UK 1930
| UK 1930 | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Loko | Oksfordo, | |
| Ekde | 2-a de aŭgusto 1930 | |
| Ĝis | 8-a de aŭgusto 1930 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |

La 22-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1930 en Oksfordo, Britio. Venis 1211 partoprenantoj el 30 landoj. Granda sukceso de la Cseh-metodo. Ĉeftemoj: Esperanto en la radio kaj komerco.
Kunaranĝis la kongreson L. N. Newell kaj K. R. C. Sturmer. En la somera universitato prelegis interalie Bruno Migliorini. Pastro T. Grahame Bailey estris protestantan diservon, pastro Gaffney katolikan.
En la kongreso oni prezentis la anglan komedion "La Onklino de Charley" de Brandon Thomas. Amuzis viro aktoranta en virinaj vestoj. La rolantaro estis internacia. La nurenbergano August Starke estis la onklino. Oni laŭdis la prezenton pro flua traduko, trafaj esprimoj, elparolado komprenebla. La reĝisoro estis Julio Baghy.


