Obernai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Obernai (stacidomo).
Obernai
germane: Oberehnheim
komunumo
Urbocentro de Obernai
komunumo en Francio
Oficiala nomo: Obernai
Regno Francio Francio
Regiono Alzaco
Departemento Bas-Rhin
Arondismento Sélestat-Erstein
Kantonoj de Francio Obernai
komunumaro Lando de Sankta Odilia
Rivero Ehn
Situo Obernai
 - koordinatoj 48° 27′ 47″ N 7° 28′ 58″ O / 48.46306 °N, 7.48278 °O / 48.46306; 7.48278 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 150 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 146 m s. m.
Areo 25,78 km² (2 578 ha)
Loĝantaro 10 689 (20112021)
Denseco 414,62 loĝ./km²
Urbestro Bernard Fischer
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 67210
INSEE 67348

Geografia lokigo sur la mapo : Bas-Rhin

Vidu situon de Obernai kadre de Bas-Rhin
Vidu situon de Obernai kadre de Bas-Rhin
DEC
Obernai
Obernai
Obernai

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Obernai kadre de Francio
Vidu situon de Obernai kadre de Francio
DEC
Obernai
Obernai
Obernai
Vikimedia Komunejo: Obernai
Retpaĝo: www.obernai.fr
vdr

Obernai (germane Oberehnheim, alzace/alemane Ewernah) estas urbo en la franca regiono Alzaco (laŭgermane Elzaco) en la departemento Bas-Rhin kun 10 689 (2011) loĝantoj. Ĝi situas 25 kilometrojn sude de Strasburgo.

Blazono
Blazono

Turismo[redakti | redakti fonton]

Obernai estas la dua plej turisma urbo de la departemento Bas-Rhin post la eŭropa ĉefurbo Strasburgo. Obernai bonŝancas pro neordinara allogeco ĉar ĝi nestas ĉe la piedo de la montaro Vogezoj kaj la monto Sankta Odilia, kaj situas ĉe la vinvojo de Elzaco. Tiu historia urbo apartenis al ligo de liberaj urboj de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, konata per la nomo «dekapolo» aŭ Ligo de Dek Urboj. Ĝi provizas al siaj loĝantoj kaj gastoj plej agrablan vivmedion kaj vivkondiĉojn. Oni spertas ĝustan ekvilibron inter la urba medio de la centro kun ĝiaj servoj, kaj ĝia ĉirkaŭa sereniga kamparo.

La ĉarmo de tiu elzaca urbo fontas el ĝiaj remparoj, ĝiaj tradiciaj trabfakaj domoj, konstruitaj per traboj kaj argilo, ĝia sonorilturo, kaj ĝia historia urbocentro. La multaj trajtoj kiel urbo kultura, sporta, entreprenema, frandema, historia, ornamita de floroj, ravas onin. Obernai efektive anas en "la plej belaj francaj devojiĝoj" (franclingve « Plus beaux détours de France »).

Obernai proponas vastan elekton por loĝado. La turisma oficejo kalkulas ne malpli ol 2700 litoj inter meblitaj lueblaj apartamentoj, ĉambroj en privataj domoj, hoteloj inter 2 ĝis 4 steloj, familiaj domoj por ferioj, familia feria vilaĝo kaj urba 3-stela tendumejo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Situante 25 kilometrojn sude de Strasburgo kaj 15 minutojn de ties internacia flughaveno, Obernai situas en la centro de Elzaco. La ĉefaj aŭtoŝoseoj proksimas al Obernai, kaj la fervojo Sélestat-Strasbourg konektas ĝin al rapida trajno TGV, ebligante vojaĝon al Parizo en malpli ol 3 horoj. Ĉiujare Obernai gastigas milojn da turistoj venintaj pro ĝia kuirarto, ĝia historio, ĝia agemo, ĝiaj festoj.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Uzante ĉiujn eblecojn inter kreemo kaj alzaca kuirarto, la kuiristoj de la restoracioj de Obernai scipovos kontentigi ĉies apetiton. En sincera kaj varma etoso, 11 vindrinkejoj provizos vin per lokaj specialaĵoj, kiel la tradicia saŭrkraŭto, la viandaĵa plado « baeckeoffe » kaj flamtortoj. Ankaŭ indas malkovri, laŭ Michelin-gvidlibro, 2-stelajn gastronomiajn restoraciojn.

Edukado kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Obernai konstruis imponan aron de edukaj, komercaj, sportaj kaj distraj konstruaĵoj. Dum la tuta jaro, okazas trafendaj kulturaj kaj sportaj eventoj. La « Estivales » dum la somero, la internacia triatlono, la dumnokta kurado "Hans", la festivalo de la nova cirko, la organa foiro BiObernai, la festivalo de aŭtuno, la tradicia kristnaska bazaro ktp. La asocioj de Obernai (pli ol cent) ankaŭ aktive fortigas ĝian viglecon.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Obernai estas ankaŭ unu el la plej bela ekonomia montrofenestro de la regiono dank'al siaj 8000 laborpostenoj. Grandaj entreprenoj, kiel Hager, la bierfarejo Kronenbourg, Triumph, CMO, Ebm Papst, Steoffler, Supra kaj multaj malpli grandaj troviĝas tie ĉi.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flago de Alzaco Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim