UK 1915
Aspekto
| UK 1915 | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Loko | San-Francisko, | |
| Ekde | 22-a de aŭgusto 1915 | |
| Ĝis | 29-a de aŭgusto 1915 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |

UK 1915, la 11-a Universala Kongreso de Esperanto, okazis en Sanfrancisko, Usono en 1915. Ĝi estis la dua Universala Kongreso ekster Eŭropo. La unua estis la 6-a UK en Vaŝingtono en 1910, la tria sekvis nur en 1965 (50-a UK en Tokio).
Pro la milito, la kongreso ne povis okazi en Edinburgo (Britio) kiel oni antaŭe planis.
Oni invitis al San-Francisko okaze de la Internacia ekspozicio, kiu samjare okazis tie. Ĝi estis la plej malgranda UK iam ajn: Venis nur 163 partoprenantoj el 16 landoj. Pro la unua mondmilito nur tre malmultaj Eŭropanoj povis veni. La ĉeftemo estis: Kiel reorganizi la fortojn post la milito?
Teatraĵo prezentita
[redakti | redakti fonton]| Universalaj Kongresoj | ||
|---|---|---|
| 1905-1915 • 1920-1939 • 1947-1959 • 1960-1979 • 1980-1999 • 2000-2019 • 2020-2029 | ||
| Boulogne 1905 • Ĝenevo 1906 • Kembriĝo 1907 • Dresdeno 1908 • Barcelono 1909 | ||
| Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
| MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||


