Émile Grosjean-Maupin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Émile Grosjean-Maupin

Émile GROSJEAN-MAUPIN, en Esperanto Emilo Groĵan-Mopeno (ps. Fakulo aŭ Gromo; naskiĝis la 19-an de februaro 1863 en Nancy, mortis la 16-an de decembro 1933 kaj estis enterigita en la nordfranca vilaĝo Hernicourt, departemento Pas-de-Calais), estis franca instruisto ("licea profesoro") kaj unu el la plej gravaj Esperanto-vortaristoj, ano de la Lingva Komitato de 1909, de la Akademio de Esperanto kaj ties Direktoro de la Komuna Vortaro de 1920.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Grosjean-Maupin estis emerita direktoro de la ŝtata alt-lernejo por geblinduloj en Parizo. Li esperantiĝis en 1906 kaj okupiĝis ĉiam kaj preskaŭ ekskluzive pri lingvaj demandoj. Li verkis tre multajn recenzojn kaj prilingvajn artikolojn en multaj tiam gravaj gazetoj: La Revuo, Esperanto Triumfonta (antaŭulo de Heroldo de Esperanto), Literatura Mondo kaj multaj aliaj. Li estis konstanta redaktoro de Franca Esperantisto dum ĝia tuta ekzistado dum la unua periodo (1908-1921). Grosjean-Maupin ankaŭ estis kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Louis Bastien notas en la Enciklopedio en 1933: "Kvankam zorge atentante la specialajn bezonojn de la poezio kaj literaturo, li tamen senĉese admonadis, ke oni devas nenion troigi, ke la esenca kaj plej necesa eco de lingvo internacia estas la facileco, kaj plidikigo de la vortaro estas ofte ne pliriĉigo sed nur balastigo. Théophile Cart, nelonge antaŭ sia morto, skribis en la epilogo de sia libro «Vortoj de Prof. Cart»: «En tiu ĉi kvazaŭtestamento mi deziras enskribi ankaŭ la nomon de mia kolego prof. Grosjean-Maupin, kiu de la komenco de mia prezidanteco pli ol iu ajn faciligis mian Akademian agadon»."

Bastien tiel kaŝe aludas al la profunda malkonkordo inter la leksikologiaj principoj kaj tendencoj de Cart kaj Grosjean-Maupin.

Vortaraj laboroj[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de Dictionnaire Complet Français-Esperanto.

Grosjean-Maupin pristudis kaj starigis la listojn de la novaj vortoj oficialigotaj kaj redaktis la Oficialan Klasikan Libron. Sed liaj precipaj verkoj estas la tiuepoke tre kompletaj kaj detalaj vortaroj

  • Dictionnaire Complet ESPERANTO-FRANÇAIS (esperanto-franca), 1910 + pluraj eldonoj (3-a 1924), pri kiu Théophile Cart 1911 skribis en Lingvo Internacia: "Tiu vortaro estas ne nur malbona vortaro, sed ankaŭ malbona ago" kaj kiun Gaston Waringhien epitetis "senegala modelo de inteligenta leksikologio"[1]
  • Dictionnaire Complet FRANÇAIS-ESPERANTO (franca-esperanto), 1913, de kiu aperis pluraj eldonoj (2-a 1924).

Pro tiuj leksikologiaj spertoj li tuj fariĝis Direktoro de la Komuna Vortaro, kiam li estis elektita Akademiano en 1920. Ili ankaŭ fariĝis la bazo de la Plena Vortaro de Esperanto (PV, 1930), kies ĉefa aŭtoro kaj direktanto li estis, helpata precipe de Waringhien.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Krom diversaj broŝuroj li verkis:

  • Kun Camille Aymonier: Cours Méthodique d'espéranto.
  • Kun Becker: Cours élémentaire pratique d'après la méthode combinée, 1909, tradukita italen, persen ktp.
  • Kun Rudolf Sprotte: Praktisches Esperanto-Lehrbuch, Berlin, 1910.
  • Tradukon de Jules Thiébault: La formortinta Amiko, 1921.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beletro, sed ne el katedro, 2-a eld. 1987, p. 97.