Cseh-metodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lidia Zamenhof instruas laŭ Cseh-metodo en 1933
Tiberio Morariu dum kurso, ĉ. 1930
Atesto pri Cseh-kurso donita al Frida Verheye el Oostende, 1936

La Cseh-metodo (aŭ ankaŭ Ĉe-metodo) dankas sian ekziston al la fakto, ke Andreo Cseh estis devigata gvidi Esperanto-kurson antaŭ diversnacia publiko, konsistanta plejgrandparte el laboristoj. Estis en 1920 en la transilvania urbo Sibiu (Hermannstadt, Nagyszeben). Lernolibroj ne estis haveblaj; mendi el eksterlando estis neeble, ĉar la limoj estis ankoraŭ fermitaj. Pastro Cseh decidis tiam ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj krajono la lernantojn. Kun granda entuziasmo okazis la provo. Komence li parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatikaĵoj pli malfacilaj. Post 20 lecionoj de 2 horoj oni jam povis interparoli en Esperanto. Tiel la Cseh-metodo naskiĝis. La bona rezulto instigis al organizo de similaj kursoj en la tuta Rumanujo, kaj poste sekvis invitoj el pluraj landoj.

La metodo tiel disvastiĝis tra la tuta Eŭropo.

La principoj de la metodo estas la jenaj:
a) neuzado de lernolibroj
b) neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
c) komuna ĥora respondado de la kursanoj
ĉ) aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj
d) riĉa aplikado de humuro kaj ŝerco
e) instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.

Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton b.

Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed baldaŭ evidentiĝis, ke liaj disĉiploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Andreo Cseh ne deziras doni la tutan gramatikon en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore daŭrigas la studadon kaj la propagandon. Estas interesa fakto, ke bonaj Cseh-kursoj finiĝis ĉie kun pli multe da lernantoj, ol kun kiom ili komenciĝis. La "Konversacioj" de Cseh estas amuzaj vesperoj kaj oni ne rimarkis, ke samtempe oni akiras la plej potencan rimedon malfermi novan mondon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuan kurson faris Cseh en Sibiu en 1920 por societo de laboristoj el 3 nacioj. Pro la granda sukceso de tiu kurso li baldaŭ ricevis inviton al la urbo Târgu Mureş (Marosvásárhely, Neumarkt am Mieresch), kie li faris sinsekve plurajn kursojn en la "Libera Universitato". En 1921 ĝis 1923 li gvidis kursojn en Cluj (Kolozsvár, Klausenburg) Bucureşti kaj Ploieşti. En 1924 li interrompis la kursgvidadon pro propaganda vojaĝo tra Eŭropo. En 1927 Cseh gvidis grandajn kursojn en Danzig kaj en januaro 1928 li komencis siajn grandskalajn kursojn en Svedujo. En julio 1929 la urbo Budapest aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson de Cseh. Similaj internaciaj kursoj okazis poste en Arnhem (1930); kaj en Kraków (1931 ). Krom tio Cseh gvidis grandajn kursojn en Estonujo, aranĝitajn de la Estona Instruista Asocio, en Latvujo, Dresden, Norvegujo, Berlin, Parizo, Svisujo kaj fine en pluraj urboj de Nederlando.

La ekzemplon de Cseh sekvis multaj talentaj propagandistoj, kiuj kunlaboras kun la internacia Cseh-Instituto de Esperanto. El ili kelkaj konstante laboras sur internacia kampo. Tiberio Morariu komencis gvidi kursojn en 1923 en Rumanujo kaj poste faris tre multajn kursojn en Svedujo, Danujo, Saksujo, Svisujo kaj Vieno, lastatempe kun sia edzino Lizzie Morariu-Anderson. La estona H. Seppik depost 1929 laboras en Svedujo kaj Norvegujo. Fino Elinjo Pahn el Estonujo kursgvidadas de 1930 en Svedujo, Francujo, Danujo, Nederlando kaj Hispanujo. Julio Baghy el Budapest gvidis same multajn kursojn en Nederlando, Francujo, Estonujo kaj Latvujo. La hungara d-ro Ottmár Fischer grandskale instruas en Norvegujo kaj la rumana Sig. Pragano en Nederlando kaj Britujo. La norvega Jens Schjerve en Norvegujo, Francujo kaj Usono gvidis grandajn kursojn. G. Ahlstand laboris en Estonujo. Aliaj fervore laborantaj Cseh-metodaj geinstruistoj estas lastatempe: f-ino Lidja Zamenhof (Svedujo kaj Francujo), f-ino M. Saxl (Danujo kaj Nederlando), Ajo (Danujo kaj Germanujo), K. Tunon (Estonujo), H. Rikand (Estonujo), H. Fox (Svedujo), A. Siitam (Finlando), Jan Fethke (Svedujo); krom tio multaj fervore disvastigas Esperanton, instruante en siaj hejmlandoj.

Cseh-metodaj kursoj okazis ankaŭ en Usono (Schjerve kaj Doneis), en Ĉinujo (Lilok en Kanton) kaj en Nederlanda Hindujo (D. M. Pot).

Instituto[redakti | redakti fonton]

La 24-an de majo 1930 fondiĝis en Hago la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto. Ĝia celo estas eduki kaj doni bonajn instruistojn al la publiko, kiu deziras lerni Esperanton en agrabla kaj facila kurso laŭ la metodo de Cseh kaj doni al la instruistoj kaj al la kursaranĝantoj la necesan helpon. La internacia Cseh-Instituto estas sendependa kultura fondaĵo kun sidejo en Hago (Nederlando) kaj ĝi estis direktata de la fondintoj : Andreo Cseh kaj s-ino Julia Isbrücker. La internacia Konsilantaro de la Instituto konsistis el prof. P. Boet, Genève, prof. O. Bujwid, Krakow, prof. W. Esperanto Collinson, Liverpool, konsulo K. von Frenckelt, Dresden, d-ro Edmond Privat, Genève, Ed. Stettler, Bern, Georges Warnier, Parizo.

La oficejo de la Instituto establiĝis en Hago, unue en la hejmo de ges-roj Isbrücker, depost la unua de okt. 1933 en propra domo, Riouwstraat 172. La Instituto aranĝis en ĉiu jaro internaciajn kursojn kaj seminariojn por tiuj personoj, kiuj deziras poste gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Al personoj, kiuj deziras gvidi Cseh-metodajn kursojn, la Instituto donis specialan rajtigilon kaj disponigis la necesan materialon por la kursoj. La instituto havis en junio de 1933 jam precize 300 rajtigitajn instruistojn en 23 landoj.

La unua internacia kurso, kiun aranĝis la Instituto, estis en 1930 en Arnhem. Partoprenis 200 instruistoj el 20 landoj. Rezulte de tio, la urbestraro de Arnhem disponigis bienon kun belega domo en 1930 por la kursoj kaj konferencoj de la Cseh-Instituto.

La Esperanto-Domo (Arnhem) entenis kurssalonon por 120 kursanoj, restoracion, konversacian salonon, oficejon kaj hotelĉambrojn por 50 personoj. Krom la ordinaraj someraj kursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj specialaj seminariaj kursoj por Cseh-metodaj instruistoj, la Instituto aranĝis de tempo al tempo aliajn kunvenojn kaj kursojn el kiuj la plej gravaj estis:

  • La Universitata Kurso de d-ro Privat kaj la Lingva Konferenco dum Pasko 1932,
  • la Lingva Olimpiado dum Kristnasko 1932 kaj
  • la internacia kurso por la personaro de la Poŝto, Telegrafio kaj Telefonio, kie 118 partoprenantoj ĉeestis el 5 landoj en junio 1933

La hodiaŭa Internacia Esperanto-Instituto ankoraŭ ĉiam havas sian oficejon en Hago (Riouwstraat 172). Krom progresigo de la Cseh-metodo ĝi organizas kulturajn kunvenojn, evoluigas lingvistikan programaron por Esperanto kaj subtenas la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto de la Universitato de Amsterdamo.

Tuta teksto[redakti | redakti fonton]

La kurso de Andreo Ĉe. Tuta teksto laŭ vortvorte stenografitaj notoj de la Ĉe-kursoj en 1929, kun konsiloj kaj prikursaj informoj por la instruantoj. Mimeografita VIII kaj 143 p. Formato 23x29 cm.