Naŭlingva Etimologia Leksikono
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Naŭlingva Etimologia Leksikono | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Louis Bastien | |
Eldonjaro | 1907 | |
Urbo | Parizo [1] | |
Eldoninto | Presa Esperantista Societo | |
Paĝoj | XVIII + 249 | |
Naŭlingva Etimologia Leksikono estas fakte vortaro Esperanto-latina-franca-itala-hispana-portugala-germana-angla-rusa kaj ne etimologia malgraŭ sia nomo. Ĝi estas nur paralela komparo por la suprenomitaj lingvoj. La rusa kolono estas mankohava [2]. La leksikono estis kompilita de Louis Bastien, kaj eldonata en 1907 ĉe Presa Esperantista Societo en Parizo. The Esperanto Publishing Company Limited el Londono reeldonis la libron en la jaro 1950.
La verko enhavas 2 445 radikojn de Esperanto kaj la parencajn formojn en la lingvoj cititaj ĉi-supre. La ideo de la verko: montri, kiun lokon okupas Esperanto inter iuj gravaj eŭropaj Iingvoj [3].
Recenzoj[redakti | redakti fonton]
![]() |
|
![]() |
|
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ la bildo rilatas al la eldonaĵo de 1950 en Londono
- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 3161, paĝo 301
- ↑ Enciklopedio de Esperanto
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Katalogo de[rompita ligilo] Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vorton "naulingva".
Kategorioj:
- Libroj de Louis Bastien
- Esperanto-libroj aperintaj en 1907
- Eldonaĵoj de Presa Esperantista Societo
- Esperanto-vortaroj
- Esperanto-libroj aperintaj en 1950
- Eldonaĵoj de The Esperanto Publishing Company Limited
- Antverpena Lingvo-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Fondaĵo Vanbiervliet
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto