UK 1938
| Universala Kongreso | |
|---|---|
| Urbo (lando) | Londono (Britio) |
| Datoj | 30-a de julio 1938 - 6-a de aŭgusto 1938 |
| Prezidanto LKK | Fred Wadham |
| Alta protektanto | |
| Aliĝintoj | 1602 |
| Menciinde | |


La 30-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1938 en Londono (Britio)[1]. Ĝi havis 1602 partoprenantojn. Ĝi estis la unua UK en tiu urbo, antaŭ la 56-a UK en 1971.
Nur unu triono de la anaro (ĉ. 500) estis eksterlandanoj. Tre atentata estis parolado de Edmond Privat, kiu kadre de aranĝo de la Kvakera Esperantista Societo pri "Esperanto kaj mondfrateco" parolis pri monda paco kaj mondaj problemoj.
Teatraĵo kaj ekskursoj
[redakti | redakti fonton]Lunde kaj marde oni prezentis en teatro Scala la teatraĵon "Eliza restas" (komedio triakta). Paralele oni prezentis filmon ("La tuta Anglujo"), tiel ke ĉiuj kongresanoj povis en unu aŭ alia tago ĉeesti ambaŭ prezentaĵojn.
Merkrede okazis ekskurso al Stratford on Avon, kun pli ol 200 partoprenantoj. 100 aliaj ekskursis al Hastings.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ L. Courtinat: Historio de Esperanto, vol. 3, 1934–1960, 963–967
