Barr (alzaceBorr) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departementoBas-Rhin, kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regionoGrand Est. La komunumo etendiĝas sur 20,61 kvadrataj kilometroj kaj havis 7 174 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2020.
ekzemplo de multaj historiaj trabfakaj domoj de Barr
Barr situas ĉe la orienta rando de la Vogezoj borde de la rivereto Kirneck, 17 kilometrojn norde de Sélestat (Schlettstadt) kaj 25 kilometrojn okcidente de Strasburgo.