭgusto 1901 (30-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Makó vd | ||||
Lingvoj | hungara • germana • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Juda Universitato vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Enoch Fischer (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto dramaturgo poeto tradukisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Emil MAKAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Makai Emil estis hungara poeto, dramisto, ĵurnalisto, tradukisto, membro de Societo Petőfi (1898).
Emil Makai naskiĝis kiel Fischer Emil la 17-an de novembro 1870 en Makó. Li mortis la 6-an de aŭgusto 1901 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emil Makai devenis el juda familio. Li frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto por esti rabeno. Li frue, jam en 1887 komencis poemadi, eĉ en 1893 li interrompis la lernadon kaj okupiĝis nur pri ĵurnalado kaj poemado. Li apartenis al diversaj staboj de famaj gazetoj. Pro infekto li abrupte mortis.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Vallásos énekek (Religiaj kantoj) 1888 - poemaro
- Zsidó költők (Judaj poetoj) 1892 - tradukitaj poemoj
- Tudós professzor Hatvani (Scienca profesoro Hatvani) 1900 - sukcesa komedio
- pli, ol cent tradukitaj teatraĵoj
- Makai Emil munkái (Verkoj de Emil Makai) 1904 - kolektaĵo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungarlingva Vikipedio
- [1][rompita ligilo]
- pri Makai hungare[rompita ligilo]
- hungare