Saint-Louis (Haut-Rhin)
Saint-Louis | |||||
---|---|---|---|---|---|
la moderna urbodomo de 2005
| |||||
komunumo en Francio limurbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Francio | ||||
Regiono | Grand Est, historie Alzaco | ||||
Departemento | Haut-Rhin (Supra Alzaco) | ||||
Arondismento | Mulhouse (Mülhausen) | ||||
Kantono | Saint-Louis (Sankt Ludwig) | ||||
Komunumaro | aglomeraĵo "tri limoj" | ||||
| |||||
INSEE kodo | 68297 [+] | ||||
Poŝtkodo | 68300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Jean-Marie Zoellé (2014-2020) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 22 698 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 347 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 35′ N, 7° 34′ O (mapo)47.5852777777787.565Koordinatoj: 47° 35′ N, 7° 34′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 254 m [+] | ||||
Areo | 16,85 km² (1 685 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saint-Louis (Haut-Rhin) [+] | |||||
Saint-Louis (germane Sankt Ludwig) estas komunumo de Francio, en la "trilanda angulo" de Francio, Germanio kaj Svislando ĉirkaŭ la urbo Bazelo. Ĝi situas en la departemento Haut-Rhin (Supra Alzaco), kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est. La komunumo etendiĝas sur 16,85 kvadrataj kilometroj kaj havis 22 698 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021. Ĝi estas la administra centro de samnoma kantono, kaj de komunumaro aglomeraĵo "tri limoj", france nomata communauté d'agglomération des Trois Frontières. La germana nomo de la urbo relative malmulte uzatas, ĉar kontraste al la plej multaj aliaj loĝlokoj de Alzaco ne temas pri loko origine german- respektive dialekte alzaclingvaj, sed pri loĝloko en 1684 fondita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a, la "suna reĝo", honore al lia samnomulo, la kristana sanktulo Ludoviko la 9-a.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Haut-Rhin
- Saint-Louis (stacidomo)
- Saint-Louis-la-Chaussée (stacidomo)
- Tramtransporto en Bazelo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|