Trolebusa transporto en Liono (franceTrolleybus de Lyon) formas parton de la reto de publika transporto de la urbo kaj komunumoLiono, Francio. Malfermita en 1935, ĝi kombiniĝas kun la metroo, la tramvojo kaj la busoj de Liono por formi integritan skemon de kvar transportiloj.
Liono estis unu el la unuaj urboj en Francio kiuj eksperimentis trolebusojn. Ĝi estas la "ĉefurbo de la franca trolebuso" (francecapitale du trolleybus français). En 1961, la trolebusa sistemo de Liono havis la plej grandan nombron da trolebusoj kiuj funkciis samtempe en Francio (370 veturiloj). En la 21-a jarcento, ĝi estis la ĉefo en la disvolviĝo de novaj trolebusoj.
La sistemo estas posedata de SYTRAL, kiu, kiel la plejparto de la kvar-transportila skemo, estas ekspluatata de Keolis Lyon nome de "Transports en commun lyonnais" (TCL). Depost 2006, ĝi estis pligrandigita per la elektrigado de du novaj ĉefaj linioj (C1 kaj C2). En 2015, la trolebusa reto konsistis el naŭ linioj.
En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Trolleybuses in Lyon" en la angla vikipedio (fonta versio 651384119). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj.