Louis Bastien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Bastien
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1869 (1869-12-21)
en Obernai
Morto 10-an de aprilo 1961 (1961-04-10) (91-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo • École d'application de l'artillerie et du génie
Okupo
Okupo esperantistooficiro
vdr

Louis BASTIEN [bastjen] (21-a de decembro 1869 en Obernai apud Strasburgo10-a de aprilo 1961 en Parizo) estis franca esperantisto kaj intendanto-generalo, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (1934-1936) kaj de Internacia Esperanto-Ligo (1936-1947).

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Eldonaĵo de 1950 de Naŭlingva Etimologia Leksikono.

Bastien esperantiĝis en 1902 kaj okupis sin pri la propagando unue en norda, poste en orienta Francio. Li fariĝis vicprezidanto de "Société pour la propagation de l'Espéranto" (SFPE) kaj interesiĝis pri la internacia organizo de la movado. En 1909 li eniris la Lingvan Komitaton (LK) kaj restis ĝia membro kaj tiu de la posta Akdademio de Esperanto dum pli ol 50 jaroj. Li ankaŭ estis prezidanto de la sekcio de la Teknikaj Vortaroj de la LK kaj precipa kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (1933).

Dum la Universala Kongreso en Stokholmo en 1934 li estis elektita prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La 18-an de septembro de 1936 lia Estraro alvokis al la fondiĝo de nova asocio, nome Internacia Esperanto-Ligo (IEL). Tiel estiĝis "skismo", ĉar precipe svisaj membroj daŭrigis la malnovan, "Ĝenevan" UEA. Bastien estis IEL-prezidanto ĝis 1947, kaj post la kunfandiĝo de IEL kaj UEA li fariĝis Honora Prezidanto de UEA. En 1955, li antaŭparolis en la libro de Pierre Delaire L'Espéranto en douze leçons. Li mortis en aprilo 1961.

Leksikografio[redakti | redakti fonton]

En 1907 aperis lia t.n. Naŭlingva Etimologia Leksikono. Malgraŭ la nomo ĝi ne estis vere etimologia vortaro, sed kompara tabelo de 2.445 Esperantaj kapvortoj kaj sam-etimaj vortoj el la latina, franca, itala, hispana, portugala, germana, angla kaj rusa. Ĝi precipe celis pruvi, ke la Esperantaj vortoj estas bone motivitaj kaj baziĝas sur similaj vortoj el la tiuepoke plej gravaj lingvoj. Ĝi krome havis lern-faciligan, pedagogian celon. 2a plilarĝigita eldono kun 4.155 kapvortoj aperis en 1950. Malgraŭ multaj klopodoj kaj unuopaj kontribuoj la unuajn vere etimologiajn vortarojn de Esperanto verkis nur Ebbe Vilborg (1989-2001) kaj André Cherpillod.

Lia poŝvortaro franca-esperanta de 1932 ĝuis bonan akcepton apud la pli ampleksa kaj grava "Kompleta Vortaro Franca-Esperanto" de Émile Grosjean-Maupin. Aperis entute kvin eldonoj, la lasta en 1960.

La lasta vortara verko de Bastien estis terminareto el lia profesia fako, nome la "Militista vortareto" de 1955 kun interesaj terminoj ĝis tiam apenaŭ traktitaj en Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Naŭlingva Etimologia Leksikono, 1907, 2a plilarĝigita eld. 1950.
  • Bossuet, Funebra Parolado de Princo de Condé, 1911 (tradukis)
  • Poŝvortareto por francoj, 1932, 2a rev. kaj plilarĝigita eld. 1937, 4a 1955, 5a kaj lasta 1960
  • kontribuoj al Enciklopedio de Esperanto, 1934
  • Militista vortareto, Esperanta, franca, angla, germana, itala, 1955

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Louis Bastien » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.